Peter Merseburger
Peter MERSEBURGER (naskiĝinta la 9-an de majo 1928 en Zeitz, mortinta la 15-an de februaro 2022 en Berlino[1]) estis germana ĵurnalisto kaj verkisto. Li furoris verkinte la unuan ampleksan biografion de kanceliero Willy Brandt.
Vivo
redaktiEstante filo de la pentristo kaj grafikisto Karl Erich Merseburger li trapasis la abiturientan ekzamenon en sia naskiĝurbo antaŭ ekstudo de germanistiko, historio kaj sociologio en Halle (Saale) kaj Marburg.
Li laboris kiel korespondanto kaj redaktoro ĉe Der Spiegel. De januaro 1967 ĝis aprilo 1975 Merseburger estris kaj moderigis la politikan televidmagazinon Panorama posteulante Joachim Fest. Ekde 1968 li estis paralele ĉefredaktisto kaj estro de la sekcio de nuntempa historio de Nordgermana Radio. Ekde 1977 li korespondantis kaj ĉefis en ARD-studioj en diversaj gravaj urboj: en Vaŝingtono (1977–1982), en Orienta Berlino (1982–1987) kaj en Londono (1987–1991).
Post retiriĝo el televidumado li estis liberprofesia verkisto vivante en Berlino kaj Francujo. Li estis membro de la germana PEN-klubo: tiam li ankaŭ al multaj konatiĝis per la skribo de biografioj pri Kurt Schumacher, Rudolf Augstein, Willy Brandt kaj Theodor Heuss.
Tombo lia troviĝas sur Heerstraße-tombejo en Charlottenburg-Wilmersdorf.[2] Lia filo Stephan Merseburger (* 1964) ankaŭ ĵurnalistas.
Honoroj
redakti- Das politische Buch de Ebert-fondaĵo por biografio pri Kurt Schumacher (1996)
- Deutscher Bücherpreis por biografio pri Brandt (2003)
- Leuchtturm-Preis por biografio pri Augstein kaj la verkaro ĝenerale (2008)
- honora civitaneco de Zeitz (2008)
- Bundesverdienstkreuz, meritkruco de Germanlando (2018)
Verkoj
redakti- Die unberechenbare Vormacht. Wohin steuern die USA? dtv, München 1985, ISBN 978-3-423-10433-3.
- Grenzgänger. Innenansichten der anderen deutschen Republik. Bertelsmann, München 1988, ISBN 3-570-04746-6.
- Der schwierige Deutsche Kurt Schumacher. Eine Biographie. DVA, Stuttgart 1995, ISBN 3-421-05021-X.
- Von der Bonner zur Berliner Republik: Öffentlichkeit und öffentlicher Raum zu Berlin. 1998, ISBN 978-3-929273-18-2 (kune kun i.a. Hermann Lübbe kaj Jürgen Kocka).
- Mythos Weimar. Zwischen Geist und Macht. München 2013, ISBN 978-3-423-30787-1.
- Willy Brandt, 1913–1992. Visionär und Realist. DVA, Stuttgart 2002, ISBN 3-423-34097-5.
- Rudolf Augstein. DVA, Stuttgart 2007, ISBN 978-3-421-05852-2.
- Theodor Heuss. Der Bürger als Präsident. DVA, München 2012, ISBN 978-3-421-04481-5.
- Aufbruch ins Ungewisse. Erinnerungen eines politischen Zeitgenossen. DVA, München 2021, ISBN 978-3-421-04815-8.
Referencoj
redakti- ↑ "Langjähriger »Panorama«-Moderator: TV-Journalist Peter Merseburger ist tot". - Ĉe: Der Spiegel, 17.2.2022
- ↑ Klaus Nerger: "Das Grab von Peter Merseburger"
Eksteraj ligiloj
redakti- Informoj pri Peter Merseburger en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- sur la filmdataro IMDb
- sur la filmdataro Filmportal
- postlasitaĵo en la Federacia Arkivo (BArch N 1787)
- etbiografio kaj kelkaj rezensoj ĉe Perlentaucher
- "Peter Merseburger erhält den „Leuchtturm für besondere publizistische Leistung 2008"
- recenzo de la Augstein-biografio fare de Hellmuth Karasek: "Der Mantel der Geschichte". Ĉe: Der Spiegel, 16.9.2007.