Malfermi la ĉefan menuon

Pier Candido Decembrio

itala verkisto kaj tradukisto

Pier Candido DECEMBRIO (n. en Pavio, en la 24-a de oktobro 1399 - m. en Milano, en la 12-a de novembro 1477) estis itala beletristo, humanisto, ambasadoro kaj historiisto. Li estis filo de Uberto Decembrio, kaj unu el la unuaj humanistoj en Lombardio. Li aktivis kiel sekretario de la papoj Nikolao la 5-a kaj Pio la 2-a.

Petrus Candidus Decembrius
(1399-1477)
Detalo de lia tombo
Detalo de lia tombo
Persona informo
Naskiĝo 24-a de oktobro 1399
en Pavio, Flago-de-Italio.svg Italio
Morto 12-a de novembro 1477
en Milano, Flago-de-Italio.svg Italio
Lingvoj latina lingvoitala lingvo [#]
Ŝtataneco Duklando de Milano [#]
Familio
Patro Uberto Decembrio [#]
Gefratoj Angelo Decembrio [#]
Profesio
Profesio historiisto • poeto • politikistoverkistotradukisto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

BiografioRedakti

Li ricevis tiu nomon omaĝe al Pietro Candido Filargi da Candia, la unua dunginto de sia patro. Li estis lernanto de la amiko de sia patro kaj helenisto Manuelo Krizoloras (1355-1415), en Florenco. En 1419, li fariĝis sekretario de Filippo Maria Visconti, Duko de Milano, kaj li plenumis tius postenon dum preskaŭ tridek jaroj, daŭrigante sian funkcion kiel sekretario de la Ambrozia Respubliko[1] (1447-1450), post la morto de la duko. Kiam Franciscko Sforza ekregis, Decembrio perdis sian postenon. Tiam, li translokiĝis en la kancelierecon de la papo Nikolao la 5-a, sed, kune kun diversaj aliaj humanistoj, li lasis la oficon post la ascendo de la papo Kalisto la 3-a kaj vojaĝis al la napola kortego de Alfonso la Grandanima. Post la morto de Alfonso, en 1458, li reiris al Romo, kiel sekretario de la papo Pio la 2-a.En 1459, li repaciĝas al la Duko Francisko Sforza kaj reiras al Milano. En 1466, li ricevis pension de la Duko de Ferrara. Inter 1466 kaj 1474 li iris al Ferrara laboronta en la kortego de Borso d'Este (1413-1471)[2]. Kiam li definitive reiris al Milano, iu malsano lin surprizis kaj metis finon al lia vivo. Li estis sepultita en la Baziliko de Sankta Ambrozio.

VerkojRedakti

  • Candidus De genitura hominis incipit foeliciter - 1475
  • Libros Appiani Sophiste Alexandrini Ad Nicolaum Quintu[m] Summu[m] Pontificem Prefatio Incipit Felicime, Etc 1477
  • Historiae Alexandri Magni Macedonis de Quinto Curzio Rufo, 1496
  • Apianus Alexandrinus De bellis ciuilibus.. - 1500
  • De rervm natvra libri VI. - 1512
  • De civilibus Romanorum bellis historiae, Appianus - 1529
  • Compendium Romanae historiae, Pier Candido Decembrio, Giovanni Boccaccio, 1549
  • Georgii Merulae Alexandrini Antiquitatis vicecomitum libri X.: Duodecim Vicecomitum Mediolani principum vitae - 1630
  • Oratio Petri Candidi Decembrii in funere Nicolai Picinini: sive vita ejusdem ducis, a. 1444 a Polismagna in Italicum sermonem conversa - 1731
  • Vivo de Filippo Maria Visconti - 1913
  • Opuscula historica, 1958
  • De genitura hominis (1474)
  • Compendio di Storia Romana
  • Bestiarium
  • Rerum Italicarum scriptores, Petri Candidi Decembri Opuscula historica (eldonita de Giosué Carducci)
  • Fabulae aesopicae
  • Archana medicine. Candidus [i.e. Pier Candido Decembrio]: De genitura hominis et de signis conceptionis & de impedimentis circa conceptionem ... Conservatorium sanitatis [Benedicti de Nursia]

LiteraturoRedakti

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti

 Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj
  1. La Ora Ambrozia Respubliko estis mallogedaŭra registaro, fondita en Milano far membroj de la Universitato de Pavio kun populara apogo. Subtenita de Francisko Sforza, ili alfrontis la fortojn de Venecio, tamen, dank'al iu perfido, Sforza disbatis kaj kaptis Milanon, fariĝinte duko, kaj aboliciante la respublikon.
  2. Enciclopedia Italiana
  3. Bibliothèque Nationale de France