Pincehely
Pincehely [pincehej] estas grandvilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Tolna, en Distrikto Tamási. La loknomo signifas: kelo-loko.
Bazaj informoj
redakti- Areo: 50 km²
- Loĝantaro: 2500
- Poŝtkodo: 7084
- Telefonprefikso: 74
Situo
redaktiPincehely situas en valo de rojo Kapos [kapoŝ], laŭ ĉefvojo Dunaföldvár-Dombóvár, laŭ fervojo Budapeŝto-Pécs. Tamási estas proksime.
Historio
redaktiLa loko estis loĝata dum la neolitiko, bronzepoko, tie etendiĝis vojo de romianoj. Dum la historio estis 3 vilaĝoj, kiuj fine unuiĝis.
- vilaĝo Görbő (la unua skriba mencio devenis el 1138) unuiĝis kun Pincehely en 1930
- vilaĝo Gyánt (djAnt) (la unua skriba mencio devenis el 1138) en 1475 ekhavis la titolon kampurbo
- vilaĝo Pincehely (la unua skriba mencio devenis el 1424) post la turkoj alvenis serboj kaj hungaroj. En 1715 la vilaĝo iĝis kampurbo, en 1778 kaj poste plurfoje okazis incendioj, en 1822 tie vivis Mihály Vörösmarty.
Vidindaĵoj
redakti- romkatolika Preĝejo de Vizito de Maria (Pincehely)
- kapelo omaĝe al Johano Nepomuka
- nobeldomo de Csefalvay [ĉefalvai]
Famuloj
redaktiEn Pincehely naskiĝis pentristo Simon Sarkantyu.