Piotr Szczepanik

pola kantisto, aktoro kaj gitaristo

Piotr SZCZEPANIK (naskiĝis la 14-an de februaro 1942 en Lublin, mortis la 20-an de aŭgusto 2020) – estis pola kantisto, aktoro kaj gitaristo.

Piotr Szczepanik
Persona informo
Naskiĝo 14-an de februaro 1942 (1942-02-14)
en Lublino
Morto 20-an de aŭgusto 2020 (2020-08-20) (78-jaraĝa)
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Katolika Universitato “Johano Paŭlo la 2-a”
Okupo
Okupo aktorokantistokomponisto
vdr

Piotr Szczepanik studis historion de arto en Katolika Universitato en Lublin kaj tie komencis artistan agadon en kabaredo "Czart" (Diablo) kaj en la teatro de Medicina Akademio „Dren 59”. Li debutis en 1963 dum la Festivalo de Studenta Kanto en Krakovo. Konata de tiaj sukcesegaj kanzonoj kiel Żółte Kalendarze (Flavaj Kalendaroj) (tekstaŭtoro Jerzy Miller), Kochać (Ami), Goniąc kormorany (Postkurante kormoranojn) (la aŭtoro de ambaŭ tekstoj estas Andrzej Tylczyński), Puste koperty (Malplenaj kovertoj), Zabawa podmiejska (Suburba amuzo), Nigdy więcej (Neniam plu) kaj aliaj.

Ŝanĝdekade de la 60-aj kaj 70-aj jaroj de la 20-a jarcento kune kun Bohdan Łazuka kaj Jacek Fedorowicz prezentis estrad-kabaredan programon "Popierajmy się" (Ni apogu nin). En la 70-aj jaroj prezentiĝis soloe (kun akompaniamento de gitaro) en muzik-poeziaj programoj kaj kun recitaloj de kantoj kaj romancoj. Li kantis verkojn de Adam Nowak. Ankaŭ aktivis kiel aktoro (interalie ludis titolan rolon en televida adapto de "Cham" (Krudulo) de Eliza Orzeszkowa, 1979).

Kune kun Sendependa Aŭtonomeca Sindikato "Solidarność" (Solidareco) de 1980 kaj dum la tuta milita stato ĝis 1989 estis organizanto de la Festivalo de Vera Kanto (1981) kaj koncertoj en la Muzeo de Varsovia Ĉefdiocezo.

Post 1990 estis ĉefo de Kunlabor-Teamo kun Kreivaj Medioj en Prezidenta Kancelario de Lech Wałęsa. En 2005 membro de honora apogkomitato de Lech Kaczyński en prezidentaj balotoj, en 2007 apogis Rajton kaj Justecon (PiS) en parlamentaj balotoj, ankaŭ kunsidante en la komitato de honora apogo por PiS. En 2010 apogis Jarosław Kaczyński en prezidentaj balotoj.

En la jaro 1989 reĝisoro Antoni Krauze faris dokumentan filmon pri Piotr Szczepanik por Pola Televido, 60’ Koniec świata kormoranów (Fino de la mondo de kormoranoj).

Distingoj redakti

En 2008 ricevis Oficiran Krucon de la Ordeno Polonia Restituta.

Eksteraj ligiloj redakti