Platformo de Eŭropa Memoro kaj Konscienco

La Platformo de Eŭropa Memoro kaj Konscienco (ĉeĥe Platforma evropské paměti a svědomí) estas eduka projekto de Eŭropa Unio. Ĝi estas kunlaboro inter ŝtataj institucioj kaj organizoj de EU-landoj en esplorado, dokumentado, konsciigo kaj edukado pri la krimoj de totalismaj (precipe komunismaj kaj faŝistaj) reĝimoj.

Platformo de Eŭropa Memoro kaj Konscienco
internacia organizaĵo
organizaĵo
ne-registara organizaĵo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 14-a de oktobro 2011 vd
Geografia situo 50° 4′ 25″ N, 14° 26′ 2″ O (mapo)50.07367730034714.433927511713Koordinatoj: 50° 4′ 25″ N, 14° 26′ 2″ O (mapo)
Lando(j) Ĉeĥio vd
Sidejo Prago
Platformo de Eŭropa Memoro kaj Konscienco (Prago)
Platformo de Eŭropa Memoro kaj Konscienco (Prago)
DEC
Map
Platformo de Eŭropa Memoro kaj Konscienco
Retejo Oficiala retejo
vdr

Ĝiaj membroj inkluzivas 68 registaragentejojn kaj NRO-ojn de 15 membroŝtatoj kaj de 8 landoj ekster de la EU, interalie Usono. La organizaĵo estas bazita en Prago kaj Bruselo.

Historio

redakti

La Platformo estis fondita en Prago okaze de la Pintkunveno de Ĉefministroj de la Grupo Visegrád la 14-an de oktobro 2011. La subskriba ceremonio okazis en la Palaco Lichtenstein sub la patroneco de ĉefministroj Petr Nečas (Ĉeĥio), Donald Tusk (Pollando) kaj Viktor Orbán (Hungario). La celo de la platformo estas "malhelpi maltoleremon, ekstremismon, kontraŭdemokratiajn movadojn kaj la ripetiĝon de totalisma regado en la estonteco" [1][2].

La 2-an de aprilo 2009, la Eŭropa Parlamento adoptis rezolucion favore al la iniciato kaj en junio 2009 la Konsilio de la Eŭropa Unio bonvenigis la iniciaton. La platformo tiam estis fondita sur la iniciato de la pola EU-Konsilia Prezidanteco en 2011. La sekretariejo de la platformo troviĝas en Prago. La fondintoj estis ŝtataj institucioj el Ĉeĥio, Pollando, Germanio, Hungario, Rumanio, Litovio, Estonio kaj Latvio, kaj ankaŭ pluraj NRO-oj el Eŭropo. La prezidanto estas iama sveda Riksdag-membro Göran Lindblad [3][4].

Membraj institucioj

redakti
Membroj fondintoj
  •   Centro Hannah Arendt (permanenta membro)
  •   Instituto por la Studo de Totalismaj Reĝimoj (membreco elĉerpita en 2014), Arkivo de Sekurecaj Servoj,
  •   Estona Instituto pri Historia Memoro, Unitas Foundation
  •   Berlina Hohenschönhausen Memorial, Hannah Arendt Societo, Stiftung Sächsische Gedenkstätten,

la Federacia Komisaro por Stasi Arkivoj

  •   Public Foundation for the Research of Central and East European History and Society, Domo de Teruro
  •   La Okupa Muzea Asocio de Latvio, la Okupo de Latvia Esplora Societo
  •   Sekretariejo de Internacia Komisiono pri Takso de Krimoj de la Nazia kaj Sovetia Okupa Reĝimoj en Litovio, Esplorcentro de Genocido kaj Rezisto de Litovio
  •   Fundamento Historio de Totalisma Reĝimoj kaj iliaj Viktimoj
  •   Instituto pri Nacia Memoro, Muzeo de la Ribelo de Varsovio
  •   Esplorinstituto de Komunistaj Krimoj en Rumanio
  •   Fondaĵo Ján Langoš, Studcentro por Nacia Repaciĝo
  •   Instituto por Informoj pri la Krimoj de Komunismo
Pliaj membroj
  •   Instituto por Demokratio, Amaskomunikilaro & Kulturo
  •   Civitana Iniciato por Malmuntado de la Soveta Armeo Monumento
  •   Eŭropa Tago de Memorfesto de la Viktimoj de Stalinismo kaj Naziismo
  •   Ĉeĥa kaj Slovaka Asocio de Kanado
  •   Centro por Dokumentado de Totalismaj Reĝimoj
  •   Konfederacio de Politikaj Kaptitoj de Ĉeĥio
  •   Memoro (Paměť)
  •   Post Bellum
  •   Politikaj Kaptitoj.eu
  •   Praga Akademia Klubo 48
  •   La Memoro-Spuroj
  •   Unio de Helpaj Teknikaj Unuoj - Armeaj Punlaboro-Tendaroj
  •   Fondaĵo Kistler-Ritso Eesti. Muzeo de Okupoj
  •   Internacia Asocio de Eksaj Politikaj Kaptitoj kaj Viktimoj de Komunismo
  •   Renkontejo Music Messiaen
  •   Islanda Esplorcentro por Novigado kaj Ekonomia Kresko
  •   Fondaĵo Koknese
  •   Centro por la Studo de Totalismo, Ŝtata Universitato de Moldavio
  •   La Memorial al la Viktimoj de Komunismo kaj al la Kontraŭkomunista Rezisto
  •   Timișoara Societo
  •   Nacia Instituto de Memoro (Slovakio)
  •   Nacia Memorinstituto
  •   Truc sphérique
  •   Nova slovenska zaveza
  •   Centro por Esplorado pri la Liberiga Movado
  •   Fundamento por Konservi la Historion de Maidan
  •   Kongreso de la Krimea Tatara Popolo
  •   Nacia muzeo "Holodomor Victims Memorial"
  •   Ukraina Instituto de Nacia Memoro
  •   Komuna Balta Usona Nacia Komitato
  •   Viktimoj de Komunismo Memorial Foundation

Kritiko

redakti

La historiisto Juliane Wetzel deklaris en 2017, ke kvankam la organizo eksplicite referencas al la neordinaraĵo de la holokaŭsto en siaj fondaj dokumentoj, la institucioj kaj organizoj implikitaj preskaŭ ekskluzive traktas komunisman teruron. Estiĝas la impreso, ke tiuj implikitaj nur interesiĝas pri portretado de la krimoj kaj suferoj dum stalinismo [5].

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj

redakti
  1. Institute of National Remembrance Cofounds the Platform of European Memory and Conscience. Poland.pl (2011-10-17). Arkivita el la originalo je 2012-04-21. Alirita 2011-10-24.
  2. Czech, Hungarian, Polish PMs sign European memory platform. Ceskenoviny.cz (2011-10-14). Alirita 2011-10-24.
  3. European memory platform to be founded in Prague. Prague Daily Monitor (Czech News Agency). Arkivita el la originalo je 2011-10-07. Alirita 2011-05-10.
  4. Presseerklärung StSG zur Gründung in Prag Okt. 2011
  5. Juliane Wetzel: Soft Denial in Different Political and Social Areas in the Web. In: Antisemitism Before and Since the Holocaust. Palgrave 2017, ISBN 978-3-319-48865-3, S. 312 f.

Eksteraj ligiloj

redakti