Portala diskuto:Pedofilio

Latest comment: antaŭ 11 monatoj by ThomasPusch in topic La portalo estas forigita

La portalo estas forigita redakti

La portalo fine post intensa pesado ke poraj kaj kontraŭaj voĉoj estas forigita. Sed estas propono dokumente lasi la kritikan diskutpaĝon, kaj ankoraŭ ne fermiĝis diskuto pri tio. Ligilo al la diskuto pri forigo estas ĉi tie: Vikipedio:Forigendaj_artikoloj#Portalo:Pedofilio. ThomasPusch (diskuto) 13:39, 2 maj. 2023 (UTC)Reply

Problema temo - ĉar evidente pedofila konduto de plejkreskuloj kontraŭ infanoj estas krima ago, pri kio vaste interkonsentas la registaroj de sensescepte ĉiuj landoj sur la terglobo redakti

Problema portalo kaj problema temo: Mi volas ĉi-tie atentigi, ke pedofilismo estas malfacila temo, kaj ke ĝi ne vere povas neŭtrale konsiderita. Objektiva fakto estas, ke plenkreskulo kiu trudas seksajn agojn al infano misuzas sian potencon kaj respondecon pri tiu infano. Infano serĉas kaj bezonas helpon, subtenon kaj protekton de plenkreskuloj. Ke infano ankaŭ akceptas seksajn agojn de plenkreskulo nur por gajni ties atenton kaj amon, ja ne signifas, ke tiu infano efketive deziras tiun agon. Ka eĉ, se la infano tion vere dezirus, tio neniel signifas, ke tio estas bona por tiu infano. Same 12-jaraĝa kanbino eble deziras trinki brandon, sed estas evidenta tasko de la edukistoj rifuzi al ĝi tiun deziron. Misuzi infanon por plenumigi siajn proprajn seksajn dezirojn fare de plenkreskulo estas kondamninda krimo kaj fiago, kiun fakte senescepte en ĉiu lando de la mondo persekutas la punleĝaroj diversmaniere. La argumento, ke en iu epoko socio toleris pedofilion estas same malforta kiel defendi sklavigon de homoj per la argumento, ke iam societoj akceptis sklavecon. Tio estis en barbara epoko, kaj la societo en la tuta mondo intertempe progresis. Neniu deziras refalon al tiu epoko! Mi precipe malkovris diversajn kontribuojn, kiuj povas permesi nur unu solan konkludon, nome, ke ĉi-tie kelkaj aŭtoroj volas serĉi lokon por defendi pedofilion kaj krei specon da forumo por pedofiluloj. Mi alvokas tial al bona observado de ĉi-tiuj artikoloj, al forigo de ligiloj al kontraŭleĝaj paĝoj, kaj evito, ke oni ricevu la impreson, ke Esperanto-vikipedio estu renkontiĝejo por pedofiluloj! Oni povas ja diskuti, ĉu pedofilismo estas mensa malsano aŭ ne. Se temas pri mensa malsano, tiam pedofiluloj estas mem viktimoj, kiu bezonas helpon kaj kuracon. Se tamen ne temas pri malsano, tiam la unika alternativo estas , ke temas simple pri krima konduto. En tiu kazo ne estas demando de helpo sed demando de punado kaj proktekto de la societoj, nome de la infanoj! Evintenda estas la vorto "amo" lige al pedofilio, eĉ se la greka vorto "filio" ja en pervertita maniero esprimas la signifon de amo. Iu, kiu uzas la infanojn, kiun li devus zorgi kaj protekti, ne amas la infanon sed uzas ĝis. La ĝusta vorto por la pedofilimsa knabamo estas "knabvoluptemo"! DidiWeidmann (diskuto) 15:50, 28 Dec. 2013 (UTC)

Do vi proponas ĉi-portalon forigi?. En la Asturlingva Vikipedio estis la sama diskuto kaj ni elektis forigi la portalon. Ŝajnas ekzistas iu grupo aŭ personoj uzantaj Vikipedion por certigi sian propran interpreton pri pedofilio, kiel io ne malbona. Se vi volas forigi ĉi-portalon mi apogas vin. --Sahaquiel9102   Saluton el Kolombio! | Unu mondo, Unu Lingvo   ---> Mia Diskutpaĝo 19:35, 28 Dec. 2013 (UTC) Ankau mi venas chi tien por forigi kaj bloki al la Portalo Pedofilio char mi konsideras ghin potenciale danghera rilate miajn du junajn filojn kiuj estas denaskaj lernantoj de Esperanto

Kiel ghuste efektivigi vochdonon por kontraui tiun portalon, mi petas? Paulo

En bona enciklopedio neniu fenomeno/homo/evento rajtas esti konsiderata kiel objektive bona aŭ objektive malbona. En Vikipedio neniu rajtas propagandi ideon pri boneco de pedofilio, samkiel neniu rajtas aserti ĝian malbonecon por Universo (nur atentigu, ke tio estas krimo laŭ oficiala leĝdonado).--Dima41 (diskuto) 21:59, 28 Dec. 2013 (UTC)
Dima41 per la sama argumento fakte vi asertas, ke neniu rajtus aserti en bona enciklopedio, ke la murdo de milionoj da judoj fare de la nacia socialistoj estis malboneco por Universo! Ĉu tio estas via ideo? Ĉu vi volas aserti, ke viro, kiu metas sian kacon en la buŝon de infano metita sub sia protekto nur laŭ certa krimleĝo estas punenda? Mi tion devas iomete draste diri, por ke vi komprenu, ke certajn temojn oni ne simple povas trakti "neŭtrale kaj ŝajnobjektive", aŭ se oni tion faras, tiam oni devas nei la ekziston de io objektive bona kaj malbona. Tamen vi tuj rimarkas, ke nia societo frakasiĝus, se ni ne akceptus kelkajn objektivajn valorojn.DidiWeidmann (diskuto) 14:46, 29 Dec. 2013 (UTC)

Cenzuro redakti

Grava problemo ja estas la cenzuro kiun oni volas fari de tiu ĉi portalo, la hontinda manipulado de la uzanto DidiWeidmann (vidu Duskutejo, sekcio Pedofilio), lia persekutado de la artikoloj pri pedofilio kaj la gravaj akuzoj kiujn li verŝadas. Des pli grava la sinteno de tiu ĉi uzanto, ju temas pri iu administranto. Mi esperas, ke aliaj uzantoj protestu por eviti la manipuladon kaj cenzuron de la enhavoj de tiu ĉi portalo kaj de ĉiuj artikoloj pri pedofilio. STOP' CENZURO KAJ MANIPULADO!--Pangea (diskuto) 03:13, 29 Dec. 2013 (UTC)

Naskiĝoj de la monato redakti

Kiel mi ja diris aliloke, mi ne subtenas la forigon de la portalo, se ĝi estas neŭtrala kaj enciklopedieca. Mi tamen havas miajn dubojn pri la parto "Naskiĝoj de la monato". Ĝi donas la impreson ke la menciitaj personoj tie ĉiuj estas pedofiliuloj. En la koncernaj artikoloj mi tamen ne trovas mencion pri tio (ekzemple pri Clarke), en aliaj estas menciita, ke ili estas samseksemuloj ... Nu samseksemuloj kaj pedofiliuloj ne estas la sama koncepto. Mi do konsilas pli rigore kribri la nomojn, kiuj aperas en la listo. PaulP@diskkont 18:30, 29 Dec. 2013 (UTC)

Kara Paŭlo la tuta portalo estas tre lerte kaj ruze farita. Daŭris relative longe, ĝis mi malkovris ĝian fiecon. Ju pli oni studas des pli oni trovas amason da tiaj detaloj. Kaj ja ĝuste tio estas la afero. Ke ekzemple en certa loko oni per lerta citado vekas la ipreson, ke Wilhelm Reich estis apoganto ja eĉ spirita patro de pedofilia movado, kvankam tutevidente Reich estis forta kondamninto de ĉiu speco de agreso kontraŭ infanoj. Lia postulo de seksa libereco por inanoj ne estis postulo de libereco por plenkreskuloj misuzi infanojn por siaj fiaj celoj. Ekzakte tamen tia impreso en la artikolo Pedofilia Movado estas kreita de ĝia aŭtoro. Estas amaso da lertega manipulado.DidiWeidmann (diskuto) 19:28, 29 Dec. 2013 (UTC)
Pangea respondis al mia demando en mia propra diskutpaĝo per la jenaj vortoj: "La plej granda parto estis pedofiloj, ne pro simpla supozo sed pruveble per iliaj biografioj kaj per fontoj, aŭ havas ian rektan rilaton kun pedofilio.". Bone, mi pretas akcepti tion, sed tiam tiuj fontoj devus esti menciitaj en la koncernaj artikoloj laŭ mi. Mi nun legis kelkajn biografiojn el la sekcio "Naskiĝoj de la monato" kaj tute ne trovis tie iun aludon al pedofilio. --PaulP@diskkont 16:33, 2 Jan. 2014 (UTC)
Fakte mia ideo estis plilongigi la artikolojn pri tiuj personoj aldonante la koncernajn biografiajn donitaĵojn kaj fontojn kiuj permesas paroli pri ili kiel pedofilojn aŭ prezenti ilin kiel rilataj al pedofilio iel, kaj tion mi ja faris koncerne iujn. Tiel devas esti, kompreneble, sed ne en unu tago elkreskis Kartago. Se vi aŭ iu havas iun dubon pri iu el la personoj listigitaj, vi simple povas demandi kaj mi respondos por solvi ĉian dubon. Iel ajn, mi devas atentigi, ke la sekcio ne titoliĝas "Naskiĝoj de la pedofiloj de la monato", sed tutsimple "Naskiĝoj de la monato", do ĝia enhavo ne devas antaŭsupozigi, ke la personoj cititaj estas nepre pedofilaj.--Pangea (diskuto) 17:37, 2 Jan. 2014 (UTC)

Saluton! Mi venas subteni la proponon de Didi Weidmann por malaperigo de tiu portalo, kies celoj estas pli ol dubaj. Mi ne vidas persekutadon kaj cenzuron en tiu malaperigo. Pedofilio, eĉ se kleraj kaj famaj homoj praktikis ĝin,(kiam fakte infanaj rajtoj ne ekzistis) estas ne leĝa afero kaj plie tuŝas infanojn, kiuj ne atingis plenan seksan maturiĝon kaj devas esti leĝe protektitaj. Kaj plie, eĉ se duagrade, la risko malfamigi esperantan-vikipedion estas grava ol iu kontestinda opiniliberco.

Nicole Margot

Mi ankoraŭ ne komprenas la neceson de ĉi tiu sekcio kaj aprobas la forigon. Se la nombro de aktivistoj estus tre granda, tio eblus stariĝi. Tamen sub la nuna kondiĉo la sekcio nur montras senrilatajn personojn - Ĉu la elektitaj homoj konfirmis sin kiel pedofiloj? La rilatigo sen fonto (eĉ kun onidiro aŭ nefidindaj fontoj) estus tuj forigenda ĉar la apogantoj aŭ parencoj de koncernaj homoj eble akuzi vikipedion, uzante Google Translate.--Salatonbv (diskuto) 04:37, 14 Jan. 2014 (UTC)

Naskiĝoj de monato redakti

Nu, el tiu ĉi diskutsekcio evidentas, ke almenaŭ iuj el niaj gevikipedistoj volis forigi la portalo ne pro tio, ke ĝi estas neneŭtrala aŭ en malbona stato, sed simple pro ĝia temo. Tamen, mi konsentas ke la sekcio "naskiĝoj de monato" estas nebezonata kaj misgvida. Eble ni devas aŭ tute forigi ĝin, aŭ nur mencii tiujn personoj, en kies artikoloj estas eksplike menciita ke ili estis pedofiloj aŭ akuzitas je pedofilio.--Goren (diskuto) 00:22, 23 Jan. 2014 (UTC)

Se konservi la parton, mi konsilus eksplicite ĉe ĉiu persono kaj en la koncerna artikolo mencii kial li estas tie listigita. Mi akceptus memdeklaritajn pedofiliajn aktivulojn, kondamnitoj kaj eble rolulojn de filmoj aŭ alia arto. Aliokaze forigi la parton. --KuboF (diskuto) 03:36, 23 Jan. 2014 (UTC)

Problemaj partoj redakti

Problemaj partoj laŭ mi (dume):

  • naskiĝintoj de la monato (vidu supre)
  • elektitaj bildoj (bildoj montrantaj seksumadon kun infanoj astas absolute neakcepteblaj, sed kion alian montri? eble memdeklaritajn pedofili-aktiivulojn aŭ kondamnitoj? mi forte kontraŭas montradon de iu "hazarda" nuda infano pro malrespekto al personeco de tiu infano (kaj ties personaj rajtoj))
  • unuflankeco - la portalo montras pedofilion precipe en "pli bela lumo"; por neŭtraligi bonus mencii ankaŭ alian parton (kondamnadon, malemon, kritikon de pedofilio kaj ties movado, eble ĝian rilaton al krimaj agoj kvankam tio ne estas esenca parto sed forte rilatanta...)

Espereble tiu ĉi mia eta kontribuo helpos kaj iu alia ol mi ĝin utiligo en neŭtraliga kaj taŭgiga laboro. --KuboF (diskuto) 03:51, 23 Jan. 2014 (UTC)


Mi hodiaŭ elkomentis la partojn "ĉu vi sciis" kaj "naskiĝintoj", ĉar mi ankoraŭ ne scias kion fari pri ili. Krome, mi iom rearanĝis la sekcio de "Ĉefaj artikoloj" por inkluzivi ankaŭ kontraŭpedofiliaj emojn. Tamen mi ne scias pri multaj artikoloj kiujn tien endas aldoni, se iu povas helpi pri riuj, bonvolu aldoni plu.--Goren (diskuto) 21:38, 23 Jan. 2014 (UTC)

Problemaj ŝanĝoj redakti

Malgraŭ la bona volo de iuj por eviti la fermon de la portalo kaj "plibonigi" la enhavojn, la vojo prenita ne ŝajnas la adekvata. Jen mi komentas kelkajn problemojn:

  • NASKIĜOJ DE LA MONATO: Mi ne komprenas kial iuj rigardas problema la rubrikon "Naskiĝoj de la monato". Tiu ĉi rubriko ekzistas samkiel ĝi ekzistas senprobleme en aliaj portaloj, ekz-e en Portal:LGBT (en-wiki). Unue mi demandas al mi se la kritikantoj de tiu rubriko scias ion pri la personoj en ĝi aperantaj, iliaj biografioj kaj la kialoj pro kiuj ili aperas. Ĉiu ajn homo minimume klera devus scii pri la pedofilio de la plejparto da ili aŭ pri ilia rekta rilato al pedofilio, kaj do kompreni la inkludon en la rubrikon. Mi jam diris, ke la plejparto da personoj aperantaj havas rektan rilaton al pedofilio kiu pravigas ilian inkludon kaj ke se iu havas ian dubon pri iu el ili oni nur devas demandi al mi pri tio kaj mi respondus alportante fontojn kaj biografiajn datumojn. Neniu faris tion. La timo de iuj al reagoj de la familioj de tiaj personoj estas absurda pro tio ke 1) la plejparto da personoj estas mortaj, 2) en neniu loko oni diras neniom ofenda kontraŭ neniu el tiuj personoj (eĉ ne ilia inkludo signifas, ke ili estas nepre pedofilaj), 3) jam antaŭe multaj verkoj (kaj revuoj, gazetoj, fimoj...) prezentis ilin kiel pedofiloj aŭ suspektataj pri pedofilio senprobleme kaj 4) mi bone konas la regulojn de Vikipedio kaj leĝojn kaj bone scias kio povas aŭ ne esti inkludita en tia rubriko. Mi devas aldoni, ke mi elektis kvanton po sep naskiĝoj ĉiu monato pro estetikaj kialoj (sep estas pli bela numero ol ses aŭ kvin) kaj iafoje mi ne trovis sepan taŭgan personon klare pedofilan aŭ sufiĉe rilatan, do mi inkludis personojn kiel Miguel de Cervantes, pri kiu nur ekzistas nuraj konjektoj. Sed tiaj kazoj estas tre malmultaj (5%?). Ebla solvo estus tutsimple redukti je kvin la nombron da naskiĝoj aperantaj.
  • SELEKTITA BILDO: Mi mem forigis tiun rubrikon kelkajn tagojn antaŭ ol la forigo de la portalo, atentante la diversajn opiniojn kaj sentivecojn de iuj. Tiu rubriko estis unu el la plej interesaj, ĉar ĝi prezentis historiajn artaĵojn reprezentajn de pedofilio, kun interesaj komentoj kaj klarigoj tre utilaj por klerigi sin pri la temo (tia estas la celo de la portalo), pro tio mi rigardas tre bedaŭra ĝian forigon. Krom tio, ĝi igis la portalon estetike belan. Tamen ŝajne iuj ne ŝatis la selekton de bildoj aŭ konsideris, ke en ĝi mankas alispecajn bildojn. Iuj eĉ diris ke ili nur montras "belajn" bildojn (mi ne komprenas kial homoj kiuj montras fortan malinklinon al pedofilio ĝis la ekstremi peti cenzuron de portalo pri la temo povas opinii belaj tiajn bildojn pri pedofilio, sed mi ne aldonos komentojn). Aliflanke, mi ne konsentas kun KuboF pri tio, ke "bildoj montrantaj seksumadon kun infanoj" (t.e. historiaj artaĵoj kiel tiuj inkluzivitaj en la rubriko) "estas absolute neakcepteblaj". Artaĵoj montrantaj seksumadon kun infanoj aŭ nudaj infanoj, kiel tiuj de la grekaj ceramikaĵoj, japanaj ŝungaĵoj aŭ la fotaĵo de Wilhelm von Gloeden de sicilia knabo figuranta la dion Pajno, kiuj aperis en la rubriko, taŭgas kaj utilas por bildigi kio estas pedofilio kaj klerigi sin pri tio, kiel tiu ĉi estis arte prezentata tra la historio. Kial cenzuri arton? Kial tia pudoro en la 21a jarcento? Mi ankaŭ ne komprenas kial KuboF kapablas vidi "malrespekton al personeco de infano (...) kaj ties personaj rajtoj" en bela arta fotaĵo far Wilhelm von Gloeden de knabo kiu nuntempe, se li ankoraŭ vivus, estus pli ol 130-jara. La bildoj pri pedofilio entenataj en Komunejo estas limigataj. Mi estus preferinta inkluzivi aliajn, sed ne eblis, pro tio ĉiuj estas de artaĵoj.
  • CITAĴOJ: Mi ankaŭ forigis tiun ĉi rubrikon tagojn antaŭ ol la forigo, pro similaj kialoj al tiuj de la antaŭa. Ankaŭ la rubriko estis tre utila por sin klerigi pri la temo kaj koni la opiniojn de iuj eminentuloj, fakuloj, artistoj... kaj igis la portalon pli agrabla kaj interesa. Sed ŝajne la selekto de citaĵoj ankaŭ ne plaĉis al iuj. Nu, tio estus solvebla ŝanĝante iujn, sed jam ne gravas.
  • ĈU VI SCIAS, KE...: Mi vidas, ke ankaŭ tiu rubriko estas forigita. Nu, tiupaŝe nur restos la titolo de la portalo (kaj iuj eĉ tion volis ŝanĝi!). La selekton de kuriozaĵoj inkluditaj ankaŭ estis tre interesa kaj utila por sin klerigi pri la temo. Estas al mi malfacile kompreni kiaj kialoj estus por forigi tiun rubrikon.
  • ĈEFAJ ARTIKOLOJ: Ekzistas grava problemo en tiu sekcio pro tio, ke oni kreis la apartaĵon "Kontraŭpedofilia aktivismo", sed fakte historie ekzistas neniu "Kontraŭpedofilia aktivismo". Nur ekzistas homoj kontraŭaj al pedofilio kaj homoj kiuj agas kontraŭ pedofiloj, sed neniam ekzistis io nomebla "Kontraŭpedofilia aktivismo". Ŝajne tiuj ĉi esprimo kaj fantazia "aktivismo" originis en la angla Vikipedio, kie oni kreis artikolon kun tiu nomo (legu komentojn en la diskutpaĝo de la artikolo "Antipedophile activism" en en-wiki) kaj kie oni, nekompreneble, cenzuris la artikolon pri la pedofilia aktivismo, kiu ja ekzistas (!).
  • FARENDAĴOJ: Eĉ la rubriko "Farendaĵoj" (en kiu parenteze oni sugestas kontroli la objektivecon de la enhavoj) ĝenas al iuj! Ie mi legis, ke ĝia alvoko al partopreno en tiatema portalo ŝajnis al li netaŭga. Sen komentoj.

(Mi daŭrigas en sekvanta mesaĝo)--Pangea (diskuto) 09:30, 24 Jan. 2014 (UTC)

Ĉar neniu ŝajnas kapabla trakti tiun ĉi temon en adekvata, enciklopedieca kaj objektiva maniero, mi fine preferas, ke la portalo estu forigita. Estas preferinde havi neniun portalon ol havi rubaĵ-portalon. Krom tio, mi havas aliajn farendaĵojn kaj ne povas perdi tempon dediĉante energiojn al tio ĉi. Mi konfesas ke post tio, kio okazis rilate al tiu ĉi portalo mi eĉ perdis intereson daŭre studi Esperanton, sed tion mi ja ne faros ĉar ĝi estus neracia: eĉ se multaj stultuloj parolas ĝin, la lingvo restas bonega kaj senkulpa.--Pangea (diskuto) 09:48, 24 Jan. 2014 (UTC)
Per la lasta mesaĝo mi volas ofendi al neniu, ankoraŭ malpli al tiuj, kiuj kun bona volo kaj laŭdinde klopodas plibonigi la portalon kaj voĉdonis kontraŭ ĝia forigo. Sed la konfuzo elĉenigita fare de iuj pro tiu ĉi portalo, krom absurda kaj troiga estas tro multe laciga, almenaŭ por mi. La subkuŝanta problemo estas la kompleta nescio pri seksaj aferoj, speciale pri pedofilio, memkompreneble ne nur fare de la esperantistoj, sed de la socio ĝenerale.--Pangea (diskuto) 11:19, 24 Jan. 2014 (UTC)
Kara, kredu, mi komprenas viajn sentojn. Kompreneble, por vi estas nefacile vidi, kiel oni misuzas kaj ŝanĝas la portalon, kiun vi tiom pasie kaj diligente kreis dum longa tempo. Tamen bonvolu toleri. Memoru, ke mia celo estas ne detrui, sed konservi vian laboron, eĉ kontraŭ la prezo de aldono de io, kion vi trovus "rubaĵa". Ekzemple, informo pri kontraŭpedofilia aktivismo — kiu, cetere, estas tre reala afero, almenaŭ ĉe ni en Rusio! Eble ĝi ne plaĉas al vi, sed oni jes devas inludi ĝin por neŭtraleco, samkiel negativajn pritraktojn de pedofilio en medicino, psikologio, sociologio kaj juro. Iuokaze tio ĉi estas pli konstrua ol forigo, kiu estas, ŝajne, la sola atingebla alternativo.
Mi ankaŭ komprenas ke la tuta afero estas laciga kaj koleriga por vi. Ĉiu sentus samon en via pozicio. Tamen eble se vi uzos na iom da tempo por trankviliĝi kaj malstreĉiĝi, vi povos vidi la situacion en pli pozitiva lumo.--Goren (diskuto) 23:10, 24 Jan. 2014 (UTC)
Ne, mi ne konsideras rubaĵa la apero de tiaj aferoj nek malŝatas tion. Mi opinias bone, eĉ necese, ke ili aperu cele al maksimuma neŭtraleco, samkiel negativaj pritraktoj de pedofilio en medicino, psikologio, sociologio kaj juro. Mi ne oponas nek kritikas tion. Mi nur diras, ke la esprimo "Kontraŭpedofilia aktivismo" ne estas taŭga, ĉar la agadoj de iaj oponantoj al pedofilio ne estas fakte ia aktivismo. Tia esprimo estas nura elpensaĵo, ŝajne fare de iuj vikipediistoj en aliaj Vikipedioj, imitita el tiu de pedofilia aktivismo, kiu ja ekzistas kaj estas historia fakto. Aliflanke, ne havas sencon inkluzivi la artikolon Pedofilofobio en sekcion nomita "Kontraŭpedofilia aktivismo", ĉar krom ne ekzisti la kontraŭpedofilia aktvisimo, pedofilofobio estas timo aŭ malamo al pedofiloj, kaj tio ne estas ia aktivismo. Ĉu murdi pedofilojn kiel instigas la grafition de la bildo en la artikolo Pedofilofobio povas esti rigardita kiel ia aktivismo? Krom esti simila al inkluzivo de la artikolo Homofobio en sekcio nomita "Kontraŭgeja aktivismo", tio povus esti komprenita kiel legitimado de murdo aŭ malamo kaj tio ne estas akceptebla.--Pangea (diskuto) 19:59, 25 Jan. 2014 (UTC)
Mi komprenas viajn celojn kaj konsentas kun iuj el la ŝanĝoj de vi faritaj, kiel aldono de farendaj artikoloj en Farendaĵoj, sed ne kun aliaj kiel la supre menciitaj. Mi ne dubas, ke via intenco estas bona, sed iafoje la rezulto estas diskutinda aŭ pliboniginda. Ekzemple, eĉ se la apartaĵo "Sciencaj, psikologiaj kaj juraj pritraktoj pri pedofilio" ŝajnas al mi trafa, mi kredas ke oni ne devus miksi sciencajn kaj psikologiajn aferojn kun juraj. Krom tio, la titolo estas tro multe longa kaj mankas inkludo de artikoloj kiel "Polemiko de Rind et al." kaj aliaj. Mi kredas, ke la portalo povas esti valora ilo por klerigi aŭ informi sin pri la temo kaj mi valoras viajn klopodojn plibonigi kaj konservi ĝin. Sed post unu monato da diskutado pri la portalo mi estas jam tro multe laca, do al mi estas egale kio okazos al ĝi.--Pangea (diskuto) 20:28, 25 Jan. 2014 (UTC)

Kontrolo kaj forigo redakti

Kiel laŭ la prizorgantoj statas la portalo? Ĉu laŭ vi ĝi atingis la nivelon pro kiu ĝi povas resti aŭ ĉu vi preferas denovan forigon? --KuboF (diskuto) 17:09, 16 Apr. 2014 (UTC)

Mi persone ne vidas problemojn pri la portalo en ĝia nuna stato, des pli tiaj kiaj validigus ĝian forigon. Laŭ mi, ĝi nun tute ne povas esti rigardita kiel propagadilo kaj glorigilo de pedofilio, sed nur kiel eduka kaj kleriga informejo. Tamen, se iu el niaj gekamaradoj trovas ion pri ĝi ne jam sufiĉe neŭtrala kaj akceptebla, mi estas preta pridiskuti tion kun ili kaj plibonigi la necesajn partojn.--Goren (diskuto) 20:54, 22 Apr. 2014 (UTC)
Dekomence, la portalo celis esti eduka kaj kleriga informejo kaj nenion alian. Miaopinie, sekcioj kiaj "Ĉu vi scias, ke..." kaj "Bildo de la monato", nun forigitaj, igis la portalon ne nur pli eduka (informi pri kuriozaĵoj pri pedofilio aŭ montri bildojn de artaĵoj rilataj al la temo, kun la koncernaj klarigoj sube, estas ankau eduka kaj interesa por multaj - kaj por aliaj ja ne, kompreneble), sed pli distra kaj stetike bela. Ankaŭ la sekcio "Naskiĝoj de la monato" povintus resti senprobleme, eble kun iaj retuŝoj. Tamen se tiaj sekcioj nepre estu motivo por polemiko aŭ disputoj (tute superfluaj), mi ne emas reveni al la afero. Mi ja volus insisti pri stetikaj aferoj: mi opinias, ke tiu vakua spaco sub la sekcio "Farendaĵoj" kaj apud "Kategorioj" estas tute kontraŭstetika kaj nenecesa. Mi sugestas do redukti la grandon de "Farendaĵoj", ekzemple forigante kelkajn "taskojn" kaj la apartaĵon "Farindaj artikoloj" (interesa, sed ne necesa), kaj enmeti sub ĉi-lasta la sekcion "Kategorioj", por eviti la ĉeeston de tiu malbelega vakuo. Mi ankaŭ memorigas ke, eĉ se ja ekzistas iaj grupoj kaj homoj kunordigantaj aŭ organizantaj por batali kontraŭ la pedofiloj, fakte ekzistas nenio nomebla "Kontraŭpedofilia aktivismo" (en la tradicia senco de la vorto "aktivismo"), ke tiu ĉi termino ŝajnas nura elpensaĵo de iaj uzantoj de la anglalingva Vikipedio -kiu samtempe kaj "ironie" cenzuras (jes, tiu ĉi estas la ĝusta vorto) la artikolon "Pedofilia aktivismo" aŭ "Pedofilia movado"- kaj oni devus do uzi alian nomon por aludi tiajn aferojn -ekzemple en la sekcio "Ĉefaj artikoloj"-, samkiel oni ne uzas "Kontraŭsameksema aktivismo" aŭ "Kontraŭjuda aktivismo" por aludi la organizitajn oponantojn al la samseksemuloj aŭ al la judoj. Mi provizore proponus ion, kian "Opono al pedofilio" aŭ "Persekutado de pedofilio". Se la portalo restas aŭ malaperas tute ne gravas al mi, sed ĉiuokaze tiuj estas miaj opinioj kaj sugestoj.--Pangea (diskuto) 05:25, 23 Apr. 2014 (UTC)
Mi ne kontraŭas ŝanĝojn de aspekto, se vi pensas ke io povas esti aranĝita je pli bela maniero, bv. fari tion. Pri "aktivismo" — mi ne emas komenci la diskuton pri "tradicia senco" ktp. Historie, certe multaj grupoj kiuj uzas teroron kaj perforton kontraŭ siaj politikaj oponantoj nomis sin aktivistoj. Tamen, por mi ne estas nepra ke ĝuste tiu vorto restu. Se vi volas nomi ĝin "opono al pedofilio" aŭ "kontraŭpedofilia agado" aŭ io alia simila, mi ne kontraŭas al tio.--Goren (diskuto) 09:29, 23 Apr. 2014 (UTC)

Kiun plu poluradon la portalo bezonas? redakti

Saluton. Mi vidis ke ĝis nun en la portalo pendas la ŝablono, kiu diris ke ĝi ankoraŭ estas malneŭtrala kaj bezonas pluan poluradon por eviti rereforigon. Sed mi persone ne vidas, kio pri ĝi estas neneŭtrala? Eble iu povas klarigi tion por ke ni baldaŭ riparu restantajn problemojn kaj ne plu risku forigon.--Goren (diskuto) 16:14, 19 Jul. 2014 (UTC)

@Goren: Dum pli ol 2 monatoj neniu reagis kaj kelkaj redaktoj de Pangea (rapidlege) ne ŝajnis al mi aparte malneŭtraligaj aŭ io simila. Mi nun, pro tempomanko, certe ne kontrolos ĉiujn subpaĝojn - se vi volas, vi estas bonvena kaj sekve prizorgu la ŝablonon. --KuboF (diskuto) 17:23, 1 Okt. 2014 (UTC)
Estas homoj, kiuj opinias, ke la temo pedofilio ne devas esti traktata neŭtralece kaj objektivece (eble eĉ ne enciklopediece) kaj ili eĉ asertas tion senvuale (inter la uzantoj de Vikipedio ni povas trovi kelkajn el tiaj asertoj esprimitaj senvuale, eksplicite kaj sen ia honto; ĝuste tiaspecaj opiniantoj kaŭzis, ke tiu ĉi portalo havas tiun ŝablonon). Tiaj homoj kvalifas malneŭtralaj enhavojn, kiuj klopodas esti kiel eble plej objektivaj kaj neŭtralaj, nur ĉar tiuj ĉi ne estas malneŭtralaj (laŭ ilia plaĉo), kaj ili venigas al la freneza kaj paradoksa konkludo, ke la sola maniero, ke la verkoj pri pedofilio estu neŭtralaj estas ĝuste, ke ili estu malneŭtralaj. Tio ĉi estas ja problemo.
Jen la Gvidlibro por apliko de neŭtrala vidpunkto de Vikipedio por la okazo, ĉu iu volas ĵeti rapidan rigardon.--Pangea (diskuto) 23:14, 1 Okt. 2014 (UTC)

Cele al (ĉiam) pli alta objektiveco kaj neŭtraleco, mi inkludis en la enkondukon la oficialan konsideron de pedofilio kiel parifilion fare de la Usona Asocio pri Psikiatrio, kaj kiel mensan kaj kondutan perturbon fare de la Monda Organizaĵo pri Sano. Krom tio, en la sekcio Ĉefaj artikoloj mi aldonis la apartaĵojn "Historio" kaj "Leĝaj aspektoj".--Pangea (diskuto) 00:18, 4 Okt. 2014 (UTC)

protekti redakti

Mi protektas ĉi tiun portalon portempe el neensalutintoj. Tiu artikolo ne estas "tuj forigenda". Se oni volas diskuti forigadon, bonvolu uzi la ŝablonon {{forigu}} (ne {{delete}}) kaj diskuti ĉe VP:FA. Dankon.--Salatonbv (diskuto) 13:17, 23 okt. 2017 (UTC)Reply

Ankaŭ mi ne certas ke la portalo estas tujforigenda, do kial uzi tiun ĉi ŝablonon? Ĉu ni simple diskutu tiun per normala {forigu}?--RG72 (diskuto) 09:15, 24 jan. 2018 (UTC)Reply

Ĉu krimo estas permesata en wikipedia en Esperanto? redakti

Mi esperas, ke vi scias, ke ĉi tiu portalo senkulpigas aktivecon, kiu estas konsiderita krimon internacie. Ĉi tiu eniro estis forigita de ĉiuj lingvoj, sed wikipedia en Esperanto fariĝis speco de deep web, kie krimoj, memmortigo kaj aliaj anomalioj bonvenigas. Joaquim de Fiore (diskuto) 04:37, 31 jan. 2018 (UTC)Reply

Ĉu vi opinias, ke sinmortigo estas krimo? Eĉ se ĝi estas eble en via lando, tio ne pravigus forigon de sinmortigo. Oni forigu la partojn de la paĝoj, kiuj estas malneŭtralaj. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 10:31, 31 jan. 2018 (UTC)Reply
Pedofilia estas krimo tutmonde —La komenton aldonis, sen subskribo, 2804:14D:78D3:4AD8:7CB6:278D:2D02:878F (diskuto • kontribuoj) 13:09, 31 jan. 2018‎ (UTC)Reply
Ĉu tio estas argumento por forigi paĝon? Seria murdado, mistraktado de infanoj kaj seksaj atencoj ankaŭ estas krimoj en multegaj landoj. Ĉu tio pravigas forigon de la artikoloj? Oni neŭtraligu artikolojn, sed oni ne forigu aŭ vandalu paĝojn nur pro tio, ke ili priskribas kontraŭleĝajn kondutojn. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 15:53, 31 jan. 2018 (UTC)Reply

Artikoloj ne estas neŭtralaj. Ili estas senkulpaj, kun pluraj mensogaj fontoj, kiuj nur daŭras en Esperanto en Esperanto kaj estis forigitaj en ĉiuj aliaj lingvoj. Ĉu estas portalo:seksperforta? portalo:turmentado? Havu paciencon. Joaquim de Fiore (diskuto) 17:18, 31 jan. 2018 (UTC)Reply

Vi devus scii tion jam. Rigardu, kio neŝatis per viaj okuloj[1] Joaquim de Fiore (diskuto) 17:34, 31 jan. 2018 (UTC)Reply
Ho mia di', kiom laciga estas tia ĉi temo. Ni jam antaŭ multaj jaroj pridiskutis tion ĉi ĉion, sed ĉiujare aperas iu cenzuremulo kiu volas renaskigi la flamon. Mi skribos unufoje plu, sed bonvolu estonte legi la antaŭajn disputojn antaŭ ol srkibi ion ajn:
  • Ekzisto de portalo ne signifas senkulpigon. En multaj lingvaj sekcioj de vikipedio ekzistas portaloj pri komunismo, naziismo, terorismo, seriaj murdistoj ktp., tio tute ne signifas, ke aŭtoroj de tiaj portaloj ekskuzas la aferoj pri kiuj temas.
  • Pedofilio estas objektive ekzistanta fakto, same kiel pensantoj kaj aktivuloj kiuj proklamas ke pedofilio estas iusituacie akceptebla. La celo de vikipedio estas doni informon pri tiaj reale ekzistantaj aferoj, kiom eble neŭtrale kaj purigite de ies propraj sentoj pri ili. Se iu afero de reala mondo ne plaĉas al vi, tio ĉi ne estas kialo ne skribi pri ili en Vikipedio. Se ili tiom malplaĉas al vi, ke vi ne povas toleri legi pri ili, mi nur povas proponi al vi ne legi pri ili kaj entute ne malfermi respondajn artikolojn.
  • La portalo estas nur unuigo de diversaj artikoloj je la sama temo, ĉi-okaze la temo de pedofilio. Ĝi estas, esence, nur kolekto de ligoj. Se vi opinias ke iuj artikoloj el ligitaj ĉi tie estas ne neŭtralaj, iru kaj korekti ilin. La portalo ne kulpas je tio.

Mi proponas estonte uzi tiun ĉi listeton de klarigoj ĉiuokaze kiam novaj cenzuremuloj aperos (kaj ili jes aperos, pri tio mi ne havas iluziojn) por ke ne ripeti la saman disputon al naŭzo.--Goren (diskuto) 18:00, 31 jan. 2018 (UTC)Reply

@Goren: Bone, kaj mi proponas, ke vi legas la aliajn enirojn kreitajn de PangeA / PeioR, precipe la de Tony Duvert, kie ekzistas eksplicita pornografio, preskaŭ porno-rakonto kun beboj. 189.54.145.230 00:06, 1 feb. 2018 (UTC)Reply
Mi legetis ĝin, sed ne tre detale. Verdire, mi ne tre zorgas pri literaturo. Tamen, ne estas io kontraŭleĝa kaj kontraŭregula en teksto de tiu ĉi artikolo. Ĝi eĉ ne estas neneŭtrala. Kio al vi ne plaĉas pri tiu ĉi artikolo? Ĉu ĝia temo?--Goren (diskuto) 18:24, 12 feb. 2018 (UTC)Reply

  Komento: "Ĉu krimo estas permesata en wikipedia en Esperanto?" - La krimo en Vikipedio estas "Vikipedio:Vandalismo" (agi kiel gantopupo, rompi la regulon aŭtorrajto, ktp). Tamen, oni libere skribi artikolojn k projektojn pri iuj ajn sociaj fenomenoj (ekz. pedofilio, Naziismo, Islama Ŝtato, Riismo).--Salatonbv (diskuto) 22:57, 1 feb. 2018 (UTC)Reply

Foje mi tute konsentas kun vi, kara kamarado (aparte pri riismo).--Goren (diskuto) 18:24, 12 feb. 2018 (UTC)Reply

Portala kiu disvastigas falsajn informojn redakti

Multaj informoj estas falsaj kaj trompantaj, multaj el ĉi tiuj aŭtoroj konsideritaj kiel pedofiloj simple ne estis. Sola uzanto povis provoki ĉi tiun konfuzon, ĉar aliaj ne kontrolas informon. Ĉi tiu portalo devas esti forigita per la kvanto de absurda falsa informo.

Kiel oni povas klasifiki al Michael Jackson kiel pedofilo, ĉu li ĉiam estis absolvita?

Portalo absurda. Mi vidas tagordon malantaŭen, kiu protektas la bontenadon de ĉi tiu rubo. -- aldonis, sen subskribo: anonima IP-adreso 201.74.9.230 je 16:39, 10 jun. 2018‎

Ankoraŭ kvar jarojn pli poste redakti

Mi same kiel multaj aliaj redaktantoj samopinias, ke ankaŭ portalo, kiu traktas forte disputitan temon kaj krimon, povu ekzisti en vikipedio, SE ĝi estas kritike observata kaj redaktata, por ne iĝi aŭ reklamo por la krimo (tiu risko daŭre estas ĉi tie) aŭ aliflanke eble ofenda kaj subjektiva kondamno de tuta temaro (pri tiu risko mi ĉi tie vidas neniun signon). Sed problemo estas, ke la "sola uzanto", kiu elokvente starigis la portalon, ŝablonon kaj amason da artikoloj pri la kontroversa temo, tute ne plu redaktas ekde 2015, kaj krome evidente neniu vikipedia redaktanto pretas investi multajn horojn pri redaktado de la temaro. En tiu ĉi situacio la ekzisto de portalo kun multaj dubindaj kaj ne kontrolitaj asertoj tamen estas problema. Se la situacio ne ŝanĝiĝos, kaj mi forte dubas ke io ŝanĝiĝos, tiam la argumentoj por tamen forigo de la portalo iĝos ĉiam pli pezaj. Kaj ĉi tie nur temas pri forigo de la portalo: la artikolo pedofilio kaj ĉiuj multegaj aliaj paĝoj pri la temaro ja restos! Do sincere oni ne povus laŭte plendi ke ĉi-tie iuj moralistoj cenzurus la liberan informadon. Kaj, klare, ne estas apartaj portaloj por malpli sensaciaj temoj kiel portalo:perforto, portalo:turmentado, portalo:naziismo, portalo:ekstremismo, portalo:murdo ktp ktp, aŭ, se oni insistus ke oni persone tute neus la krimecon de la temo, portalo:memmortigo, portalo:amo, portalo:amorado, portalo:beleco, portalo:instinktoj aŭ io tia. Do tiu ĉi portalo vere elstaras pro la amasa laboro, kiun tre dediĉita aktivulo, la citita "sola uzanto" Pangea, investis en la tre kontroversan artikolaron inter 2012 kaj 2015, kaj tiam komplete malaperis, ne plu zorgante pri io. ThomasPusch (diskuto) 14:19, 31 jan. 2023 (UTC)Reply

PS: Min ankoraŭ iritis ke la Kategorio:Portalo:Pedofilio tute ne estis enordigita al pli vasta kategorio, tiel ke ĝi ne kategorie atingeblas per aliaj portalaj kategorioj. Espereble la celo ne estis kaŝi la portalon, por ke ĝi pace pluekzistu sen ĝenoj. Mi tial ĵus kreis novan aĵon Kategorio:Portalo:Juro kaj tien metas la kategorion pri la diversaj paĝoj de la portalo pri pedofilio. ThomasPusch (diskuto) 14:19, 31 jan. 2023 (UTC)Reply

Mi samopinias. Eĉ se la kreinto havas specifan vidpunkton pri tiu ĉi fenomeno kaj evidente ne pretas listigi ĝin apud krimo kaj turmento, sed precipe apud seksa konduto kaj seksaj minoritatoj, tamen tiu ĉi portalo apenaŭ havas iun ajn praktikan signifon, kion montras manko de redaktoj aŭ novaj artikoloj. Eble la temo estas interesa, sed nuntempe mankas interesitoj. Do la artikoloj restu, la portalo ne. RG72 (diskuto) 09:15, 1 feb. 2023 (UTC)Reply

@DidiWeidmann, RG72, kaj ThomasPusch: Komenciĝis nova diskuto pri forigo de la portalo ĉi tie. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 11:23, 15 apr. 2023 (UTC)Reply
Mia opinio restas la sama. Celo de iu ajn portalo, laŭ mia kompreno, estas faciligi al la interesitoj spuri la temon kaj kontribui al ĝia prezentado en Vikipedio. Eble la spurantoj haveblas ĉi-foje, sed la kontribuantoj ne, do ankaŭ la spurantoj profitas nenion de la ekzistado de la portalo kaj nenion perdos pro ĝia malaperigo. Do prefere forigi ĝin kiel senutilan. Se iam iu ekdeziros rekrei ĝin, la komunumo povos pridiskuti tion. RG72 (diskuto) 10:35, 17 apr. 2023 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Pedofilio".