Portalo:Ĉeĥaj plej/Enkonduko
Plej – naturinteresaĵoj
- La plej profunda abismo – Abismo ĉe Hranice, -273,6 m
- La plej alta monto – Sněžka, 1602 m super maro
- La plej ventema monto – laŭ longtempa mezurado Milešovka – "Tondra monto". Mezproksime dum 280 tagoj en la jaro ĉi tie blovas forta vento, sole 7 tagoj dum la jaro ĉi tie estas senvento, pojare ĉi tie estas registrita preskaŭ 35 ŝtormoj, rekordo estas 5 trafoj de fulmo en konstruaĵon de observatorio dum 15 minutoj
- La plej malalte situanta punkto – elfluejo de Elbo sur limo de Ĉeĥio kun Germanio ĉe urbo Hřensko, 115 m super maro
Plej – akvo
- La plej longa rivero – Vltava, 433 km
- La plej voluma valbaraĵo – Orlík (704.000.000 m3)
- La plej longa fiŝlago – fiŝlago en Staňkov (la plej mallonga aera distanco estas 6 km kaj ties akso estas 7,5 km)
- La plej varma minerala fonto – fonto Vřídlo en Karlovy Vary, 72 °C
Plej – katastre
- Plej alte situanta setlejo – Filipova Huť, 1093 m super maro
- Plej malalte situanta sidejo – Hřensko, 130 m super maro
- La plej granda urbo Prago, ĉirkaŭ 1.200.000 loĝantoj
- La plej malgranda vilaĝo – Vysoká Lhota, 14 loĝantoj
- La plej orienta vilaĝo – Bukovec
- La plej okcidenta urbo – Hranice
- La plej norda vilaĝo – Bílá Voda
Plej – memorigaĵoj
- La plej longa kaj plej komplika rokburgo Pantheon
- Plej alte situanta burgo Burgo Ŝtono de Vítek
- La plej granda sunhorloĝo ankaŭ en Mez-Eŭropo – en Prachatice
- La plej granda sonorilludo – Loreta en Praga burgo (ĝi konsistas el 27 sonoriloj kaj sonoriletoj kun suma pezo 1500 kg, kiujn en la jaro 1694 gisis amsterdama sonorilfabrikisto Claudy Fremy)
Plej en la monda mezuro
- La unua altlernejo en Mez-Eŭropo – Universitato de Karolo (1348)
- La plej malnova lernejo por vitrofaristoj en la mondo – Meza industria vitrofarista lernejo en Kamenický Šenov
- Unusola teatro kun turniĝanta amfiteatro – kastela parko en Český Krumlov
- La plej malnova kaj plej granda skanzeno – Valaĥia muzeo en naturo en Rožnov pod Radhoštěm
- La plej granda kolektaĵo de juveloj – Nacia muzeo en Prago
- La plej granda arte formigita fenestro – katedralo de sankta Vito en Prago