Praarbaro de Knyszyn

La Praarbaro de Knyszyn, Praarbaro de Knyszyn kaj Bjalistoko (pole Puszcza Knyszyńska, Puszcza Knyszyńsko-Białostocka) estas vasta arbara komplekso (en la Podlaĥia malaltebenaĵo ĝi estas la dua plej granda post la Arbaro de Białowieża), situanta en la Podlaĥia provinco, Pollando. La arbaro kreskas sur finmoreno, trafluas ĝin la rivero Supraśl kaj ĝia alfluanto Sokołda. La sidejo de la Pejzaĝa Naturparko Praarbaro de Knyszyn estas Supraśl.

Praarbaro de Knyszyn
Puszcza Knyszyńska
Arbaro
arbaro [+]
Naturrezervejo Krzemianka en la Praarbaro de Knyszyn
Naturrezervejo Krzemianka en la Praarbaro de Knyszyn
Naturrezervejo Krzemianka en la Praarbaro de Knyszyn

Landobordo Pollando
RegionoPodlaĥia provinco

Koordinatoj53° 12′ 51″ N, 23° 26′ 12″ O (mapo)53.21413888888923.436747222222Koordinatoj: 53° 12′ 51″ N, 23° 26′ 12″ O (mapo)

Areo1050 km²
Map
Praarbaro de Knyszyn

Vikimedia Komunejo:  Knyszyn Forest
vdr

La areo de la praarbaro estas ĉirkaŭ 1050 km², sed pro la arbarigo de iamaj terkulturaj terenoj ĝia areo pligrandiĝas ĉiujare. Ĉi tiu procezo estas videbla precipe en la orienta parto de ĝia areo[1].

La nomo de la praarbaro devenas de la urbo Knyszyn.

  • La dominataj arboj estas pinoj kaj piceoj, kreskas ankaŭ betuloj, alnoj kaj kverkoj.
  • En la Praarbaro de Knyszyn troviĝas rifuĝejoj de eŭropaj bizonoj (ekde 1974).
  • En la praarbaro en 1988 oni fondis la Pejzaĝan Naturparkon Praarbaro de Knyszyn.

Prahistorio de la arbaro redakti

Homaj setlejoj, ilia amplekso kaj evoluo redakti

El la tuta areo de la Praarbaro de Knyszyn, la plej malnovaj restaĵoj de homa setliĝado devenas de antaŭ 10000 jaroj, el la antaŭborea kaj borea periodoj de la holocena epoko. Tiutempe la areon dominis ĉefetundra vegetaĵaro, kun aldonaĵo de betuloj kaj poste aperantaj pinoj. Pli grandaj grupoj da homoj aperis en ĉi tiu tereno pro la migrado de boacoj. La valoj de la riveroj Narew kaj Biebrza estis naturaj itineroj de laŭsezonaj migradoj por ĉi tiuj bestoj. La bestoj estis valora fonto de nutraĵoj kaj aliaj materialoj por la homoj de tiu epoko (ekz. ledo por fari vestojn kaj konstrui ŝirmejojn).

Kune kun la progresanta varmiĝo de la klimato okazis ŝanĝoj en la vegetaĵaro (aperis tajga arbaro) kaj en la faŭno. En la valo de Supraśl arkeologoj malkovris lokojn rilatajn al setliĝo en la boreala periodo, tio estas antaŭ ĉirkaŭ 6000 jaroj. Ĝi estis tre arbarkovrita areo, alloga al homoj kaj por ĉasado de alkoj kaj cervoj, kaj por fiŝkaptado. De tiu periodo datiĝas la tombo de ĉasisto el Konne, malkovrita tuj antaŭ la dua mondmilito. Ĝi estis la ekzemplo de entombigo, malofte trovata en Pollando, kie la mortinton oni sidigis ŝnurligita kaj kovrita per ruĝa tinkturo (okra). Ĉi tiu tipo de entombigo ekzistis en la mezolitiko, en la orientaj regionoj de Eŭropo.

Pro la varmiĝo de la klimato, agrikulturo kaj bredado komencis disvastiĝi en la praarbaro. Pro la malalta fekundeco de la grundo, bredado de bestoj estis pli populara inter la ĉi tie loĝantaj homoj. La unuaj bredistoj en ĉi tiu areo aperis antaŭ ĉirkaŭ 4000 jaroj. Samtempe la naturaj rimedoj de la ĉirkaŭaj arbaroj kaj riveroj estis intense ekspluatataj. De tiu tempo konserviĝis diversaj iloj, tio estas ŝtonaj hakiloj, (en Zapiecki kaj Krzemienne), iloj por prilabori ledon (Zasady kaj Surażkowo) kaj poluritaj hakiloj el siliko (trovitaj en Pieszczaniki).

En la bronzepoko, la triboj loĝantaj en la Praarbaro de Knyszyn komencis ekspluati silikejojn malkovritajn proksime de la vilaĝo Rybniki. En tiu loko bone konserviĝis iamaj minejoj en la formo de funeloj, kie estis surŝutitaj ŝaktoj kaj skoriejoj. Ĉi tio ebligis la studadon kaj identigon de diversaj manieroj akiri la krudmaterialon fare de la homoj de tiu tempo. Siliko estis ricevata per elfosado de profundaj fosaĵoj (minkavoj) aŭ per tranĉado de kruta deklivo kaj prenado de buloj da krudaĵo el ĝi. Ĝia unua prilaborado okazis en ĉeminejaj laborejoj, dum por plua prilaborado la kruda materialo estis transportata ĉe la riveron Krzemianki, kie oni ofte fondis ministajn setlejojn. Tie ankaŭ okazis la fina prilaborado de la duonproduktitaj aĵoj el siliko.

Surfacakvoj redakti

 
Malseka tereno proksime de Szudziałowo

La surfacakvoj en la Praarbaro de Knyszyn estas grava elemento de la arbara pejzaĝo. Karakterizas ilin tre alta hidrografia kompakteco, ĉar preskaŭ 95% de la areo de la naturparko situas en la baseno de unu rivero – Supraśl. Ĉefe temas pri reto de riveroj kun krada aranĝo, kun tre malsamaj deklivoj de la fluejoj (iuj el ili havas la nivelo-diferencon de pli ol 3 ‰ kompare kun tipaj deklivaj riveroj). En la ĉefan riveron de la Parko, Supraśl, enfluas riveroj de diversaj longecoj, de 3 km (Jałówka apud Supraśl) ĝis pli ol 30 km (Sokołda, Czarna). La primaran reton de surfacakvoj kompletigas sistemo de artefaritaj kanaloj kaj grundplibonigaj fosaĵoj, same kiel pluraj lagetoj kaj akvorezervejoj.

Laŭ la vidpunkto de akvo-administrado gravas la longdaŭra dinamiko de riveraj fluoj, mezurata laŭ la koeficiento de variado. Inter la arbaraj riveroj Czarna kaj Słoja havas la malplej ŝanĝiĝantajn mezajn monatajn fluojn, kaj la plej grandajn havas Sokołda kaj supra Supraśl en Zauki[2].

Lago de Sigismondo la 2-a (ankaŭ konata kiel Czechowskie Lago, Ĉechovizna, pole Jezioro Zygmunta Augusta) estas malgranda artefarita akvorezervejo ĉe la rando de la Prarbaro de Knyszyn, apud la vilaĝo Czechowizna, ĉirkaŭ 4 km norde de Knyszyn.

Flaŭro redakti

Laŭ geobotanika divido de Pollando farita de Władysław Szafer, la Praarbaro de Knyszyn apartenas al la Regiono de Białowieża-Knyszyn de la Norda Dividaĵo. Ĝi estas la sola areo en Mezeŭropo, kiu similas en multaj aspektoj (struktura, geobotanika aŭ zoogeografia) al la sudokcidenta tajgo. La varia topografio kaj la rilataj signifaj mikroklimataj, hidrologiaj kaj grundaj diferencoj, troviĝantaj eĉ sur malgrandaj areoj, favoras la disvolviĝon de granda nombro de plantaj grupoj. La flaŭron karakterizas la ĉeesto de subboreaj grupoj kaj signifa parto de boreaj specioj, kun dominado de la piceo en la arbaraj kompleksoj[3].

Sur la tereno de la Praarbaro de Knyszyn oni trovis 23 arbajn kaj arbustajn kompleksojn. La plej oftaj estas: freŝa konifera arbaro Carici digitatae-Piceetum, miksita multspecia konifera arbaro Serratulo-Piceetum kaj freŝa pinarbaro Peucedano-Pinetum.

Naturrezervejoj en la Praarbaro de Knyszyn redakti

 
Vagado-itinero en la Praarbaro de Knyszyn. Ponto de iama etŝpura fervojo

Vidu ankaŭ redakti

Piednotoj redakti

  1. Andrzej Gołembiewski: Puszcza Knyszyńska. Obszar gospodarowania siedmiu nadleśnictw RDLP w Białymstoku. Białystok: Fundacja Ekonomistów Środowiska i Zasobów Naturalnych, 2008, p. 31. ISBN 978-83-88771-93-4.
  2. Wody Parku Krajobrazowego Puszczy Knyszyńskiej, Andrzej Nowak, Eld. Supraśl 1999.
  3. Aleksander Kołos: Park Krajobrazowy Puszczy Knyszyńskiej, en: „Przyroda Polska” n-ro 5 (389), majo 1989, p. 10-12.

Bibliografio redakti

  • Aleksander Kołos: Park Krajobrazowy Puszczy Knyszyńskiej, en: "Przyroda Polska" n-ro 5 (389), majo 1989, pp. 10-12;
  • Puszcza Knyszyńska, monografio pri naturo redaktita de Andrzej Czerwiński, Komplekso de Zespół Parków Krajobrazowych w Supraślu, Supraśl 1995.