Preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco (Nádasd)
La preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco estas romkatolika konstruaĵo en Hungario, en vilaĝo Nádasd. Kelkaj fontoj anstataŭ Apoteozo uzas la vorton Malkovro (latine Inventio).
Preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco | |
---|---|
Paroĥa preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco en Nádasd
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Nádasd |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Vas |
diocezo | Szombathely |
dekanujo | Körmend-Szentgotthárd |
paroĥo | loke |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Ligiloj | |
Historio
redaktiEn la 11-a jarcento rotondo dediĉita al Marteno de Tours estis konstruita en tiu ĉi loko. Post 2 jarcentoj oni alkonstruis navon kaj sakristion. Proksimume dum la kontraŭturkaj bataladoj la loĝantoj iĝis luteranoj, la katolika grupo reorganiĝis en 1732. Pro incendio la preĝejo bruldetruiĝis en 1600, poste plurfoje ĝi estis renovigita, precipe en 1737. En 1810 pro fulmotrafo la turo estis plene rekonstruita. En 1888 la kirko estis malkonstruita kaj pli nova estis konstruita, tamen kelkaj partoj restis originaj. La nova titolo jam estis Apoteozo de Sankta Kruco. En 1937 ĝi denove estis pligrandigita per 2 flanknavoj, krucnavo, sanktejo kaj pli granda sakristio. La orgeno estis farita en 1889.
Konstruaĵo
redaktiLa preĝejo situas sola en parko (aŭ en korto), kiun 3 vojoj limas. La fasado estas malsimetria, ĉar la turo dekstre rompas la simetrion. Krom la ĉefnavo estas flankonavoj kaj krucnavo. La absido estas plurlatera. Interne menciindas la vitraloj.
Sur la ekstera muro estas sunhorloĝo farita en 2000. Tuj apud la preĝejo la iama rotondo kaj turo skelete estas rekonstruita.
Preĝejkorto
redaktiOni metis kelkajn monumentojn en la korton:
Fontoj
redakti- hungare kun fotoj
- hungare kun foto[rompita ligilo]
- hungare kun foto[rompita ligilo]
- [1]
- video
-
Interna parto
-
Interna parto
-
Vitralo
-
Blazono super la enirejo
-
Skelejoj pri la rotondo kaj turo
-
Panoramo al la preĝejo
-
Sunhorloĝo
-
Kruco
-
Monumento