Preĝejo Katarina de Aleksandrio (Egervár)

Franciskana paroĥa preĝejo Katarina de Aleksandrio estas romkatolika historia monumento en Hungario, en vilaĝo Egervár.

Paroĥa preĝejo Katarina de Aleksandrio
Preĝejo Katarina de Aleksandrio en Egervár
Preĝejo Katarina de Aleksandrio en Egervár
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Egervár
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Vas (Hungario)
diocezo Szombathely
dekanujo Vasvár
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo gotiko, baroko
Konstruado
Specifo
Longo plene 41 m, (el tio la navo 23 m, la sanktejo 18 m)
Larĝo 12 m (navo); 11 m (sanktejo)
Konstrumaterialo masonita el brikoj
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La unua mencio pri kirko okazis en 1342, kiu baldaŭ detruiĝis, eĉ ne estas konata ties ĝusta loko. La loka bienulo konstruis unue Fortikaĵon de Egervár, poste inter 1489 kaj 1510 la preĝejon kun monaĥejo. En 1535 6 pastroj kaj 5 monaĥoj vivis tie. La preĝejo-monaĥejo funkciis ĝis 1554, poste la luteranoj estis la novaj posedantoj. En 1664 la turkoj grandparte detruis la konstruaĵojn, post du jaroj la nova posedanta familio Széchenyi faris la plej necesajn rekonstruojn. Ekde 1719 la katolikoj reokupis la konstruaĵojn. Inter 1749 kaj 1757 la preĝejo plene renoviĝis kaj parte barokiĝis. Fulmo detruis la tegmenton en 1918. Plena renoviĝo okazis en 1970, tiam laŭeble oni redonis la origanan barokan aspekton. Kaj ekstera, kaj interna renoviĝo okazis en la jaroj 1994 kaj 1995. La orgeno ekfunkciis en 1890.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola sur malalta montetopinto en mezo de la vilaĝo. Antaŭ la preĝejo kolono pri Sankta Familio estas videbla. La fasado estas simetria, meze funkcias la enirejo. Ĉe kontaktiĝo de navo kaj absido la turo altiĝas, kiel same en la ceteraj franciskanaj preĝejoj. La navo estas apogita kun pilieroj, la navo finiĝas en oklatera absido. Interne la renesanca tomboŝtono el ruĝa marmoro estis farita en 1515. La predikejo kaj kelkaj skulptaĵoj estas signifaj barokaj vidindaĵoj. La ĉefaltara bildo prezentas Sanktan Katarinan. Apude estas videblaj lignaj skulptaĵoj pri Sankta Francisko, Sankta Anna, Sankta Joakimo, Sankta Ignaco, krome en niĉo Sankta Sebastiano. Estas ankaŭ du malgrandaj pentraĵoj pri arkianĝeloj Sankta Gabrielo kaj Sankta Rafaelo.

Kermeso okazas en la 25-an de novembro.

Fontoj redakti