Preĝejo Patrono de Hungaroj (Karancslapujtő)
La preĝejo Patrono de Hungaroj (hungare Magyarok Nagyasszonya-templom) estas romkatolika konstruaĵo en Hungario, en vilaĝo Karancslapujtő.
Paroĥa preĝejo Patrono de Hungaroj | |
---|---|
Preĝejo Patrono de Hungaroj en Karancslapujtő
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Karancslapujtő |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Nógrád |
diocezo | Vác |
dekanujo | Salgótarján |
paroĥo | loke |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | novgotiko |
Konstruado | |
Specifo | |
Longo | 36,4 m (el tio la navo 18 m) |
Larĝo | 10,5 m (navo) |
Alto | 40,5 m (turo kun kruco); 12 m (navo interne) |
Ligiloj | |
Historio
redaktiEn tiu loko estis konstruita kirko supozeble en la 1450-aj jaroj. En la frua 19-a jarcento ĝi jam estis ruina. En 1895 la kirko estis malkonstruita kaj pli nova estis konstruita en 1899. La orgeno same estis farita en 1899, sed ĝi estis 1948. La preĝejo mem estis renovigita en 1949.
Konstruaĵo
redaktiLa konstruaĵo situas sola en mezo de la vilaĝo sur monteto en la tombejo. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo iomete reliefas. En la fasado estas videblaj fenestroj, sed spite la kutimojn enirejo mankas. En flanko de la navo funkcias la enirejo. La navo finiĝas en multlatera absido, apudo po unu sakristioj troviĝas. En la sanktejo estas 2 grandaj fenestroj kun vitrobildoj pri Emeriko de Hungario kaj Margareta de Hungario. La altara bildo prezentas patronon de la hungaroj, apude staras skulptaĵoj pri Stefano la 1-a (Hungario) kaj Ladislao la 1-a (Hungario). Estas du flankaj altaroj: Koro de Jesuo kaj Sankta Barbara. Sub la galerio estis metita la altaro de Kapelo Sankta Margareta (Karancslapujtő).