Preĝejo Sankta Kruco (Szany)

Preĝejo de Trovo de Sankta Kruco estas romkatolika Monumento historia en Hungario, en Szany.

Paroĥa preĝejo de
Trovo de Sankta Kruco
Aerfoto pri preĝejo de Sankta Kruco en Szany
Aerfoto pri preĝejo de Sankta Kruco en Szany
paroĥopreĝejokristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Szany
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Győr-Moson-Sopron
diocezo Győr
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Alto 46 m (meza turo)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

En Szany kirko funkciis jam dum la mezepoko. En Szany ekde 1740 la bienoj apartenis al la diocezo, la terkultivado okazis moderne. La vilaĝo riĉiĝis kaj en 1747 oni konstruis kapelon de Sankta Vendelo, en 1753 kapelon de Sankta Anna, kiu baldaŭe iĝis pilgrimloko. En 1783 episkopa palaco, en 1767 impona baroka preĝejo konstruiĝis. En 1867 oni alkonstruis ankaŭ 2 navojn kun 2 turoj, la malnova turo iĝis pli longa. La nuna orgeno muzikas ekde 1924, sed ekde 1970 ĝi funkcias helpe de kurento. La freskoj estis pentritaj en 1963.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas sola en la korto, kie en la proksimeco estas skulptaĵo pri Johano Nepomuko. La preĝejo havas po 3 turojn kaj navojn. La sanktejo estas duonronda kaj malpli larĝa, ol la navoj. Interne la ornamriĉa ĉefaltaro fariĝis jam pli frue ĉ. 1700, kies bildo pri Trovo de Sankta Kruco estis pentrita en 1855. Reliefoj pri Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo ornamas la predikejon. La skulptitaj benkoj estis faritaj en 1758. Nepre menciindas la belaj vitrobildoj en la fenestroj.

Kermeso okazas en la 3-an de majo.

Fontoj redakti