Preĝejo Sankta Triunuo (Battonya)
La preĝejo Sankta Triunuo estas romkatolika preĝejo en urbo Battonya (Hungario).
Preĝejo Sankta Triunuo | |
---|---|
Preĝejo Sankta Triunuo en Battonya
| |
paroĥopreĝejo • katolika preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Battonya |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Békés |
diocezo | Szeged-Csanád |
Dato de konsekro | 1818, denove en 1939 |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | 1814 |
Specifo | |
Longo | 50 m |
Alto | 32 m (turoj) |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
Historio redakti
La klasikisma unutura preĝejo konstruiĝis en la 1810-aj jaroj, kiu estis 37 m longa, 15 m larĝa, 19 m alta (interne). En 1935 oni pligrandigis la preĝejon kaj en la sekva jaro oni konstruis 2 turojn, pli frue la malnovan malkonstruis. En 1935 Pál Molnár C. pentris la ĉefaltaran bildon kaj la freskojn. Nova altaro estis farita en 1977.
Konstruaĵo redakti
La preĝejo havas 2 turojn kun skulptaĵoj pri sankta Petro kaj Sankta Paŭlo. Interne tuj estas videbla granda ligna skulptaĵo pri Dipatrino kaj sur la muro reliefo pri Sankta Francisko el Asizo. Ĉe la ĉefaltaro estas bildoj pri Sankta Triunuo kaj Ave Maria. La flanka altaro pri Dipatrino kune kun skulptaĵo estas videbla ekde 1944. La alia flankaltaro montras Koro-n de Jesuo kun skulptaĵo kaj kun bildo pri Sankta Mikaelo. La orgeno troviĝas sur la galerio de 1951. Sub la preĝejo estas kripto.
Fontoj redakti
- hungare[rompita ligilo]