Preĝejo Sankta Vito (Wünschendorf)

Preĝejo Sankta Vito (germane: Veitskirche) troviĝas idiliece sur monteto en Veitsberg, kvartalo de Wünschendorf, Germanujo. Ĝi apartenas al la subdistrikto Gera de la Evangelia Eklezio en Meza Germanujo. Ĝi ĝis Reformacio organizitis tute fare de Klostro Mildenfurth; ankaŭ la responsa kapelano loĝas ne apudkirke sed enklostre.

Paroĥa kirko Sankta Vito, somero 2016
La kirko de ekstero, vintro 2007
Interno kirka
Ŝtona reliefo de Sankta Vito
Mario-kapelo kun baptujo
Triumfa kruco
Epitafoj
Orgengalerio kun apostolaj bildoj

Historio redakti

La preĝejo datumas pli ol unu jarmilo; temas pri la plej malnova preĝejo de Vogtlando kaj pri unu el la plej malnovaj de tuta Turingio.[1] Ĝi estis centro de burgujo ĉirkaŭ Weida. Ĝis la 17-a jarcento ĝi ofte alikonstruitis kaj pligrandigitis tiel ke stiloj de diversaj epokoj unuiĝis. Ĉ. 1170 alkonstruitis al la jam ekzistanta ununava kirko dua, pli granda romanika kun uesta turo. Per malfermo de la intera vando faritis en la 13-a/14-a jarcento pli granda ununura kaj faritis gotika altarejo. Uzatas la kirko krom por diservoj ankaŭ por ĉiumonataj koncertoj.

Arĥitekturo redakti

Okulfrapa estas (de ekstera vido) la masiva uesta kampanilo en kiun en la 16-a jarcento enŝovitis la malfrugotika portalo originanta el Klostro Mildenfurth.[2] La sakristio estas muroturo de la pereinta burgo kiu aldonitis ĉ. en 1360.

Meblaro redakti

Ĥorejo redakti

Dum restaŭradoj de 1896 oni malkovris malsupre de la altarejaj vitraloj konsekran enskribaĵon kiu refreŝigitis en 1970. Ĝi datumas de la 14-a jarcento kaj estas enhave teksto kiu verŝajne en la 12-a jarcento muntitis ĉe la antaŭa ĥorejo. Tie atestatas kiel konsekrodato la 4-a de oktobro 1170. Malsupre de la enskribaĵo estas ĉe la eosta vando de la ĥorejo tomboŝtonoj el la frua 18-a jarcento.

Triptiko redakti

La malfrutogika triptiko faritis ĉ. en 1480 kiel Mario-altaro en la ateliero de Hans Topher, kion atestas enskribaĵo en la mantelrando de Sankta Katarino. Sur ŝtona altartablo, kie ankoraŭ videblas la beno-krucoj, kuŝas sur predelo triptiko. La ligna dekoraciaĵo, krono supre de la retablo, perdiĝis. Konsistas la predelo el mezo kaj flugila paro. Dum fermo de la flankoj oni vidas kvar pentritajn brustobildojn de sanktulinoj: Apollonia kun tenajlo kaj dento, Doroteo kun korbo da rozoj kaj pomoj, Margareta de Antioĥio kun kruco kaj drako kaj Sankta Ursulo de Kolonjo kun sago. Post malfermo aperas meze reliefe naskiĝo de Jesuo kun la jenaj flankaj bildoj: anunciacio maldekstre kaj adorado de la saĝuloj.

La triptiko fermita montras du pentraĵojn: dekstre de Sankta Livino kun libro kaj tenajlo kaj lango, maldekstre de Sankta Vito kun libro sur kiu staras koko. Post malfermo de la retablo prezentas sin la festotaga versio. Meza kestejo kaj flugiloj estas plenaj da skultpitaj figuroj. Altarcentre estas madono kun lunarko kaj krono brila. Maldekstre surflugile videblas Barbara kun kaliko, dekstre Katarina el Aleksandrio kun glavo. Nomoj iliaj skribitaj estas en la aŭreolojn. La festotaga parto estas orumita. Post Reformacio forigitis kelkaj skuptitaĵoj, per lignaĵo montranta Kriston ripozumantan, kun ora radikrono. Vere ĝi ne atingas la artistan nivelo de la retablo.

Kristgenealogiaj vitraloj redakti

La dulinia gotika sudfenestro de la altarejo havas en la arka areo rondaĵon. Tie ĉi ĉe la pinto kaj en la plej supra rektangulo de la dekstra linio po unu kolora vitralero el la tempo inter 1170 kaj 1190 enmetitis. Temas pri fragmentoj de pli granda fenestro kiu iam estis en la iama apsido de la ĉefa ĥorejo: eble ankaŭ ĉe la iama apsido de la norda flanka navo. Ties origina situo verŝajne perdiĝis jam ĉ. en 1360 dum kirka alikonstruiĝo. Temo de tiu ĉi fenestro estis la bibliaj genealogioj de Jesuo: oni ne konas la originan nombron de la reprezentitaj prapatroj de Jesuo. Restis la genealogiarben tronanta Jesuo-figuro (kiu ankaŭ nun estas ĉe la plej supra loko) kaj duonfiguro de malnovtestamenta reĝo (eble de Davido) kio supozigas komparo kun aliaj similaj artaĵoj. Kristo surtrona altigas sian manon maldekstran benantan dume en la maldekstra li tenas versetan bendon kun latinlingva biblia citaĵo: Ego flos campi et lilium convallium (mi estas la floro de la kampo kaj la lilio de la valoj) [3] La verseto troviĝas ankaŭ en la evangeliaro de Henriko la Leono (antaŭ 1188). Pro tio kreditis ke la senjoroj de Weida, kiuj unue prezentis kiel ministroj de la Velfoj ĉe la kortego de Braunschweig, importis la ikonografion de la iamaj dungintoj.

La blua fono havas verdajn ĉirojn. Kristo videblas kun kruca nimbo kaj blanka vestaĵo kun flava mantelo. Portas la reĝo supre de flava malsupra vestaĵo kun ruĝaj-violaj oblikvaj stritoj mantelon ruĝan. Riĉe ornamita ĉapo kronas kapon lian. Dum la restaŭrado de 1896, kies protagonistoj intencis regotikidon, la du romanikaj vitraleroj damaĝitis. La figuroj fremdigitis per aldonoj kaj malaldonoj laŭvolaj. La krista kapo antstataŭgitis per nazarena artostilo. En tiu ĉi stato retis la vitraleroj ĝis la komenco de la 1960-aj jaroj. Tiam la ŝanĝoj de 1896 forigitis kaj perdiĝintaj eroj vitraj anstataŭigitis. La kapo krista laŭ deseĝnajo bona de el 1860 rekonstruitis. La tiumaniere realproksimigita romanika vitrala pentraĵaro, kiu nombriĝas inter la plej malnovaj kaj raraj vitropentraĵoj de la 12-a jarcento en Germanujo, troviĝas ekde 1963 ĉe la nuna loko.

Pentraĵoj redakti

Antaŭ la jesu-genealogia fenestro troviĝas la suda galerio kiu starigitits en 1896. Ĉe balustrado ĝia estas kvar tavoloj el la frua 17-a jarcento kun motivoj el la vivo de la Savinto (anunciacio al Mario, naskiĝo de Jesuo, bapto en Jordano, lasta vespermanĝo). La grupon alflankas dekoraciaj tavoloj el la 16-a jarcento. Ĉe altarejo plafono estas du ŝlosoŝtonoj. La eosta portas monogramon de Jesu (IHS), la orienta ŝtonoj kun roza dekoracio. En la kvar volbaj pintoj de la naveroj estas muzikanta anĝelo surnube, ĉiu kun alia blovinstrumento. Oni datumigas tiun ĉi pentraĵon je la 15-a jarcento. Ĉe la eosta flanko de la triumfaro estas ronda bildo el la 14-a jarcento kun la venderado de la tri saĝuloj antaŭ kabano malferma supre de kiu ŝvebas anĝeloj. La motivon ĉirkaŭas cirklo de nuboj por aludi sferon ĉielan. Ne nur la saĝuloj sed ankaŭ la Virgulino portas tie ĉi kronon.

Ĉefa navo redakti

La triumfaro inter longa navo kaj alta ĥorejo montras bildono de la Lasta Juĝo el la fino de la 15-a jarcento. Ĉeplafone de la longa navo estas 16 parceloj plafona el Renesanco. parc

Nordflanka navo redakti

Iama pilgrimejo por multoj estis la Liudolfida kapelo, la plej malnova parto de la kirko. Ĝi devenas el Burgo Veitsberg en la rolo de burgokapelo. Ĝi konstruitis en 974 kaj konsekritis je la patroneco de la Dipatrino: ĝis hodiaŭ ĝi servas kiel baptejo! Pli frue la apsido separitis de ŝtona jubeo; tie estas nuntempe la triumfkruco se 1513 (sub la arko de la frua orienta apsido). Ĝin kreis tre grava saksa skulptisto Hans Witten estante ĝis la 16-a jarcento en la kirko de la Monaĥejo Cronschwitz. En la ĥoreja antaŭĉambro estas mezepoka ŝtonreliefo el la tempo inter 1162 kaj 1170 kun la prezentado de Sankta Vito, unu el la 14 helpantoj en mizero kaj de la patrono de la kirko: montratas martiro lia en kaldrono kun peĉo bruleganta. La imago de tipa pilgrimkirko disvastigitis de la dominikano Johannes Lindner el Pirna (ĉ. la jaro 1530). Korektas ke la monaĥoj de Mildenfurth klopodis ekde la mezo de la 15-a jarcento regravi spirite kaj pro tio ili ege flegis la veneradon de Sankta Livino; por li ekzistis ankaŭ altaro ĉe Widen-preĝejo.

La altarejo de la Vito-kirko havas mezepokajn reliefojn kun stacioj el la pasiono de Kristo kiel Via Crucis; ankaŭ ties uzo frekvento ŝajnigis ke temis pri tipa pilgrima kirko

Orgeno redakti

La balustrao ĉe orgengalerie havas pentritan serion da apostoloj. En 1974 la firmao Wilhelm Sauer el Frankfurto ĉe Odro konstruis etorgenon por la kirko en Wünschendorf. La instrumento havis 8 registrojn, klavaron kaj pedalon kun traktilaro meĥanika.[4] Ĝi anstataŭigitis en 1995; pri ĝia sorto posta nenio konatas. En 1995 enmuntitis fare de la firmao Vogtländischer Orgelbau Thomas Wolf novan instrumenton kun 16 regstroj kaj meĥanika traktilaro. La spacaj kondiĉoj surgalerie estas malabundaj.[5]

Referencoj redakti

Literaturo redakti

  • Paul Heller: Die Kirche St. Veit zu Wünschendorf. Ein Führer durch Bauwerk und Geschichte. Evangelische Verlagsanstalt, Berlin 1985.
  • Karl-Joachim Maercker: "Die romanischen Wurzel-Jesse-Scheiben in Veitsberg-Wünschendorf." Ĉe: Ute Reupert, (eld.): Denkmalkunde und Denkmalpflege. Wissen und Wirken. Festschrift für Heinrich Magirius zum 60. Geburtstag am 1. Februar 1994. Karl M. Lipp Verlag, Dresden 1995, ISBN 3-87490-519-5, p. 107–117.
  • Paul Lehfeldt: Bau- und Kunst-Denkmäler Thüringens, Heft XXV, Großherzogtum Sachsen-Weimar-Eisenach, Verwaltungsbezirk Neustadt, Amtsgerichtsbezirk Weida, Verlag Gustav Fischer, Jena 1897, Reprint Verlag Rockstuhl, Bad Langensalza 2014, ISBN 978-3-86777-373-7, p. 333–356 Informationen über Veitsberg, Kirche und Burg.

Eksteraj ligiloj redakti

50.79372212.090154

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Veitskirche (Wünschendorf) en la germana Vikipedio.