Preĝejo Sankta Antonio (Eger)

Minoritana preĝejo de Sankta Antonio de Padovo estas romkatolika preĝejo (kaj ankaŭ monaĥejo) en Hungario, en urbo Eger, laŭ la ĉefplaco.

Preĝejo de
Sankta Antonio de Padovo
Preĝejo de Sankta Antonio de Padovo en Eger
Preĝejo de Sankta Antonio de Padovo en Eger
katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Eger
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Heves
diocezo Eger
Dato de konsekro 1773
Konsekrinto Ignác Batthyány
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado –1773
Specifo
Alto 57 m (turoj)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Franciskanoj alvenis jam en la 13-a jarcento, ili servis en tiu loko. Inter 1596-1687 dominado de turkoj okazis kaj tiu preĝejo iĝis moskeo. Post la turkoj minoritanoj alvenis, kiuj reokupis la preĝejon, sed ĝi pro inundo detruiĝis en 1712. La minoritanoj konstruis pli novan kirkon, sed denove okazis inundoj. La pli nova preĝejo konstruiĝis en 1758 en loko iom for de la detruita preĝejo, kiu pretiĝis en 1767. La freskoj pretiĝis inter 17691770, post unu jaro la ĉefaltara bildo pretiĝis. Malgrandaj konstruadoj okazis ĝis 1792. En 1823 incendio okazis en la monaĥejo kaj en 1827 en la preĝejo. En 1925 tertremo okazis.

Konstruaĵo redakti

La kirko havas unu navon kaj 2 turojn. Ekstere skulptaĵo estas videbla pri "Sankta Antonio de Padovo" kun lilio de 1771. La sakristio estas kvadrato. La ĉefaltaro prezentas Dipatrinon kaj Jesuon. La flankaj altaroj estas dediĉitaj al Sankta Floriano, Sankta Jozefo, Sankta Anna, Johano Nepomuko, Virgulino kaj Sankta Kruco. Alajos Kiss pentris la bildon pri flanka altaro Sankta Kruco en 1884.

La konstruaĵo estas Monumento historia. En la monaĥejo lernejo-kolegio funkcias. Ĉiutage okazas solena melodia sonorado je la 11, 15 kaj 18 horoj. Kermeso okazas en la 13-an de junio.

Fontoj redakti

  • Hungara Vikipedio
 
Interna parto de la preĝejo