René Daumal

franca verkisto

René DAUMAL (16an de marto 1908, Boulzicourt, Ardennes- 21a de majo 1944, Parizo) estas franca poeto, kritikisto, eseisto, hindologo, verkisto kaj dramaturgo.

René Daumal
Persona informo
René Daumal
Naskiĝo 16-an de marto 1908 (1908-03-16)
en Parizo
Morto 21-an de majo 1944 (1944-05-21) (36-jaraĝa)
en 14-a arondismento de Parizo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per tuberkulozo vd
Tombo tombejo Pantin en Parizo vd
Etno Francoj vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Liceo Henri-IV vd
Subskribo René Daumal
Memorigilo René Daumal
Familio
Edz(in)o Véra Daumal vd
Profesio
Alia nomo Mouchamiel • Nathaniel • Oncle Nathaniel vd
Okupo poeto • tradukistoverkisto • romanisto vd
Verkado
Verkoj A Night of Serious Drinking ❦
Mount Analogue vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Kiel junulo, li fondis specon de komunumo “inicia” (kiun ili nomis “la Simplistaj fratoj”) kun tri kunlernantoj: Robert Meyrat, Roger Gilbert-Lecomte, Roger Vailland. Ili estas inspiritaj de Alfred Jarry, Arthur Rimbaud kaj la viglaj avangardaj movadoj de la epoko: nome dadaismo, futurismo, superrealismo.

En 1925 en Parizo li jam kontaktis kun la superrealismo, kaj de 1925 ĝis 1927 li studis en mezlernejo Henri-IV. Li estis lernanto de Émile-Auguste Chartier, admiranto de la verkaro de Alfred Jarry; kaj samtempe estas kunlernanto kun Simone Weil, estonta filozofino, kun kiu ŝi korespondos rilate al sanskrito. Li suferis sanproblemojn kaj konsumadon de drogoj. Al lia grupo aliĝis ankaŭ la pentristo Josef Sima, la desegnisto Artür Harfaux, la poetoj Maurice Henry, Pierre Audard, André Delons kaj Pierre Minet; kaj li kontaktis kun Robert Desnos, Roger Vitrac, Philippe Soupault kaj Georges Ribemont-Dessaignes.

Verkoj redakti

Eldonejo Gallimard redakti

  • Le Grande Beuverie. 1938; definitiva en 1986.
  • Le Mont analogue. 1952; definitiva en 1981.
  • Chaque fois que l'aube paraît, eseoj kaj notoj. 1953.
  • Poésie noire, poésie blanche: poemoj 1924-1944. 1954.
  • Lettres à ses amis: 1916-1932. 1954.
  • Bharata: L'Origine du théâtre- La Poesie et la musique en Inde. 1970.
  • Le Contre-Ciel, 1936; sekvita de Les dernières paroles du poète. 1970; definitiva en 1990.
  • L'Évidence absurde, eseoj kaj notoj I: 1926-1934. 1972.
  • Les Pouvoirs de la Parole, eseoj kaj notoj II: 1935-1943. 1972.
  • Correspondance I: 1915-1928. 1992.
  • Correspondance II: 1929-1932. 1993.
  • Correspondance III: 1933-1944. 1996.

En aliaj eldonejoj redakti

  • Tu t'es toujours trompé. Mercure de France. 1970.
  • René Daumal ou le retour à soi, eldono de Jean-Michel Agasse, L'Originel. 1981.
  • La langue sanskrite, gramatiko-poezio-teatro. Ganesha. 1985.
  • Mougle. Fata Morgana. 1978.
  • Fragments inédits (1932-33). Première étape vers la Grande beuverie. Éditions Éoliennes. 1996.
  • Chroniques cinématographiques (Aujourd'hui 1934). Au Signe de la Licorne. 2004.
  • Les poètes du Grand Jeu, eldono de Zéno Bianu. NRF. 2003.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo René Daumal en la franca Vikipedio.