Rhus typhina, vinagra arbo vinagra sumako (sin.: Rhus hirta (L.) SUDW.) estas plantospecio ene de la familio de la Anakardiacoj (Anacardiaceae). Ĝi hejmiĝas en la orienta regiono de Nordameriko. Rhus typhina enkondukiĝis en Eŭropo ĉirkaŭ la jaro 1620. Ĝi fariĝis ŝatata ornamplanto pro siaj aŭtunaj koloroj. La folioj fariĝas en aŭtuno flavaj, poste oranĝkoloraj kaj en oktobro brile ruĝaj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Rhus typhina

Biologia klasado
Regno: PlantojPlantae
Divizio: AngiospermojMagnoliophyta
Klaso: DukotiledonulojDicotyledones
Ordo: SapindalojSapindales
Familio: AnakardiacojAnakardiaceae
Genro: SumakoRhus
Specio: Rhus typhina
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo kaj ligno redakti

La arbo faligas la foliojn en aŭtuno. Somere ĝi kreskas kiel arbusto de 3 ĝis 5 metroj alta. En sia natura arealo ĝi povas fariĝi ĝis 12 metroj alta plurtrunka arbo. Plej ofte ĝi kreskas arbuste kun larĝa krono kaj mallongaj kurbaj trunkoj. Sur nutraĵmalriĉaj sablaj grundoj la planto kreskigas multajn ŝosojn el la radikoj, kiuj formas arbustan densejon eĉ je pli ol dek metroj de la ĉefa trunko. La relative glata arboŝelo estas griza kaj skvamohava. La arboŝelo de la pli maljunaj branĉoj havas multajn oranĝe brunajn lenticelojn.

La ligno estas malpeza, mola kaj nefleksebla. Ĝi havas preskaŭ blankan alburnon kaj verde striecan oranĝkoloran duramenon.

Branĉoj, burĝonoj kaj folioj redakti

Rhus typhina preskaŭ ne havas en sia krono finajn burĝonojn. La vintraj burĝonoj longas unu centimetron kaj estas dense harkovritaj.

 
folio
 
haroj ĉe la tigo

La folioj estas kunmetitaj, longas de 20 ĝis 60 cm kaj konsistas el ekde 9 ĝis 31 alterne starantaj folietoj, longaj de 8 ĝis 12 cm sur la rakio. La folitigoj kaj la rakio estas kovrita per verdruĝaj molaj haretoj. Aŭtune la folioj iĝas flavaj, poste oranĝkoloraj, kaj oktobre intense ruĝaj.

Floraro kaj floro redakti

La vinagra arbo floras post la apero de la folioj. La planto estas dioika. Plej ofte la inaj floroj aperas unu semajnon post la masklaj. La floroj aperas terminale en flave verdaj tirsaj paniklaj kaj fajnharaj floraroj. La unuopa floro havas duoblan perianton kaj estas kvinnombra. La verdaj sepaloj havas pintojn. La petaloj de la masklaj floroj estas flave verdaj kaj la inaj floroj verdaj.

florformulo: maskla floro:  
ina floro:  

Frukto kaj semoj redakti

La fruktoj estas sekaj kaj ruĝaj drupoj, 4 mm kun longaj, 4,5 mm larĝaj kaj iomete plataj. Ili maturiĝas en aŭtuno. Birdoj disvastigas ofte la semojn. La milgrajna maso estas 11 g.

Kromosomonombro redakti

La kromosomonombro estas 2 n = 30.

Veneneco kaj enhavosubstancoj redakti

Ĉiuj plantopartoj estas venenaj. La grado de la veneneco estas malalta. La perbuŝa konsumado en grandaj amasoj kaŭzas stomakajn kaj intestajn perturbojn. La laktosuko kaŭzas inflamon de la haŭto.

La ĉefaj efikantoj estas taninoj, elaga acido. La veneno kiel en venena sumako ne estas trovita.

Bildoj redakti

Disvastigo kaj postuloj de la kreskejo redakti

 
natura disvastigejo

Rhus typhina kreskas en la oriento de Usono kaj Kanado. La regiono kie ĝi kresjas etendiĝas de Nov-Skotio kaj la malsupra parto de la Sankt-Laŭrenco okcidenten ĝis Iovao kaj la lago Hurono, suden laŭlonge de la Apalaĉaj montoj ĝis Georgio, Alabamo, Misisipio kaj Florido.

Kiel ornamlignoplanto por ĝardenoj kaj parkoj la vinagrarbo estas kultivata en meza kaj norda Eŭropo kaj estas rigardata en Germanujo kiel neofito.

La plej bonaj kreskokondiĉoj por la Rhus typhina estas sur nutraĵriĉaj grundoj ĉe la suda deklivoj de Okcidenta Virginio, Tenesio kaj Kentukio. Tie la lignoplanto kreskas en malgrandaj grupoj kaj densejoj. Ĝi postulas ne multon al la grundoj. Kreskas kaj sur kalko kaj sur la grundo. Ĝi etas tipa pionira lignoplanto.

Sistematiko redakti

La genro Rhus konsistas el 150 specioj. Rus typhina apartenas al la sekcio Sumako.

Uzado redakti

 
la entranĉita vinagra arbo (Rhus typhina ‘Dissecta’)

El la akvo kaj fruktoj de Rhus typhina oni faras la indianan limonadon. Tiu trinkaĵo havas altan procentaĵon de vitamino C. El la fruktoj oni povas fari vinagron kaj oleon. La mola, malpeza kaj facile diseriĝanta ligno ne havas ekonomian signifon.

Rhus typhina estas grava fonto por tanino. Tre altan procentaĵon havas la ŝelon de la radiko kaj la plumaj folietoj. Ili enhavas antaŭ la aŭtuna koloriĝado 27 ĝis 29 % da tanino, kiu bone taŭgas por fari ledon.

Signifon por ĝardenistoj havas la vario kun entranĉitaj varioformoj:

  • Rhus typhina ‘Dissecta’ kun profunde entranĉitaj plumaj folietoj.
  • Rhus typhina ‘Lacinata’ krome kun entranĉita brakteoj en la floraroj,

Literaturo redakti

  • Peter Schütt (eld.): Enzyklopädie der Sträucher. Nikol, Hamburg 2006, ISBN 978-3-937872-40-7, S. 267–274 (Sonderausgabe, Auszug aus: Peter Schütt (eld.): Enzyklopädie der Holzgewächse – Handbuch und Atlas der Dendrologie. Loseblattsammlung, ecomed, Landsberg am Lech 1994–2008 / Wiley-VCH, Weinheim 2008 ff., ISBN 3-609-72030-1).
  • Wolfram Buff, Klaus von der Dunk. (1988) Giftpflanzen in Natur und Garten (germane). Paul Parey. ISBN 3-489-55222-9.

Eksteraj ligiloj redakti