Roman Jan Dwilewicz (naskiĝis la 6-an de novembro 1949 en Mrągowo, mortis la 29-an de julio 2016 en Sankta Luiso) estis pola matematikisto okupiĝanta pri kompleksa analitiko de pluraj variabloj, geometria analitiko, analitika nombroteorio, partaj diferencialaj ekvacioj, algebra geometrio kaj diferenciala geometrio.

Roman Dwilewicz
Persona informo
Naskiĝo 6-an de novembro 1949 (1949-11-06)
en Mrągowo
Morto 30-an de julio 2016 (2016-07-30) (66-jaraĝa)
en Sankta Luiso
Lingvoj polaangla
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Universitato de Varsovio
Okupo
Okupo matematikisto
vdr

Li finis studojn en Fakultato de Matematiko, Informadiko kaj Mekaniko de Varsovia Universitato en 1971. Doktoriĝis en 1976 surbaze de verkita sub gvido de profesoro Bogdan Bojarski disertaĵo, titolita Zupełność charakterystyczna systemów rodzin analitycznych zwartych podrozmaitości rozmaitości zespolonej. En 1985 habilitiĝis. Julie 2008, el la manoj de prezidento Lech Kaczyński, akceptis la titolon profesoro de matematikaj sciencoj.

Plurjara laboranto de sia fakultato kaj de Matematika Instituto de Pola Scienca Akademio, kie en la jaroj 1998–2000 plenumis funkcion de vicdirektoro pri sciencaj aferoj. Invitata al pli ol 250 centroj sur kvar kontinentoj, prelegis kaj gaste lekciis interalie en Italio, Francio, Hispanio, Svislando, Finnlando, Kanado, Aŭstralio, Japanio, Ĉinio kaj Honkongo.

Dum la lastaj vivjaroj loĝante en Usono, estis samtempe profesoro de du universitatoj: Missouri University of Science and Technology kaj Universitato de Kardinalo Stefan Wyszyński en Varsovio. De 1977 senĉesa membro de Pola Matematika Societo, proksime kunlaboranta kun la pola scienca medio.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti