Savosa
Savosa estas komunumo de la komunumaro Vezia kaj la distrikto Lugano en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 2111 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.
Savosa | |
---|---|
Blazono de Savosa | |
Kantono | Tiĉino |
Distrikto | Lugano |
Komunumaro | Vezia |
Koordinatoj | 46° 1′ 5″ N 8° 56′ 31″ O / 46.01806 °N, 8.94194 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 1′ 5″ N 8° 56′ 31″ O / 46.01806 °N, 8.94194 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 2111 |
Areo | 0,74 km² |
Alteco | 437 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 6942 |
Komunumkodo | 5221 |
Mapo de Savosa |
Geografio
redaktiSavosa situas norde de la distriktĉefurbo Lugano, al kies aglomeraĵo ĝi apartenas. La komunumo konsistas el la vilaĝo Savosa kaj la kvartaloj Crocifisso, Nalva, Roncaccio, kaj Rovello.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 0,74 km², de kiuj 13,5% estas kovritaj de arbaro, 12,2% servas por agrikulturo kaj 73,0% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo Savosa limas en nordo al Porza, en oriento kaj sudokcidento al Lugano, en sudo al Massagno, kaj en nordokcidento al Vezia.
Trafiko
redaktiTra Savosa pasas la kantona ĉefvojo n-ro 2 de Belinzono al Lugano kaj al alvetvujo al la alveturejo Lugano-Nordo de la svisa aŭtovojo A2. Pere de la loka bus- kaj trolejbusreto de Lugano la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Savosa datiĝas el la jaro 1335 Savoxa. En la 11-a kaj 12-a jarcento la Kolegia Abatejo Lorenzo en Lugano posedis bienojn en Rovello kaj Savosa. En la 13-a kaj 14-a jarcentoj la feŭdoj de Savosa kaj Rovello apartenis al la episkopo de Como. La urbeca evoluo de la komunumo komenciĝis en la jaro 1957 kiam al Crocifisso estis konstruita linio de la urba tramo de Lugano, la nuntempa trolejbuslinio. En Savoso hodiaŭ ankaŭ troviĝas la Gimnazio Lugano 2.[3]
Notoj kaj referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Savosa – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)