Rudolf Emil Kálmán
Rudolf Emil KÁLMÁN, laŭ hungarlingve kutima nomordo Kálmán Rudolf Emil, en Usono Rudolf E. Kalman estis hungara-usona inĝeniero, matematikisto, pedagogo, membro honora de Hungara Scienca Akademio (1976), membro de Usona Scienca Akademio (1994), membro de franca kaj rusa akademioj. Rudolf Emil Kálmán [1] naskiĝis la 19-an de majo 1930 en Budapeŝto, li mortis la 2-an de julio 2016.
Biografio
redaktiRudolf Emil Kálmán aĝis 13, kiam li migris al Usono pro la 2-a mondmilito. Li ricevis diplomon en 1953 en Usono, poste li diversloke havis postenojn, ekzemple en universitato de Novjorko. En 1957 li doktoriĝis. En 1960 li kreis filtrilon de Kalman. Inter 1964-1971 li instruis en universitato de Stanford, poste ĝis 1992 li esploris en Florido. Li instruis ankaŭ en universitato de Zuriko inter 1973-1997. Li ricevis diversajn premiojn inter 1974-2009.
Ĉefa verko
redakti- Topics in mathematical system theory (1969)