Rudolph Valentino

itala aktoro
(Alidirektita el Rudolph VALENTINO)

Rudolph VALENTINO [rudolf valentino], realnome: Rodolfo Alfonso Raffaello Piero Filiberto Guglielmi di Valentina d'Antoguolla (naskiĝis la 6-an de majo 1895, mortis la 23-an de aŭgusto 1926) estis italdevena usona aktoro kun franca patrino.

Rudolph Valentino
Persona informo
Rodolfo Pietro Filiberto Raffaello Guglielmi di Valentina d'Antonguella
Naskonomo Rodolfo Alfonso Raffaello Piero Filiberto Guglielmi
Naskiĝo 6-an de majo 1895 (1895-05-06)
en Castellaneta
Morto 23-an de aŭgusto 1926 (1926-08-23) (31-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per peritoneito vd
Tombo Hollywood Forever Cemetery vd
Loĝloko Usono vd
Ŝtataneco Reĝlando Italio vd
Familio
Edz(in)o Natacha Rambova • Jean Acker vd
Profesio
Alia nomo Rudolph Valentino vd
Okupo aktoro • filmaktoro vd
Aktiva dum 1914– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Naskiĝinte en Castellaneta (Italio), li en la jaro 1913 elmigris al Usono, kie li unue vivtenis sin kiel kelnero, figuranto kaj dancisto. En 1917 li ricevis sian unuan malgrandan rolon en filmo. Famon li gajnis per sia rolo en la filmo The Four Horsemen of the Apocalypse (la kvar apokalipsaj rajdantoj) en 1921. Baldaŭ li fariĝis mondkonata sekssimbolo, kaj lia frua morto – en 1926 en Novjorko – kaŭzis veran histerion inter liaj faninoj. Oni taksis, ke lian entombigon ĉeestis 100.000 homoj.

Valentino dufoje edziĝis, en 1919 al la aktorino Jean Acker kaj, du semajnojn post eksedziĝo, en 1923 al Natacha Rambova, dancistino. Ankaŭ de ŝi li eksedziĝis duonan jaron antaŭ sia morto. La edzeco kun Acker, kiu estis lesbanino, kredeble estis pure formala; tamen Valentino devis pro bigamio pasigi tri tagojn en malliberejo, ĉar la leĝaro de Kalifornio preskribis, ke inter eksedziĝo kaj reedziĝo devas pasi unu jaro.

Listo de filmoj redakti

  • The Four Horsemen of the Apocalypse (Usono, 1921)
  • The Sheikh (Usono, 1921)
  • Moran of the Lady Letty (Usono, 1922)
  • Blood and Sand (Usono, 1922)
  • Monsieur Beaucaire (Usono, 1924)
  • The Eagle (Usono, 1925)
  • Cobra (Usono, 1925)
  • The Son of the Sheikh (Usono, 1926)

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti