Rufa sarotruro
La Rufa sarotruro (Sarothrura rufa) estas specio de birdoj de la familio Sarothruridae, enmetita foje ankaŭ en Rallidae. La latina specifa epiteto rufa aludas al rimarkindaj ruĝecbrunaj kapo, kolo, nuko, kaj brusto kun nigraj dorso kaj flugiloj tre markitaj per blankecaj makuletoj ĉe la masklo. La mallonga vosto estas karakteriza nigra. Estas evidenta seksa duformismo, nome la plumaro de la ino estas bruneca kun strieco; la vangoj kaj gorĝoj estas palaj kaj la vosto estas nigreca ĝis malhelbruna.[1]
Rufa sarotruro | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Rufa sarotruro (Sarothrura rufa, nomiga subspecio)
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Ĝi havas ampleksan teritorion tra afrikaj tropikaj malsekejoj (marĉoj, inundeblaj herbejoj kaj lagetoj) el Liberio ĝis Etiopio kaj suden ĝis Sudafriko Fakte ĝi troviĝas en Angolo, Bocvano, Burundo, Kameruno, Centrafrika Respubliko, Respubliko Kongo, Respubliko Kongo, Etiopio, Gabono, Kenjo, Liberio, Malavio, Mozambiko, Namibio, Niĝerio, Ruando, Sieraleono, Sudafriko, Tanzanio, Togo, Ugando, Zambio kaj Zimbabvo, kio estas iom malpli okcidenta kaj pli suda distribuado ol tiu de la Makula sarotruro.
Dieto
redaktiIli manĝas ĉefe senvertebrulojn kaj arbosemojn kiuj ŝajne helpas ilin digesti aliajn manĝaĵojn.[2][3][4]
Referencoj
redakti- ↑ Sinclair, Ian & Phill Hockey (2005) The Larger Illustrated Guide to Bird of Southern Africa: 152 (1). Cape Town: Struik Publishers.
- ↑ (2021-05-11) “Diet and Life-History Traits of Savannah Dwelling Waterbirds in Southern Africa: Implications for Their Conservation Status”, Birds 2 (2), p. 173–184. doi:10.3390/birds2020013.
- ↑ del Hoyo, J., Elliott, A., and Sargatal, J. 1996. Handbook of the Birds of the World, vol. 3: Hoatzin to Auks. Lynx Edicions, Barcelona, Spain.
- ↑ Hockey, P.A.R., Dean, W.R.J. and Ryan, P.G. 2005. Roberts birds of southern Africa. Trustees of the John Voelcker Bird Book Fund, Cape Town, South Africa.