Rupi Kaur (punĝabe: ਰੂਪੀ ਕੌਰ, naskita la 5- an de oktobro 1992 ) estas baratodevena kanada artistino, verkistino, poetino kaj ilustristino. Ŝia komenca verko "Lakto kaj mielo" (originalo: Milk and Honey), aperinta en 2014, estis tradukita en almenaŭ 40 lingvojn[1]. De la originalo estis venditaj 3,5 milionoj da kopioj[1] [2]. Ŝia dua libro "La suno kaj ĝiaj floroj" (originalo: The Sun and Her Flowers) aperis en 2017.

Rupi Kaur
Persona informo
Naskiĝo 4-an de oktobro 1992 (1992-10-04) (31-jaraĝa)
en Panĝabo
Religio Sikismo vd
Lingvoj anglapanĝaba vd
Ŝtataneco Kanado vd
Alma mater Universitato de Waterloo • Turner Fenton Secondary School vd
Profesio
Okupo skribisto • ilustristo • poeto • verkisto vd
Laborkampo kreiva kaj profesia verkado • poezio • illustration • performance artwork vd
Verkado
Verkoj Milk and Honey ❦
The Sun and Her Flowers vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Rupi Kaur naskiĝis en sika familio en Panĝabo, Barato[3]. Kvinjara ŝi elmigris kun sia familio al Kanado. Estinte enmigrinto el Barato, ŝi ne scipovis paroli angle kun la aliaj infanoj en la lernejo. Tio kompreneble signifis, ke ŝi pasigis plej tempon sola, sed poste pli bone lerninte la anglan lingvon, ŝi ekŝatis la lernolibrojn, kiel siajn plej bonajn amikojn[4].

La patrino de Rupi junaĝe instruis ŝin, kiel desegni kaj pentri, kaj la unua intereso de ŝia filino estis arto. Rupi poste verkis poemojn. Ŝi skribis ilin por geamikoj okaze de naskiĝtagoj kaj kiel mezlernejajn leterojn. Kiel plenkreskantino ŝi enskribiĝis en retorika kaj redakta konkursoj kiujn ŝi gajnis. Poste ŝi ankaŭ studis retorikon kaj profesian verkadon ĉe la Universitato de Waterloo, Ontario.

Fotografio redakti

Rupi komencis sian karieron de interreta poetino pere de sociaj retejoj[5] kiel Instagram, Pinterest kaj Tumblr[6]. Inter ŝiaj plej rimarkitaj verkoj, kreitaj dum la universitataj studoj, estas ŝia 6-fota serio pri virina menstruciklo, priskribita kiel verko de vida poezio defianta la socian tabuon de monataĵoj[7]. Ŝi opinias ke precipe viroj konatiĝu kun ŝia arto kiu volas substreki, ke la menstruciklo estas io tute natura, kiu ne estas perforta, diskriminacia kaj pornografia, kiun ankaŭ viroj prikonsideru ĉar viroj foje sentas sin pli komfortaj en la malestimo ol vidante menstruo-sangon[8].

Inspirfontoj redakti

Rupi komencis serioze konsideri poezion ne antaŭ novembro 2013, post kiam ŝin entuziasmigis poetoj kiel Anaïs Nin, Virginia Woolf kaj Warsan Shire. Laŭ Rupi, ŝi estis instigita verki pro sia nekapablo defendi sin en iuj situacioj. Ŝiaj komencaj fontoj de inspiro estis maljusteco, sufero kaj amo. Hodiaŭ, Rupi estas inspirita de preskaŭ ĉio.

En sia vivo kaj en siaj poemoj, Rupi trovas inspiron ankaŭ en la sanktaj sikaj tekstoj. Sian tutan verkaron ŝi skribas en minuskloj, kaj la sola uzata interpunkcio estas la punkto. Ŝi deklaras, ke ŝi decidis verki tiamaniere por omaĝi sian originan kulturon, ĉar en la tekstoj skribitaj en la gurumuĥi-skribo, la alfabeto uzata por skribi ŝian denaskan lingvon, nome la panĝaban) ekzistas neniu majuskla litero. Ŝi ankaŭ diras, ke ŝi ŝatas la unuformecon de la literoj kaj ke ĉi tiu stilo reflektas ŝian mondrigardon[4].

Verkaro redakti

"Milk and Honey" redakti

"Milk and Honey" (Lakto kaj Mielo) estas la komenca verko de Rupi Kauri, kiu inkluzivas krom poezion ankaŭ prozon kaj ilustraĵojn de la aŭtorino mem. La aŭtorino publikigis la verkon en novembro 2014, kaj ĝi havis grandegan sukceson. La 6-an de oktobro 2015, la verko estis eldonita de la eldonejo Andrews McMeel. Milk and Money estis dum 25 seninterrompaj semajnoj en la New York Times-listo de la plej vendataj libroj. Pli ol 2,5 milionoj da ekzempleroj de Milk and Honey estis venditaj kaj aperis tradukoj en 30 lingvoj.

La verko estas subdividita en kvar partojn, kiuj ĉiuj traktas poemojn kaj prozon pri diversa temo: perforto, misuzo, rompita amo, perdo kaj virineco.

La titolo de la verko, "Milk and Honey", devenas de poemo, kiun Rupi verkis antaŭ jaroj pri sika genocido en Barato en 1984. La poemo enhavas linion pri la virinoj, kiuj spertis teruran tempon, eskapintaj de tiu teruraĵo "tiel glataj kiel lakto kaj tiel dikaj kiel mielo". Jarojn poste, ŝi skribis ĉi tiujn vortojn sur la unua paĝo de nova kajero, kaj tiel ekestis la titolo de ŝia komenca libro[9]. Krome, Kaur malkovris, ke la vortoj "lakto kaj mielo" ankaŭ estis vaste uzataj en poemoj de Baba Farid, 12-jarcenta panĝaba islama mistikulo. La vortoj ankaŭ ofte estis menciitaj en religiaj tekstoj tra la mondo. Krome, ambaŭ lakto kaj mielo estas uzataj kiel ingrediencoj en la familio de Kaur kaj en la panĝaba komunumo kiel kuracilo kontraŭ malvarmumo kaj gripo[9].

Kritiko kaj laŭdo redakti

La fragmentitaj liberaj versoj, la varmarko de Kaur, instigis interretajn skeptikulojn pridubi ŝian poezian valoron.[10] La poemoj de Kaur ofte estas kritikitaj kiel tre simplismaj. Parodioj aperis en sociaj amaskomunikiloj, montrantaj kiom facile estas verki Rupi Kaur-poemon. Milk and Honey ankaŭ fariĝis memo komence de 2017, kiam homoj komencis noti la kantotekstojn de Vine-filmetoj kaj stiligis ilin kiel poemojn de Kaur[11]. Estis eldonita libro kiu nomiĝas Milk and Vine, por fajfi pri la poemoj de Kaur, kaj kiu rapide atingis la liston de plej bone vendataj libroj ĉe Amazon ekde ĝia publikigo en oktobro 2017[11].

Ŝiaj subtenantoj, aliflanke, ŝatas ŝian aŭtentikan lingvon, kio ebligas al ŝi rekte atingi tutmondan publikon pere de sociaj amaskomunikiloj kiel Instagram kaj aprezi la diversecon, kiun Kaur kaj multaj el la aliaj 'Instagrampoetoj' alportas al la alie plejparte blank-dominata poezia merkato. La vendociferoj ankaŭ pruvas ke ŝi daŭre estas populara: tradukoj en 40 lingvoj kaj de Milk and Honey estis jam venditaj almenaŭ 3,5 milionoj da ekzempleroj[1].

„The Sun and Her Flowers“ redakti

The Sun and Her Flowers“ (La Suno kaj Ŝiaj Floroj) estas verko eldonita de Rupi Kauri en oktobro 2017, kiu parolas pri vojaĝo de kresko kaj resaniĝo, respekto al siaj radikoj kaj deveno, forlasi sian hejmlandon kaj trovi propran hejmon.

The Sun and Her Flowers“ estas subdividita en kvin partoj: velkado, falado, enradikiĝo, kreskado kaj florado.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 (en) Faith Hill & Karen Yuan, How Instagram Saved Poetry, la 15-an de oktobro 2018
  2. Carl Wilson, Why Rupi Kaur and Her Peers Are the Most Popular Poets in the World, ISSN 0362-4331, en: The New York Times, la 15-an de decembro 2017,
  3. (en) [1]Molly Fisher, The Instagram Poet Outselling Homer Ten to One Meet Rupi Kaur, author of the ubiquitous Milk and Honey, 2017.
  4. 4,0 4,1 (en) Rupi Kaur, biografio Arkivigite je 2017-04-15 per la retarkivo Wayback Machine, kopio de la originalo pere de Wayback maŝino, la 25-an de aŭgusto 2018, alirite la 10-an de junio 2020.
  5. (fr) Dominic Tardif, Rupi Kaur, nouvelle figure canadienne du féminisme pop?, ledevoir.com, la 18-an de marto 2017
  6. (fr) Mélancolie pixélisée : sur Internet, la poésie s'est réinventée, Konbini,
  7. (en) Rupi Kaur, period[rompita ligilo]
  8. (en) Brogan Driscoll, Feminist Artist Rupi Kaur, Whose Period Photograph Was Removed From Instagram: 'Men Need To See My Work Most', 2016.
  9. 9,0 9,1 (en) Rupi Kaur, Frequently Asked Questions
  10. (en) Priya Khaira-Hanks, Rupi Kaur: the inevitable backlash against Instagram's favourite poet, 2017.
  11. 11,0 11,1 (en) Shannon Carlin, Meet Rupi Kaur, Queen of the ‘Instapoets, 2017.