Sándor Endrődi [ŝAndor], laŭ hungarlingve kutima nomordo Endrődi Sándor estis hungara poeto, verkisto, tradukisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1899), membro de Societo Kisfaludy.

Sándor Endrődi
Persona informo
Naskiĝo 16-an de januaro 1850 (1850-01-16)
en Veszprém
Morto 7-an de novembro 1920 (1920-11-07) (70-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo poeto • tradukistoverkisto vd
Laborkampo literaturotraduko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Sándor Endrődi

Sándor Endrődi [1] naskiĝis la 16-an de januaro 1850 en Veszprém (urbo). Li mortis la 7-an de novembro 1920 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Sándor Endrődi frekventis diversloke lernejojn, fine li ricevis abiturienton en Pápa, poste li plulernis en Germanio. Hejmenveninta en 1869 li lernis en universitato en Pest (urbo). Tiutempe liaj poemoj kaj artikoloj jam aperis en gazetoj. Baldaŭe li ekinstruis en Nagyvárad. En 1880 li edziĝis, baldaŭe mortis kaj la edzino, kaj la gefiloj. Post la tragedioserio en 1892 li revenis al Budapeŝto.

Verkaro (elekto) redakti

  • Tücsökdalok (1876) - poemaro
  • Balatoni ég alatt (1884) - novelaro
  • diversaj studoj kaj biografioj
  • tradukaĵoj, ekzemple Victor Hugo: Angelo, (1871), poemoj de Heinrich Heine (1882), (1888)

Fontoj redakti