Sándor Szabó (aktoro)
aktoro
Sándor Szabó [ŝAndor sabO], hungare Szabó Sándor estis hungara aktoro. Lia edzino estis Kató Bárczy.
Sándor Szabó | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de aprilo 1915 en Budapeŝto |
Morto | 12-an de novembro 1997 (82-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 28-1-195/196 |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1937) |
Memorigilo | |
Familio | |
Edz(in)o | Kató Bárczy Violetta Ferrari Klári Jász |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Sándor Szabó naskiĝis la 25-an de aprilo 1915 en Budapeŝto - mortis la 12-an de novembro 1997 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiSándor Szabó frekventis aktoran akademion en Budapeŝto, poste li komencis sian aktoran karieron en 1937 en Nacia Teatro (Budapeŝto). Baldaŭe li apartenis al diversaj teatraj trupoj. Post la revolucio en 1956 li migris al Usono, kie li same havis rolojn kaj hungare, kaj angle (Holivudo, Brodway). En 1976 li hejmenvenis kaj aliĝis al Nacia Teatro (Pécs), poste al aliaj teatroj en Budapeŝto. Li ricevis premion Kossuth en 1991, pli frue ankaŭ aliajn premiojn.
Memorigiloj
redakti- memortabulo en Budapeŝto
Liaj roloj (elekto)
redakti- 39 hungaraj kinejaj filmoj inter 1938-1993, ekzemple Erkel (Ferenc Erkel), 1952; Fekete gyémántok (Nigraj diamantoj), 1976
- 18 hungaraj televiziaj filmoj (ankaŭ serioj) inter 1979-1998, ekzemple Liszt Ferenc (Franz Liszt), 1982; Szomszédok (Najbaroj), 1988; Kisváros (Urbeto), 1994
- 8 usonaj kinejaj filmoj inter 1935-1993, ekzemple Mission to Moscow, 1943; Topaz, 1969
- 12 usonaj televiziaj filmoj inter 1954-1968, ekzemple Naked City, 1958; The Name of the Game, 1968
- diversaj teatraj roloj, ekzemple William Shakespeare: Romeo kaj Julieta - vira titolrolo; Edmond Rostand: Cyrano de Bergerac - titolrolo; Imre Madách: Az ember tragédiája - Ádám
Fontoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Stanislavo Belov (2020-01-02) “Topazo” — spiona dramo pri amo, perfido kaj Kubo (esperante). Blogger. Alirita 2020-01-02 . (recenzo pri la filmo, kie li ludis)