Sébastien Châteillon

(Alidirektita el Sébastien Châtillon)

Sébastien Châteillon, latinigite: Castellio (pseŭdonimoj: Martinus Bellius, Basilius Monfortius, Georg Kleinberg; naskiĝinta en 1515 en Saint Martin du Fresne, mortinta en la 29-a de decembro 1563 en Bazelo) estis franca protestanta teologo.

Sébastien Châteillon
Persona informo
Sébastien Castellion
Naskiĝo 1-an de januaro 1515 (1515-01-01)
en Saint-Martin-du-Frêne, Duklando Savojo
Morto 29-an de decembro 1563 (1563-12-29) (48-jaraĝa)
en Bazelo, Svisa Ĵurkomunumo
Religio protestantismo vd
Lingvoj latinameza franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Memorigilo Sébastien Châteillon
Profesio
Alia nomo Martin Bellie • Martinus Bellius • Joannes Theophilus • Basile Montfort vd
Okupo teologo • tradukisto • tradukisto de Biblio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Castellio pasigis la junajn jarojn en Savojo en malriĉeco. Sian kleriĝon li memstare akiris ankaŭ aliĝante al humanistaj rondoj. Post konvertiĝo al protestantismo li venis en 1540 Strasburgon kie li amikiĝis kun Kalvino. Je ties instigo oni venigis lin al Ĝenevo por farigi lin lerneja rektoro, kie li ankaŭ publikigis diversajn instrumaterialojn. Pro liaj liberalaj vidpunktoj pri la Alta Kanto de Salomono iĝis malproksimiĝo de Kalvino. Li demisiis en 1544 kaj transloĝiĝis Bazelon.

Naŭ jarojn li devis atendi tie je nova dungiĝo havante problemojn perlabori la vivon de sia familianoj. En 1551 aperis lia majstroverko Biblia Sacra latina, nova latina traduko de la Biblio kun komentoj. La anomima skribaĵo De haereticis an sint persequendi, skribita post la maljustega ekzekuto de Mikaelo Serveto, ankaŭ estis de li. Sed la aŭtoritatoj de Bazelo malpermesis ties preson kaj ĝi aperis ne antaŭ 1612, en Nederlando. Post kiam Châteillon fariĝis profesoro pri greka literaturo en Bazelo li surloke ne tiom efikis: precipe en Nederlando liaj ideoj trovis favoran aŭskultantaron.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti