Sarino (rivero)

(Alidirektita el Saane)

Sarino (en la germana lingvo Saane, en la franca lingvo Sarine) estas rivero en Svislando.

Sarino

germane Saane

itale Sarine

Sarino ĉirkaŭfluas en kurbo Friburgon
rivero
Bazaj informoj
Longeco 126 km
Akvokolekta areo 2 416 km²
Fluo
- Alteco super marnivelo 2 344 m
Enfluejo Aro
- Alteco 463 m
Geografio
Alfluantoj Galtera, Glano kaj Sense
Map
Rivero en Eŭropo
vdr

Priskribo

redakti

La fonto de Sarino troviĝas sub la monto Sanetschhorn je alteco de 2344 m s.m supre de la komunumo Gsteig. Unu el la fontriveroj estas Tschärzisbach, kiu trafluas la baraĵlagon Arnensee. La rivero tiam fluas okcidenten tra la distrikto Pays-d'Enhaut. Tiam ĝi turniĝas apud Montbovon norden alfluas la baraĵlagon Lago de Grejerco. Post la elfluo el la lago ĝi preterpasas apud Friburgo trafluas tiam la Lagon de Schiffenen, kiu ankaŭ estas baraĵlago, kaj tiam fluas post la alfluo de Sense okcidente de Berno al Aro.

Komunumoj ĉe la bordo de Sarino

redakti

La sekvantaj komunumoj situas ĉe la borode de Sarino (de la fonto ĝis la alfluo): Gsteig kaj Saanen, ambaŭ en Kantono Berno, tiam Rougemont, Château d'Oex kaj Rossinière en Kantono Vaŭdo. Sekvas en Kantono Friburgo la komunumoj Haut-Intyamon, Grandvillard, Bas-Intyamon, Grejerco, Broc kaj Morlon, kie Sarino alfluas al la Lago de Grejerco. Inter Rossens kaj Treyvaux en la distrikto Sarino la rivero elfluas denove el la Lago de Grejerco. Ĝi tiam pasas la komunumoj Corpataux-Magnedens, Arconciel, Hauterive, Marly, Villars-sur-Glâne, Friburgo kaj Granges-Paccot, kie ĝi alfluas la Lagon de Schiffenen. Inter Düdingen kaj Bösingen unuflanke kaj Kleinbösingen aliflanke la rivero denove elfluas el la Lago de Schiffnen. Nun ĝi forlasas la Kantonon Friburgo kaj sur ĝia lasta etapo denove fluas tra Kantono Berno. Sekvas nun Kriechenwil kaj Laupen, kie alfluas Sense. Tiam la rivero fluas tra Mühleberg, Ferenbalm, Wileroltigen por finfine inter Golaten kaj Mühleberg alflui al Aro.

Lingvolimo inter la franca kaj la germana

redakti

La fluvojo de Sarino kongruas kun la teritoria lingvolimo inter la franca kaj la germana lingvoj. Tiu limo estas nomita ankaŭ Roŝtifoso por aludi al la kultura diferenco inter roŝtiema Alamanio kaj fonduema Romandio. (Roŝtio estas alemana nacia specialaĵo el raspitaj terpomoj, kiuj estas frititaj en oleo - dum fonduo estas romandia specialajo, nome supo farita el fromaĝmiksaĵo kaj brando, en kiun oni trempas panpecojn, kaj kiun oni komune manĝas el sama poto).

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti