Salvator Rosa (salva'to:r 'Rɔza) (Napolo, dum junio aŭ julio 1615 - Romo, 15-an de marto 1673) estis itala baroka pentristo kaj poeziisto.

Salvator Rosa
Persona informo
Naskiĝo 20-an de junio 1615 (1615-06-20)
en Napolo
Morto 15-an de marto 1673 (1673-03-15) (57-jaraĝa)
en Romo
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco Italio vd
Familio
Edz(in)o Lucrezia Paolini vd
Amkunulo Lucrezia Paolini vd
Profesio
Okupo pentristo • poeto • teatra aktoro • gravuristo • muzikisto • desegnisto • verkisto • grafikartisto vd
Laborkampo pentrado vd
Aktiva en FlorencoNapoloRomoViterbo vd
Verkado
Verkoj Jason Charming the Dragon ❦
Heroic Battle ❦
La Ombro de Samuelo aperas al Saŭlo ĉe la divenistino de Endor vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Salvator (= Salvatore) Rosa naskiĝis en la vilaĝo Arenella apud Napolo, kiu hodiaŭ estas kvartalo en la urbaj montetoj. La preciza naskiĝtago ne estas certa: eble la 20-an de junio, eble la 21-an aŭ 22-an de julio.

Li eklernis pentri de onklo kaj poste de la loka pentristo Aniello Falcone kaj de la hispana pentristo José de Ribera, kiu loĝis longe en Napolo, ĝis sia morto.

Ĉirkaŭ 20-jara, li iris al Romo, kie li konatiĝis kun grupo de italaj kaj flandraj pentristoj, la Bamboccianti. Plurfoje li vojaĝis inter Napolo kaj Romo (kaj Viterbo), ĝis la jaro 1640, kiam la 25-jara pentristo moviĝis al Florenco kun la subteno de la kardinalo Giovan Carlo de’ Medici, frato de Ferdinando la 2-a, grandduko de Toskano.

En Florenco Salvator enamiĝis kun Lucrezia, kiu tamen jam havis edzon. Pluraj gefiloj naskiĝis de tiu kaŝata amrilato (kelkaj el ili estis tuj forlasitaj por esti adoptitaj de aliaj familioj).

Dum tiuj jaroj Salvator Rosa pentris grandajn freskojn (ekzemple la Battaglia tra turchi e cristiani, t.e. la "Batalo inter turkoj kaj kristanoj" en Palaco Pitti) kaj ankaŭ verkis poeziaĵojn (plejparte satirojn) kaj partoprenis etan literaturan akademion.

En 1649 li revenis al Romo kaj loĝis tie ĝis la fino de sia vivo, la 15-an de marto 1673. Li ne plu emis la protektadon de gravuloj kaj preferis pentri por vendi al diversaj homoj siajn pentraĵojn, plejparte pejzaĝojn kaj batalojn. Malpli ol unu monato ol sia morto, li povis eĉ laŭleĝe edzinigi Lucrezia-n, kiu dume estis iĝinta vidvino.

Lia tombo estas en la Baziliko de Sankta Maria de la Anĝeloj en Romo.