Sandrine Rousseau

Franca ekonomikistino kaj politikisinto

Sandrine ROUSSEAU, naskiĝis la  8-an de marto 1972(nun 1972-03-08) en Maisons-Alfort (Val-de-Marne, Francio) estas franca ekonomikisto, aŭtoro kaj politikisto.
Esplor-instruisto pro ekonomiko, ŝi estas vic-prezidanto de la Universitato de Lilo. Ŝiaj fakoj estas la ekonomiko de naturmedio, la ĉedomaj oficoj kaj la socia respondeco de firmaoj.
Aktivulino sine de EELV ekde ĝia foniĝo en 2009, ŝi respondecis kiel regiona elektito de 2010 kaj ano de la efektiviga buroo de la partio de 2011. En 2013, ŝi iĝis proparolanto de la partio kun Julien Bayou kaj adjunkta nacia sekretario de junio 2016 ĝis septembro 2017.
Ŝi senengaĝiĝis el la partio en 2017 post la afero Baupin, kies ŝi estas unu el la akuzintoj. Samjare, ŝi kunfondis la asocion Parler (eo: "Paroli"); kiu promocias la kunhelpon inter la viktimoj de seksaj perfortoj. Unu jaron antaŭ la estiĝo de la Movado MeToo, ŝi do iĝis gravulo de la lukto kontraŭ la kontraŭvirinaj perfortoj kaj por seksegaleco.
En 2020, ŝi denove aniĝis al EELV. Kelkajn semajnojn poste, ŝi perletere anoncis sian kandidatiĝon al la ekologia primara baloto kadre de la Prezidenta baloto de 2022 en Francio, kiun ŝi malvenkis duaraŭde, kun 48,97% da voĉdonoj, kontraŭ Yannick Jadot la 28-an de septembro 2021[1].

Sandrine Rousseau
Sandrine Rousseau en 2021
Sandrine Rousseau en 2021
Persona informo
Naskiĝo 8-an de marto 1972 (1972-03-08) (52-jaraĝa)
en Maisons-Alfort (Val-de-Marne, Francio)
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Lille Universitato de Scienco kaj Teknologio • Universitato de Poitiers vd
Partio Eŭropo Ekologio La Verduloj (Francio)
Profesio
Okupo politikisto • aktivisto pri virinaj rajtoj • ekonomikisto vd
En TTT Oficiala retejo vd
Porparolanto de Eŭropo Ekologio La Verduloj (Francio)
Dum 15-a de decembro 201311-a de junio 2016
Sekvanto Sandra Regol
Vic-prezidanto de la regiona konsilio de Nordo-Kaleza Markolo
Dum 26-a de marto 201013-a de decembro 2015
Sekvanto Nicolas Lebas
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Referencoj redakti