Knutwil
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Büron-Bad Knutwil (stacidomo) kaj St. Erhard-Knutwil (stacidomo). |
Knutwil estas komunumo en la distrikto Sursee en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 1697 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
Knutwil | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Lucerno |
Distrikto | Sursee |
Koordinatoj | 47° 11′ 59″ N 8° 4′ 20″ O / 47.19972 °N, 8.07222 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 11′ 59″ N 8° 4′ 20″ O / 47.19972 °N, 8.07222 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1697 |
Areo | 9,78 km² |
Alteco | 541 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 6212 Sankt-Erhard 6213 Knutwil |
Komunumkodo | 1089 |
Geografio
redaktiLa komunumo Knutwil situas ĉe la okcidenta bordo de la rivero Suro. La komunumo Knutwil konsistas el la partoj Bad Knutwil, Eriswil, Hitzligen, Knutwil-Dorf, Sankt-Erhard, Schaubern kaj Wolen. Sankt-Erhard situas ĉe la suda bordo de la Lago de Mauensee.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 9,74 km², de kiuj 20,0% estas kovritaj de arbaro, 69,0% servas por agrikulturo kaj 10,7% por setlado. [1]
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo Knutwil limas en nordo al Triengen, en nordoriento al Büron, en oriento al Geuensee, en sudoriento al Sursee, en sudo al Mauensee, kaj en oriento al Dagmersellen.
Trafiko
redaktiLa stacidomo St. Erhard-Knutwil situas for de la centro de Knutwil inter Mauensee kaj Sankt-Erhard. La vilaĝoj mem atingeblas per la buslinio de Sursee al Uffikon dumtage kaj dumnokte per laŭmenda buso. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A2, kiu pasas tra la teritorio de la komunumo, troviĝas sudoriente en Sursee en distanco de 9 kilometroj.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Knutwil datiĝas el la jaro 1050 kiel Gnuthwilare.
Dum mezepoko la alta jurisdikcio apartenis al la Habsburgoj kaj la malalta al ties vasaloj, la senjoroj de Froburgo. Grafo Hartmann de Froburgo vendis en 1280 la privilegiojn de la Froburgoj al Markwart de Ifenthal, kiu ilin donacis en la sama jaro al la Abatejo de Zofingo. En la jaro 1407 la urbo Lucerno aĉetis la altan jurisdikcion de la Habsburgoj, kaj en la jaro 1579 Lucerno akiris en la kadro de tereninterŝango inter Berno kaj la Monaĥejo Sankt-Urbano ankaŭ la malaltan jurisdikcion. La urbo Lucerno tiam kreis la kamparvoktejon Knutwil, al kiu siatempe apartenis ankaŭ la hodiaŭa komunumo Mauensee. Per la Helveta Revolucio en la jaro 1798 la lucernaj kamparvoktejoj estis dissovitaj. Dum kvin jaroj Knutwil nun apartenis al la helveta distrikto Sursee, kiu fariĝis en 1803 ofica distrikto de Kantono Lucerno.
Notoj kaj referencoj
redakti- ↑ Fonto: Profilo de la komunumo sur la kantona retejo Arkivigite je 2005-05-26 per la retarkivo Wayback Machine
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo de la komunumo Knutwil
- Profilo de la komunumo sur la kantona retejo Arkivigite je 2005-05-26 per la retarkivo Wayback Machine
- Knutwil en la Historia Leksikono de Svislando
Distrikto Sursee | ||
---|---|---|
Beromünster - Büron - Buttisholz - Eich - Geuensee - Grosswangen - Hildisrieden - Knutwil - Mauensee - Neudorf - Neuenkirch - Nottwil - Oberkirch - Pfeffikon - Rickenbach - Ruswil - Schenkon - Schlierbach - Sempach - Sursee - Triengen - Wolhusen |