Sarolta Jancsó
Sarolta Jancsó [ŝarolta janĉO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Jancsó Sarolta estis hungara aktoro, reĝisoro, voĉoaktoro. Ŝia edzo estis András László Nagy.
Sarolta Jancsó | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de majo 1951 (73-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1974) Universitato de Panonio (–2007) |
Familio | |
Edz(in)o | András László Nagy |
Okupo | |
Okupo | aktoro reĝisoro |
Sarolta Jancsó[1][2] naskiĝis la 19-an de majo 1951 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiSarolta Jancsó akiris aktoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1974. Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis Zoltán Várkonyi kaj László Marton (reĝisoro). Ŝi komencis sian aktoran karieron en Nacia Teatro (Miskolc). Inter 1976–1980 ŝi estis membro de Teatro Kisfaludy, pli poste de Teatro József Attila kaj Teatro de Nyíregyháza. Inter 1983-1993 ŝi ludis en Teatro Csokonai (Debrecen), poste ŝi ne ligiĝas al teatro. Ŝi instruis en arta mezlernejo, baldaŭ en aktorakademio kaj en 2007 ŝi akiris teatrohistorian diplomon en Universitato de Panonio. Ŝi ricevis premion en 2010. Ŝi edziniĝis, en 2014 vidviniĝis.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto)
redakti- William Shakespeare: Romeo kaj Julieta - ina titolrolo
- Anton Ĉeĥov:
- Tri fratinoj - Irina
- La mevo - Maŝa
- Bertolt Brecht:
- La kaŭkaza kretcirklo – Gruse
- La bonulo de Siĉŭano - Sen-Te
- Mihály Vörösmarty: Csongor és Tünde - Ilma; Mirigy
- Molière: Kleraj virinoj – Henriette
- Eŭripido – Jean-Paul Sartre: Trojaninoj – Kassandra (ankaŭ reĝisoro)
Ŝiaj teatraj reĝisoraĵoj (elekto)
redakti- György Spiró: Ahogy tesszük
- Peter Weiss: Mockinpott úr kínjai és meggyógyíttatása
Ŝiaj kinaj filmaj roloj (elekto)
redakti- Álmodó ifjúság (1974) - ĉambristino
- Vasárnapi szülők (1980) - kolegino
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Linda Darnell, Frederike Frei[3]
Ŝiaj televiziaj filmaj roloj (elekto)
redakti- Próbafelvétel (1974)
- Holnap Tali! (2017) - Zsóka