Septembro de 2013
(Alidirektita el Septembro 2013)
septembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | |||||
aranĝo de 2025 tagoj |
Jen listo de iuj aparte elstaraj okazaĵoj en septembro 2013.
- La parlamenta balotado en Norvegio donas la venkon al la burĝa bloko (dekstro-centro).
- La uraganoj Manuel kaj Ingrid kune kaŭzas en Meksiko centon da mortoj kaj enormajn damaĝojn.
- Atako de la teroristoj de Al Ŝabab al komercarejo en Kenjo okazigas 68 mortojn kaj preskaŭ 200 vunditojn.
- Atako de memmortigaj islamistoj kontraŭ kristana preĝejo en Pakistano okazigas 75 mortojn.
- En la Parlamenta baloto en Germanio 2013 Angela Merkel signife gajnas je subteno, sed devas serĉi novan koalician partneron.
- Tertremo de magnitudo 7,7 skuas Baluĉion en okcidenta Pakistano. Plurcent homoj mortas.
- 21 provincoj de Tajlando kaj almenaŭ 600 000 homoj trafiĝas de forta inundo.
- Nikolaos Miĥaloliakos, estro de la dekstre ekstremisma partio Ora Tagiĝo, en Grekio malliberiĝis pro akuzo pri fondo de krima organizaĵo.