Silbaŝ, serbe Силбаш, slave Silbaš, hungare Szilbács estas vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Suda Baĉka en municipo de Baĉka Palanka.

Situo de Silbaŝ en Serbio (en la verda municipo).
Luterana preĝejo de Silbaŝ

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Silbaŝ situas sur ebenaĵo laŭ flankovojoj.

Historio redakti

La unua mencio devenis pri la loko el 1263 en formo "Keszü", en formo "Szilbás" en 1714. En 1590 en turka dokumento estis tie 25 domoj. En 1690 oni invitis serbojn, en 1770 slovakoj alvenis. En 1900 laŭ la popolnombrado vivis en Szilbács 3311 homoj, (720 slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la loko apartenis al Hungario, al Bács-Bodrog, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio. En 1941 la hungara armeo okupis la regionon kaj iĝis parto de Hungario ĝis 1944. En 2002 loĝis en Silbaŝ 2849 homoj, (serboj 1601 (56%), slovakoj 1018 (36%), ciganoj 44, jugoslavianoj 34, kroatoj 19, hungaroj 10, rutenoj kaj slovenoj po 2 kaj aliaj).

Vidindaĵoj redakti

  • ortodoksa serba preĝejo
  • luterana slovaka preĝejo