Sorsogon, - tagaloge Lungsod ng Sorsogon - estas kvaraklasa urbego, ankaŭ diocezo kaj komponenta urbo en Filipinoj, en Bikola Regiono, kie ĝi estas ĉefurbo de provinco Sorsogono. La loknomo iam estis Solsogon, kiu signifas: spuri riveron kontraŭflue.

Sorsogon
component city • urbego
Administrado
Poŝtkodo 4700
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 182 237  (2020) [+]
Loĝdenso 660 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 12° 58′ N, 124° 0′ O (mapo)12.974166666667124.00583333333Koordinatoj: 12° 58′ N, 124° 0′ O (mapo) [+]
Alto 86 m [+]
Areo 276,11 km² (27 611 ha) [+]
Sorsogon (Filipinoj)
Sorsogon (Filipinoj)
DEC
Sorsogon
Sorsogon
Situo de Sorsogon

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sorsogon City [+]
vdr
Aerpanoramo en Sorsogon

Geografio redakti

Sorsogon situas en suda parto de Luzon (insulo) inter marbordo kaj vulkano [1]. Regiona ĉefurbo Legazpi (Albajo) troviĝas 33, Calbayog 120, Cebuurbo 297, Kezonurbo 369. ĉefurbo Manilo 373 kilometrojn (aere) [2].

 
Marbordo ĉe Sorsogon

Historio redakti

Signoj de homloĝado tri mil jaraj estis trovitaj en kaverno kaj praaj tombejoj. Hispanaj misiistoj ekloĝis en la 1600-aj jaroj. Maŭroj-piratoj jam vizitadis la apudmarajn teritoriojn jam antaŭ alveno de la hispanoj. La misiistoj fondis 2 paroĥojn: Bacon kaj Sorsogon. Ambaŭ evoluis aparte kaj ili iĝis apartaj 2 komunumoj (Bacon estis establita en 1754, Sorsogon en 1864). Provinco Sorsogono naskiĝis en 1894. La japanoj regis ankaŭ ĉi tie inter 1942-1944. La urbo atingis la internacian klasifikadon grandurbo en la 1980-aj jaroj. En 2000 Bacon kaj Sorsogon kunfandiĝis kaj samtempe ĝi akiris urban statuson laŭ filipina klasifikado.

Ekonomio redakti

Sorsogon estas agrikultura, komerca kaj fiŝkaptista urbo, kie oni kultivas rizojn, kokosojn kaj legomojn.

Religio redakti

Sorsogon estas katolika diocezo, plej ofte katolikoj vivas ĉi tie.

Trafiko redakti

Sorsogon estas atingebla laŭ la tutlanda aŭtovojo. Alia signifa vojo sekvas la marbordon. Regionaj aŭtobusoj trafikas rekte al Legazpi.

 
Strato en Sorsogon

Klimato redakti

Sorsogon situas en la ekvatora klimato sen seka sezono. Jare pluvas inter 3206 mm. La averaĝa jara temperaturo varias inter 23-34 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vidindaĵoj redakti

 
Katedralo de Sorsogon

Ĝemelurboj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans