Federacia Pokalo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: La turniro '''Fed Cup''' (ĝis la jaro 1995 angle ''Federation Cup'', en Esperanto '''Federacia Pokalo''') estas la plej grava konkurso pri naciaj virinaj naciaj teamoj de teniso...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 09:51, 2 feb. 2010

La turniro Fed Cup (ĝis la jaro 1995 angle Federation Cup, en Esperanto Federacia Pokalo) estas la plej grava konkurso pri naciaj virinaj naciaj teamoj de teniso, analoge al la Davisa Pokalo (angle Davis Cup) pri viraj naciaj teamoj de teniso.

Historio

Jam en 1919 la usona tenisistino Hazel Hotchkiss Wightman havis la ideon de tutmonda konkurso inter virinaj teamoj de teniso, analoge al la Davisa Pokalo. En 1923 ŝi iniciatis la konkurson "Wightman Cup", ĉiujaran konkurson inter naciaj virinaj tenisaj teamoj de Usono kaj Britio. Sed nur en 1963, okaze de la 50-a naskiĝtago de la Internacia Tenisa Federacio, oni realigis la originan ideon de tutmonda, internacia konkurso de virinaj tenisaj teamoj, kaj unuafoje okazigis la Federacian Pokalon.

En la komencaj jaroj, la Federacia Pokalo nur estis okazigita inter 16 naciaj teamoj kaj daŭris semajnon. Pro pli kaj pli da subteno de komercaj mecenatoj tamen ekde la 1970-aj jaroj la nombro de partoprenantaj naciaj teamoj pli kaj pli multiĝis, kaj fine en 1992 estis enkondukitaj regionaj kvalifikaj konkursoj. En 1995 la nomo estis ŝanĝita al Fed Cup kaj pro ŝanĝoj de la konkursaj reguloj (kvar unuopaj kaj unu duopa matĉoj, anstataŭ antaŭe du unuopaj kaj unu duopa matĉoj, plus iuj pliaj ŝanĝoj) la konkurso estis plu similigita al la vira Davisa Pokalo.

Finaloj

Ĉiuj finalaj ludoj ekde 1963:

jaro finalejo venka teamo dua teamo rezulto
2010 Madrido okazos en novembro 2010
2009 Reggio di Calabria   Italio   Usono 4:0
2008 Madrido   Rusio   Hispanio 4:0
2007 Moskvo   Rusio   Italio 4:0
2006 Charleroi   Italio   Belgio 3:2
2005 Parizo   Rusio   Francio 3:2
2004 Moskvo   Rusio   Francio 3:2
2003 Moskvo   Francio   Usono 4:1
2002 Maspalomas   Slovakio   Hispanio 3:1
2001 Madrid   Belgio   Rusio 2:1
2000 Las Vegas   Usono   Hispanio 5:0
1999 Stanford   Usono   Rusio 4:1
1998 Ĝenevo   Hispanio    Svislando 3:2
1997 's-Hertogenbosch   Francio   Nederlando 4:1
1996 Atlantic City   Usono   Hispanio 5:0
1995 Valencio   Hispanio   Usono 3:2
1994 Frankfurto-ĉe-Majno   Hispanio   Usono 3:0
1993 Frankfurto-ĉe-Majno   Hispanio   Aŭstralio 3:0
1992 Frankfurto-ĉe-Majno   Germanio   Hispanio 2:1
1991 Nottingham   Hispanio   Usono 2:1
1990 Atlanto   Usono   Sovetunio 2:1
1989 Tokio   Usono   Hispanio 3:0
1988 Melburno   Ĉeĥoslovakio   Sovetunio 2:1
1987 Vankuvero   Germanio   Usono 2:1
1986 Prago   Usono   Ĉeĥoslovakio 3:0
1985 Nagojo   Ĉeĥoslovakio   Usono 2:1
1984 San-Paŭlo   Ĉeĥoslovakio   Aŭstralio 2:1
1983 Zuriko   Ĉeĥoslovakio   Germanio 2:1
1982 Santa Clara   Usono   Germanio 3:0
1981 Tokio   Usono   Britio 3:0
1980 Berlino   Usono   Aŭstralio 3:0
1979 Madrido   Usono   Aŭstralio 3:0
1978 Melburno   Usono   Aŭstralio 2:1
1977 Eastbourne   Usono   Aŭstralio 2:1
1976 Filadelfio   Usono   Aŭstralio 2:1
1975 Aix-en-Provence   Ĉeĥoslovakio   Aŭstralio 3:0
1974 Napolo   Aŭstralio   Usono 2:1
1973 Bad Homburg   Aŭstralio   Sud-Afriko 3:0
1972 Johanesburgo   Sud-Afriko   Britio 2:1
1971 Perth   Aŭstralio   Britio 3:0
1970 Frajburgo   Aŭstralio   Germanio 3:0
1969 Ateno   Usono   Aŭstralio 2:1
1968 Parizo   Aŭstralio   Nederlando 3:0
1967 Berlino   Usono   Britio 2:0
1966 Torino   Usono   Germanio 3:0
1965 Melburno   Aŭstralio   Usono 2:1
1964 Filadelfio   Aŭstralio   Usono 2:1
1963 Londono   Usono   Aŭstralio 2:1

Statistiko

Nacioj laŭ nombro de venkoj
Lando Venkoj
1.   Usono 17
2.   Aŭstralio 7
3.   Hispanio 5
  Ĉeĥoslovakio 5
5.   Rusio 4
6.   Germanio 2
  Francio 2
  Italio 2
9.   Belgio 1
  Slovakio 1
  Sud-Afriko 1

Reta ligilo