Kinabalu (urbo): Malsamoj inter versioj
metropolo |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 08:44, 5 aŭg. 2011
Pri Kinabalu estas nomata ankaŭ proksima monto, pri kiu mem la urbo ricevis la nomon
Kinabalu (mallonge KK) estas metropolo (ekde 1994 ankaŭ universitata urbo) en Malajzio, en subŝtato Sabaho, kies ĉefurbo estas. La loknomo pli frue estis Jesselton [ĝeselton].
Bazaj informoj
- Loĝantaro: 617.972 (en 2009)
- Areo: 351 km²
- Horzono: UTC + 8
- Koordinatoj: 05° 58′ N 116° 05′ O / 5.967 °N, 116.083 °O (mapo)Koordinatoj: 05° 58′ N 116° 05′ O / 5.967 °N, 116.083 °O (mapo)
- Telefonkodo: 88
- Poŝtkodo: 88xxx, 89xxx
Geografio
Kinabalu situas sur mallarĝa ebenaĵo en Orienta Malajzio en norda parto de Borneo laŭ Sudĉina Maro. Ankaŭ 6 najbaraj maraj insuloj apartenas al la urbo. Kuala-Lumpuro troviĝas 1624 km-ojn, Kuching 804 km-ojn.
Historio
En la proksimaj insuloj la unuaj eŭropanoj estis britoj en la 19-a jarcento, sed ili ne povis firmi la potencon pro ribeloj. Poste ili fondis Jesselton-on, kiu iĝis grava komercstacio kun haveno kaj fervojo. Dum la 2-a mondmilito antaŭ la invado de japanoj la britoj detruis la urbon. Dum regado de japanoj en 1943 ribelo nesukcesa okazis. Post unu jaro Usono bombardis la urbon. En 1946 la britoj ne povis rekonstrui la detruitajn urbojn, tial la teritorio iĝis oficiale brita kolonio, kies ĉefurbo iĝis Jesselton. En 1968 la oficiala loknomo ŝanĝiĝis al Kinabalu (aŭ Kinabaluurbo), kiu iĝis grandurbo en 2000.
Trafikado
Kinabalu havas fervojan kontakton kun Kuala-Lumpuro kaj Bankoko. La flughaveno estas proksime. Menciinda haveno ne apartenas al la urbo.
Klimato
Kinabalu havas tropikan klimaton. Jare pluvas po 2700 mm. La temperaturo varias inter 24-30 °C.
Vidindaĵoj
- moskeoj
- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Koro