Aspiroj: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kreado de paĝo
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 09:44, 28 jul. 2020

Aspiroj

La romano "Aspiroj", kun subtitolo "Kroniko de neanoncita murdo", estas psikologia, netipa krimromano de Lode Van de Velde, aperinta en 2020. Ĝi ampleksas 242 paĝojn.

Dorsteksto

Okazas murdo. Cirklaj ondetoj ekmoviĝas surface en ĉiujn direktojn, influante la ĉirkaŭaĵon. Neniu restas netuŝita de la okazintaĵo. Jen kroniko de neanoncita murdo.

"Aspiroj” ne estas klasika detektiva romano en kiu oni serĉas la kulpinton, sed psikologia mozaik-romano kiu ekzamenas la influon je la ĉirkaŭĵo. Atentema leganto tamen trovos la solvon.

Kulturaj referencoj en la romano

  • La subtitolo "Kroniko de neanoncita murdo", estas aludo al la romano Kroniko de anoncita murdo de Gabriel García Márquez
  • Erwin Köster estis la unua detektivo en la germana krimserio "Der Alte"
  • p.22 – "Incendion mi sentas interne", aludo al la libro Fajron sentas mi interne de Ulrich Matthias
  • p. 37 – "Kial la poŝtisto ĉiam sonorigas dufoje?", referenco al la fama usona filmo The Postman Always Rings Twice (La poŝtisto ĉiam sonorigas dufoje) el 1946 kaj refarita en 1981 surbaze de romano de James M. Cain.
  • p. 61 – "bovosterko!" rekta traduko de la angla "bullshit", kiun mi transprenis de romano de Trevor Steele
  • p. 67 – Schwartz estas referenco al Raymond Schwartz, fama esperantisto, bankisto, kabaredisto kiu kreis multege da vortludoj en Esperanto – la fakte ke temas pri tiu referenco pli-klariĝas poste; krome Schwartz signifas "nigra" en la germana, taŭga por la koloro de funebro en okcidenta kulturo
  • p. 81 – "Sinjoro, ĉu vi ne komprenas Esperanton?", tiu ĉi frazo poziciigas la romanon kvazaŭ en esperantlingva mondo, same kiel aliaj postaj referencoj
  • p. 89 - Peter Peneter, pseŭdonomo de Kálmán Kalocsay kiu verkis la libron Sekretaj sonetoj, kolekto de originalaj erotikaj sonetoj en Esperanto
  • p. 96 – Piĉismo, vera Esperanta punkmuzikbando, kiu koncertis inter 1993 kaj 2007
  • p. 96 – "La tri virinoj enitas la strangan butikon de Schwartz", jen klara referenco al la poemaro La stranga butiko, ĝuste de Raymond Schwartz (vidu supre)
  • p. 100 – Eksplicita mencio de la germana filmo Lola Rennt
  • p. 104 – Cherchez la femme (serĉu la virinon), citaĵo el "Les Mohicans de Paris" de la Franca aŭtoro Alexandre Dumas; la esprimo signifas ke por solvi murdon, (plejofte) oni serĉu la virinon, pro kiu la murdo estas farita
  • p. 107 – MTV (Music Television), televida kanalo kiu senĉese elsendis muzikvideojn ekde 1981
  • p. 112 – "Oĉamak", inversigo de la hispana esperantopoeto Georgo Kamaĉo
  • p. 112 – La libro "Ekstermoj", anagramo de la libro Ekstremoj de la Ibera skolo
  • p. 112 – "Siberia skolo", kompreneble parodio je la "Ibera skolo" al kiu apartenas Kamaĉo, krome, en Siberio troviĝis la gulagoj, do la punlaborejoj, kie okazis "ekstermoj"
  • p. 113 – "urbega nimfo", titolo de kanto de la esperantomuzikgrupo Dolĉamar'
  • p. 118 – "Ho mia kor'!" – senpera cito de la unua frazo de la Preĝo sub la verda standardo
  • p. 119 – "Mirinda Kapitano", esperantonomo de la usona filmo Captain Fantastic (2016) en kiu la infanoj lernis Esperanton
  • p. 119 – Malsano Nomita Amo (2018), interreta dulingva serio, angla kaj esperanta de la reĝisoro Natalie MacMahon
  • p. 156 – "Saluton, masonisto Ruben!", adapto de la unua frazo de La infana raso de William Auld kiu tekstas jene: "Saluton, masonisto, mia prapatro Ruben"
  • p. 166 – "Ne tuŝu teknikaĵojn!" fama frazo el esperantorenkontiĝo kie multfoje necesis averti la homojn ne tuŝi la instalaĵon
  • p. 181 – "Ĉu vi pretas? - por l'alveno de ŝtelistoj", aludo al la kanto "Ĉu vi pretas?" de Dolĉamar'. La originala teksto estas: "Ĉu vi pretas? - por l'alveno de Dolĉamar' "
  • p. 184 – Istvan, aludo al la esperantisto Istvan Ertl, tre virtuoza vortludanto
  • p. 187 – Aŭtuno en la printempo, novelo de la ĉina esperantisto Ba Jin, siavice inspirita de Printempo en la aŭtuno de Julio Baghy.
  • p. 187 – Litomiŝlo, la urbo de la grava esperantoromano La Litomiŝla tombejo de Karolo Piĉ
  • p. 187 – "hina kaj behina lingvoj", la lingvoj de la misutopia romano Vojaĝo al Kazohinio, verkita de Sándor Szathmári en la hungara lingvo, kaj ankaŭ en Esperanto.
  • p. 187 – Streĉita Kordo, senpera mencio de la grava poemaro de Kalocsay
  • p. 192 – El ombro de l’ tempo, senpera mencio de romano de Sten Johansson
  • p. 192 – Murdo en la teatro, senpera mencio de krimromano de Ronald Cecil Gates
  • p. 206 – Marvirinstrato, originalaj noveloj en Esperanto de Tim Westover
  • p. 207 – "Trompeterstrato", W. H. Trompeter (1839-1901) unue estis volapukisto antaŭ ol li lernis Esperanton. Kiam en 1891 L. L. Zamenhof perdis ĉian esperon daŭrigi eldonadon de la sola Esperanta gazeto „La Esperantisto“ pro manko de monrimedoj, Trompeter prenis sur sin ĉiujn elspezojn de la gazeto por tri jaroj (1892-1894) kaj oferis monate 100 markojn por la redaktoro. Per lia helpo ankaŭ aperis kelkaj gravaj libroj.
  • p. 208 – "estas kolera, ne, koleriga afero", aludo al la libro Kolera Afero de Ronald Cecil Gates kaj kritiko je aŭ korekto de la titolo, ĉar ĉu afero povas esti kolera??