Nirmal Verma: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Artikolo pri la verkisto Nirmal Verma
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 15:18, 19 jun. 2021

Nirmal Verma [nirmal varmaa; en la hindia: निर्मल वर्मा], (La 1929, Ŝimla, Panĝabio, Brita Hindio - (La 25-an de oktobro 2005, Nov-Delhio, Barato) verkis en la hindia romanojn, novelarojn, esearojn, kaj vojaĝlibrojn. Li estis unu el la iniciantoj de la literatura movado de modernismo, najii kahaani (Nova novelo). Li estis aktivulo por la rajto de libera esprimado de verkistoj. Li ricevis multajn premiojn, inter ili, en 1999, la 35-an premion Gjanpith kune kun la panĝaba verkisto Gurdial Singh.[1]

Nirmal Verma

En 1947-48 Verma ofte ĉeestis la matenajn preĝ-kunvenojn de Gandhi. En tiu periodo li jam estis membro de la Komunista Partio de Barato. Li forlasis tiun partion post la Hungara revolucio de 1956."[2] Ekde 1959 Verma loĝis en Prago. Li estis invitita de la Orientala Instituto en la tiama Ĉeĥoslovakio por starigi projekton traduki en la hindian modernaj ĉeĥaj verkistoj kiel Karel Čapek, Jiří Fried, Bohumil Hrabal, Milan Kundera, kaj Josef Škvorecký. Li lernis la ĉeĥan kaj hindiigis naŭ klasikaĵojn antaŭ ol lia foriro pro la Praga Printempo. Lia unua romano, Ve din (Tiuj tagoj [1964]]) temis pri tiuj jaroj en Prago. Li vojaĝis multe tra Eŭropo kaj verkis plurajn vojaĝlibrojn. Liaj verkoj estis tradukitaj en plurajn eŭropajn lingvojn -- la anglan, francan, germanan, islandan, italan, polan, kaj rusan.

Revenante al Barato, li estis sufiĉe kritikema pri la krizostato deklarita de Indira Gandhi inter 1975 kaj 1977. Verma estis ankaŭ forta subtenanto de la movado por la tibeta sendependeco. Laŭ la literaturisto Ashok Vajpeyi [aŝok vaaĝpeji], "en tiu periodo li denove esploris la baratan tradicion, kaj trovis, ke ekzistas indiĝena tradicio de modernismo en Barato kiu estas alia ol tiu kiu estis altrudita de la Okcidento"."[3]

Referencoj

  1. United News of India novaĵraporto (en la angla), la 11-an de marto 2000, "Nirmal Verma, Gurdial Singh gajnas la premion Gjanpith".
  2. (anglalingve), Premio Lettre-Ulysses "Nirmal Verma, Barato",
  3. Annie Zaidi (anglalingve), "Majstro de moderna prozo: Nirmal Verma, 1929-2005.", Frontline, Vol. 22, n-ro 24, 2005.