5-a jarmilo a.K.

jarmilo antaŭ nia erao

La 5-a jarmilo antaŭ nia erao (aŭ antaŭ Kristo, a.K.) ampleksis la jarojn 5000 ĝis 4001 antaŭ nia erao (ĉirkaŭ 7 ĝis 6 jarmilojn antaŭ la nuntempo). Estas neeble precize datigi okazaĵojn kiuj okazis ĉirkaŭ la tempo de ĉi tiu jarmilo kaj ĉiuj datoj menciitaj ĉi tie estas taksoj plejparte bazitaj sur geologia kaj antropologia analizo.

Rekonstruitaj palafitoj el la bronza epoko en la Bodenlago

La esceptoj estas pluraj neolitikaj fostdomaj loĝejoj en centra Eŭropo, prahistoriaj palafitoj ĉirkaŭ la Alpoj, kies konstrutempo per dendrokronologio povas esti datiĝita al ene de jaro.

Okazaĵoj redakti

  • Rondaĵoj en Mez-Eŭropo (de 4900 ĝis 4700 antaŭ nia erao ĉ. cent konataj konstruaĵoj estis starigitaj en Germanio, Aŭstrio kaj Ĉeĥio), interalie en Goseck (Saksio-Anhalto), Ippesheim (proksima al Würzburg) aŭ Dresdeno-Nickern (Saksio).
  • humidgrunda loĝloko (disvastigo de la ideo de palafitoj) ĉe norditalaj lagoj; norde de la alpoj unue nur disaj palafitloĝlokoj (ekzemple Aichbühl), tie ĉefe nur ekde la 4a jarmilo a.K.
 
Sunobservatorio de Goseck

Pliaj kalendaraj datoj redakti

  • 1-a de januaro 4713 antaŭ nia erao: Je la dudeka horo UTC (= JD 0), komenciĝo de la tempskalo de juliana dato, kiu precipe estas uzata por kalkuli datojn en astronomio kaj geodezio. Partoj de unu tago (horoj, minutoj, ktp.) estas esprimataj en decimaloj.
  • 4242 antaŭ nia erao: Egipta Novjara Tago la 19-an de julio, la ĝis nun plej malnova konata kalendara tago.
  • 4026 antaŭ nia erao: Kreado de Adamo laŭ la Atestantoj de Jehovo

Inventaĵoj kaj eltrovaĵoj redakti

 
Gui de la Dawenkou-kulturo

Arkeologiaj kulturoj en Eŭropo redakti

  • Mezeŭropo: Arkeologiaj kulturoj de la meza neolitiko, kiel pikbanda keramiko, Rössen-kulturo, la Oberlauterbacher Gruppe (Bavario), Großgartacher Gruppe.
  • De 4500 ĝis 4200 a.K. (regione malsimile): Transiro al frua neolitiko, nomata sinonime la komenciĝo de la kuproepoko (ankaŭ ĥalkolitikoeneolitiko). La juna Lengyel-kulturo (Hungario, Aŭstrio, Ĉeĥio) havas kulturan enfluon ĝis Mez-Eŭropo, ankaŭ ĉe la Jordanów-kulturo, la Münchshöfen-kulturo kaj la Gatersleben-kulturo; unuaj objektoj faritaj el kupro estis importataj.
  • Vinča-kulturo (5400 ĝis 4500 a.K.) (ankaŭ danuba civilizacio) en Serbio, okcidenta Rumanio, suda Hungario kaj en orienta Bosnio.
  • Je 4300 a.K.: Fino de la meza ŝtonepoko kaj disvastiĝo de la funelpokalkulturo en norda Mez-Eŭropo (ĉe la Balta Maro), kiu unue je 4000 a.K. estis disvastigita aree.

Kulturoj (mondskale) redakti

  • Omari-kulturo ĉe la Nilo en suba Egiptio, ĉirkaŭ de 4600 ĝis 4400 a.K.; en sura Egiptio: Badari-kulturo de 4400 ĝis 4000 a.K.
  • En Ĉinio komenciĝas la Dawenkou-kulturo ĉe la bordo de la flava maro.