Afewerk Tekle (Ankober, 22a de oktobro 1932 – Adisabebo, 10a de aprilo 2012) estis etiopia artisto, partikulare konata pro siaj pentraĵoj pri temoj pri Afriko kaj Kristanismo same kiel pro siaj vitraloj.[1]

Afewerk Tekle
Persona informo
Naskiĝo 22-an de septembro 1932 (1932-09-22)
en Ankober
Morto 10-an de aprilo 2012 (2012-04-10) (79-jaraĝa)
en Adisabebo
Tombo Etiopio
Ŝtataneco Etiopio
Alma mater Slade School of Fine Art • Central School of Art and Design
Okupo
Okupo pentristo • poŝtmarkdesegnisto
vdr

Li studis en Anglio. Reveninte al Etiopio kiel universitata gradigito, Afewerk povis akcepti ministerian postenon, sed anstataŭe decidis pasigis tempon veturante tra la provincoj de Etiopio por akiri spertojn pri sia naskolando kaj ties kulturo, kiun li montris en siaj pentraĵoj. En 1954, li faris spektaklon en Adisabebo, en la Urbodomo,[2] kio havigis al li monon por veturi tra Eŭropo dum du jaroj en kiuj li lernis kiel desegni kaj konstrui vitralojn. Li faris specialan studon pri etiopiaj ilustraciitaj manuskriptoj en la Brita Biblioteko, la Bibliothèque Nationale en Parizo kaj la Vatikana Biblioteko.

Reen en Etiopio, Afewerk malfermis studion en la Nacia Biblioteko de Etiopio. Lia famo kondukis al registaraj komisioj por murpentraĵoj kaj mozaikoj por la Katedralo de Sankta Georgo, Adisabebo, kaj kelkaj el liaj desegnoj estis uzataj en landaj poŝtmarkoj. Li estis komisiita por produkti skulptaĵojn de famaj etiopoj, kvankam nur la monumenta statuo de Ras Makonnen en Harar estis kompletigita. En 1958 li desegnis la vitralojn por la Afrika Salono de la Ekonomia Komisiono por Afriko de Unuiĝintaj Nacioj en Adisabebo.

En la 1960-aj jaroj Afewerk jam ekspoziciis en Rusio, Usono kaj Senegalo. Tio permesis al li veturi tra Afriko, kiu ankoraŭ estis elirinta el koloniismo. Tial Afewerk engaĝiĝis kun la liberigo de nigruloj kaj la luktoj por la sendependigo. Tio aperis en liaj tiamaj pentraĵoj, kun titoloj kiel Kernoj de Afrika Civilizacio kaj Afrika Unueco. Sekvis ekspozicioj en Turkio, Zairo, Unuiĝinta Araba Respubliko, Bulgario, Munkeno, Kenjo kaj Alĝerio.

Notoj redakti

  1. [rompita ligilo] "Ethiopia mourns death of Maitre Artiste world laureate - Afewerk Tekle [501809162". TheAfricaReport.com. Alirita la 2012-04-20.
  2. "Afewerk, Tekle". Oxford Reference. Oxford University Press. 2012. ISBN 9780195382075.