Alternativa dekstro

usona nativisma dekstra movado

Alternativa dekstro (angle alt-right [alt rajt]) temas pri politika movado origine de Usono, kiu sin prezentas kiel alternativo al ties plimulta formo de konservativismo.[1][2] Laŭ Associated Press ĝi estas sensignifa krom por malklarigi la efektivajn vidpunktojn de siaj uzantoj kaj ŝajnigi ilin malpli ekstremaj.[3][4]

Alternativa dekstro
politika ideologiosocia movado
Lando(j) Usono vd
vdr

Ĝi estis priskribita kiel movado unuiĝinta per subteno de la Respublikana prezidento Donald Trump,[5][6] malestimo por multkulturismo kaj kontraŭstarado de enmigrado.[2][7] Ĝi havas nenian oficialan ideologion, sed diversaj fontoj diris, ke ĝi estas asociita kun blanka naciismo,[1][2][8] kredo je blanka supereco,[5][9][10] antisemitismo,[1][2][11] kontraŭfeminismo,[1] dekstra popolismo,[8] nativismo,[12], la novreakcia movado,[9][13] kaj faŝismo.[14]

Oni priskribis ĝin kiel plejparte interretan movadon, kiu vaste uzas interretajn memeojn por antaŭenigi aŭ esprimi siajn kredojn, ofte per retejoj kiel 4chan.[9][11][15]

Etimologio redakti

En novembro 2008, Paul Gottfried adresis la Klubon H. L. Mencken, grupo asociita kun la movado, pri io, kion li nomis "la alternativa dekstro."[16] En 2009 aperis du pluaj afiŝoj en Taki's Magazine, de Patrick J. Ford kaj Jack Hunter, kiuj plu diskutis la alternativan dekstron.[17] Tamen la terminon oni plej ofte atribuas al Richard B. Spencer, prezidanto de la National Policy Institute kaj fondinto de la blanka naciisma retejo Alternative Right.[8][18]

Kredoj redakti

La movado alt-right ne havas oficialan ideologion; laŭ Associated Press "ne ekzistas nur unu maniero difini ĝian ideologion."[19] [20] Laŭ la stilgvido de AP, "la termino eble ekzistas nur kiel publikrilata mistifiko por malklarigi la efektivajn kredojn de siaj subtenantoj kaj igi ilin pli akcepteblaj por pli vasta spektantaro."[3][4] Ĝi konsilas pli specifigi la efektivajn kredojn de la homoj, kiuj uzas la terminon, kaj eviti la nomon "alt-right."[3][4]

Diversaj fontoj indikis, ke ĝi inkludas elementojn de blanka naciismo,[1][2][8] kredo je blanka supereco,[5][7][10] antisemitismo,[1][2][11] dekstra popolismo,[8] nativismo,[12] kaj la novreakcia movado.[13] La eseisto Cathy Young rimarkis ĝian fortan kontraŭstaron de enmigrado, ĉu leĝa aŭ kontraŭleĝa, kaj malpermeseman starpunkton pri la Eŭropa migra krizo.[21]

Robert Tracinski skribis ke la grupo alt-right kontraŭstaras rasmiksiĝon kaj subtenas kolektivismon kaj tribismon.[22] Nicole Hemmer diris en NPR, ke la anoj de la movado alt-right vidis politikan ĝustecon kiel "la plej granda minaco kontraŭ ilia libero."[23]

Ankaŭ asociata kun la movado alt-right estas la konspira teorio pri "kultura marksismo," laŭ kiu grupo de akademianoj celas detrui la okcidentan kulturon per kontraŭkulturo, multkulturismo, maldekstra politiko, kaj politika ĝusteco.[24][25]

Unu resumon de kredoj alternativdekstraj verkis la usona novfaŝista sciencfikcia autoro Vox Day. Ĝi konsistas el 16 punktoj Arkivigite je 2017-08-15 per la retarkivo Wayback Machine, kaj estas havebla ankaŭ en Esperanto.

Originoj redakti

 
Jared Taylor estis menciita kiel intelekta reprezentanto de la movado alt-right.[26]

Laŭ ekonomiisto Jeffrey Tucker el Foundation for Economic Education, "La movado heredas longan kaj tristan tradicion de pensado, de Friedrich Hegel, al Thomas Carlysle, al Oswald Spengler, al Madison Grant, al Othmar Spann, al Giovanni Gentile, ĝis la paroloj de Trump." Li diris, ke proponantoj de la ideologio alt-right "reen rigardas tempon, kiun ili imagas ora epoko, kiam elitoj regis kaj servutuloj obeis," kaj ili kredas, ke "identeco estas ĉio kaj la perdo de identeco estas la plej granda krimo kontraŭ la memo, kiun iu ajn povas imagi."[27]

En marto 2016 Allum Bokhari kaj Milo Yiannopoulos, eseistoj por la ekstremdekstra publikaĵo Breitbart News, eldonis artikolon pri la movado alt-right, kiun CNN priskribis kiel simila al manifesto.[28] En tiu artikolo, ili priskribis la movadon alt-right kiel derivaĵon de la malnova dekstro de Usono kaj diversaj novdekstrismaj movadoj de Eŭropo, citante modernajn influojn kiel la prakonservativistoj Patrick J. Buchanan kaj Samuel T. Francis.[29] Jeet Heer el The New Republic same identas la originojn de la ideologio alt-right en prakonservativistoj, precipe la starpunktoj pri enmigrado de la movado kaj ĝia nekaŝe naciisma fremda politko.[30][31]

Analizo fare de The Guardian priskribis la etnonaciismon de la novdekstristoj kiel praavo de la movado alt-right.[32][33] Matthew Sheffield, skribante en Washington Post, diris, ke la movadon alt-right influis ankaŭ la anarki-kapitalisma kaj pralibertarianisma teoriisto Murry Rothbard, speciale liaj teorioj pri raso kaj demokratio, kaj ke ĝi antaŭe subtenis la prezidentan klopodon de Ron Paul en 2008.[34] Tucker, anarki-kapitalisto, diris, ke la movado alt-right kontraŭas dekstran libertarianismon, ĉar ĝi koncentras sin je grupa identeco kaj tribismo anstataŭ individua libereco.[27]

Reagoj redakti

Kvankam iuj konservistoj bonvenigis la movadon alt-right,[21] aliaj dekstraj kaj maldekstraj politikistoj malaprobis ĝiajn rasismon kaj malamon.[21][35]

David A. French, verkante por la konservisma gazeto National Review, nomis anojn de la movado alt-right "aspirantaj faŝistoj"[36] kaj bedaŭris ilian eniron en la nacian politikan konversadon.[14]

Benjamin Welton, skribante por The Weekly Standard, priskribis la movadon kiel "tre diversa forto," kiu "inversas la moralismon de la maldekstro kaj portas la titolojn 'raciston,' 'homofobon' kaj 'seksiston' kvazaŭ honoraj insignoj."[37]

Benjamin Wallace-Wells, skribante por The New Yorker, priskribis ĝin kiel "maldense amasigita ekstrema dekstra movado," sed diris, ke ĝiaj malsamaĵoj de la kutima dekstro en usona politiko estas pli stilaj ol substancaj: "Unu maniero kompreni la grupon alt-right estas, ke ĝi ne estas movado sed kolektiva eksperimento en dekstra identeco, samkiel multaj homoj uzas anonimecon en la Interreto por provi pli ekstremajn versiojn de si."[8]

Komentaro redakti

En National Review en aprilo 2016, Ian Tuttle skribis, "La movado Alt-Right evangelizis dum la lastaj monatoj ĉefe per rasisma kaj antisemita reta ĉeesto."[26] Bokhari kaj Yiannopoulos priskribas la blankan naciiston Jared Taylor, fondinto de American Renaissance, kaj Richard B. Spencer, fondinto de Alternative Right, kiel reprezentantaj intelektulojn en la movado alt-right.[26][38] Cathy Young, skribante en The Federalist, diris, ke la retejo Radix Journal anstataŭis la retejon Alternative Right, kaj priskribis artikolon en Radix Journal pri aborto, kiu deklaris, ke la kontraŭaborta vidpunkto estas "maleŭgenika" pro tio, ke ĝi kuraĝigas bredadon fare de "la malplej inteligentaj kaj respondecaj virinoj."[39]

En Newsday, Young nomis la movadon alt-right "nesto de antisemitismo" enloĝata de "blankaj superecistoj," kiuj regule utiligas "mallogan maltoleremon."[21] Chris Hayes on All In with Chris Hayes priskribis la nomon "alt-right" kiel eŭfemismo por, "esence, hodiaŭa blanka supereco."[40] Rosie Gray, raportisto por 'BuzzFeed, karakterizis la movadon kiel "blanka supereco, perfekte tajlorita por nia tempo" kaj diris, ke ĝi havas "pli multajn komunaĵojn kun la Eŭropaj ekstremaj dekstraj movadoj ol la Usonaj."[41][42]

La organizo Southern Poverty Law Center, kiu spektas ekstremajn kontraŭ-minoritatajn grupojn en Usono, diris, ke la retejo Breitbart News iĝis populara elejo de la vidpunktoj de la movado alt-right.[18]

Uzado de memeoj redakti

La uzado de Interretaj memeoj fare de la movado alt-right por esprimi kaj antaŭenigi siajn kredojn, ofte per retejoj, kiaj 4chan, 8chan, kaj The Daily Stormer, estas vaste raportita.[11][15][43][44] La memeoj estas ĝenerale rasismaj, antisemitaj, seksismaj, masklismaj, ktp. Disĉiploj de la ideologio, ekzemple, kreis la termon "cuckservative," vortokunfando de "cuckold" ("kokrito," kun tre rasisma subteksto) kaj "conservative" (konservisto).[45] Alia ekzemplo estas la uzado de trioblaj parentezoj aŭ "eĥoj" por identi kaj ataki judojn en la Interreto, kio originis en la blogo The Right Stuff.[5][11][46]

Variaĵoj de la memeo Pepe la Rano estas popularaj en la movado, kondukante al referencoj pri "naziaj ranoj" en la gazetaro.[47][48]

La ofteco de memeoj en la cirkloj alt-right demandigis iujn komentistojn, ĉu ĝi estas serioza movado aŭ simple alternativa maniero esprimi tradiciajn konservismajn kredojn.[8][11] Marc Hetherington, profesoro de politika scienco en Vanderbilt University, rigardas la memeojn kiel penojn por legitimigi rasismajn vidpunktojn.[49]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 Tierney McAfee (August 25, 2016). What Is the Alt-Right Anyway? A User's Guide. People. Alirita August 25, 2016.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 Gregory Krieg. "Clinton is attacking the 'Alt-Right' – What is it?", August 25, 2016. Kontrolita August 25, 2016.
  3. 3,0 3,1 3,2 John Daniszewski (28-an de novembro 2016). Writing about the ‘alt-right’.
  4. 4,0 4,1 4,2 John Daniszewski (15-an de aŭgusto 2017). "How to describe extremists who rallied in Charlottesville" (angle).
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 Ohlheiser, Abby, "Anti-Semitic Trump supporters made a giant list of people to target with a racist meme", June 3, 2016.
  6. Betsy Woodruff. "Rush Limbaugh's Favorite New White-Power Group".
  7. 7,0 7,1 Sevastopulo, Demetri. ‘Alt-right’ movement makes mark on US presidential election. Financial Times.
  8. 8,0 8,1 8,2 8,3 8,4 8,5 8,6 Wallace-Wells, Benjamin. "Is the Alt-Right for real?", The New Yorker, May 5, 2016.
  9. 9,0 9,1 9,2 Dylan Matthews. "The alt-right is more than warmed-over white supremacy. It's that, but way way weirder.", April 18, 2016. Kontrolita June 7, 2016.
  10. 10,0 10,1 Benjy Sarlin. "5 Things to Know About the 'Alt-Right'", August 25, 2016. Kontrolita August 25, 2016.
  11. 11,0 11,1 11,2 11,3 11,4 11,5 Hess, Amanda. "For the Alt-Right, the Message Is in the Punctuation", June 10, 2016.
  12. 12,0 12,1 Becker, Amanda, "Clinton to accuse Trump of embracing nativist political movement".
  13. 13,0 13,1 Brodeur, Michael, "What’s ‘alt-’ about the alt-right?".
  14. 14,0 14,1 French, David. "Donald Trump & Alt-Right's Rise – Not Conservatives Fault", National Review, January 26, 2016. Kontrolita February 5, 2016.
  15. 15,0 15,1 Jake Kivanç (June 15, 2016). Nero, Nazis, and the New Far Right: The Phenomena of the Professional Troll. Vice. Alirita July 14, 2016.
  16. Gottfried, Paul (January 22, 2016). The Decline and Rise of the Alternative Right. The Unz Review. Alirita February 5, 2016.
  17. Theodoracopulos, Taki. Economism in the Alt Right. Taki's Magazine (July 27, 2009). Alirita February 5, 2016.
  18. 18,0 18,1 Piggott, Stephen. Is Breitbart.com Becoming the Media Arm of the 'Alt-Right'?. Southern Poverty Law Center. Alirita May 2, 2016.
  19. Benac, Nancy, "Clinton sees Trump ties to "alt-right" dystopian ideology", Associated Press, August 24, 2016.
  20. Wendling, Mike, "Trump's shock troops: Who are the 'alt-right'?".
  21. 21,0 21,1 21,2 21,3 Cathy Young. "Donald Trump's rant against political correctness is comfort food to racists", Newsday, January 25, 2016. Kontrolita February 5, 2016.
  22. Tracinski, Robert. Yes, the Alt-Right Are Just a Bunch of Racists. The Federalist (April 4, 2016).
  23. What You Need To Know About The Alt-Right Movement. NPR.org (August 26, 2016). Alirita August 27, 2016.
  24. Weyrich, Paul. Letter to Conservatives by Paul M. Weyrich. Arkivita el la originalo je 2000-04-11. Alirita 30-a de novembro 2015.
  25. Wodak, Ruth; Majid KhosraviNik, Brigitte Mral. (2012) Right wing populism in Europe : politics and discourse, p. 96, 97. ISBN 978-1780932453.
  26. 26,0 26,1 26,2 Tuttle, Ian, "The Racist Moral Rot at the Heart of the Alt-Right", National Review. Kontrolita April 18, 2016.
  27. 27,0 27,1 Tucker. Five Differences Between the Alt-Right and Libertarianism. Foundation for Economic Education (August 26, 2016). Alirita September 7, 2016.
  28. Krieg, Gregory. Clinton is attacking the 'Alt-Right' -- What is it?. CNN.
  29. An Establishment Conservative's Guide To The Alt-Right (March 30, 2016).
  30. Heer, Jeet. "National Review Fails to Kill Its Monster", The New Republic, January 22, 2016.
  31. Weigel, David. What’s the alt-right? A primer. Washington Post.
  32. Wilson, Jason, "‘A sense that white identity is under attack’: making sense of the alt-right".
  33. Salon.
  34. Sheffield, Matthew. Where did Donald Trump get his racialized rhetoric? From libertarians.. Washington Post.
  35. Robert Tracinski. Yes, The Alt-Right Are Just a Bunch of Racists. The Federalist. Alirita April 4, 2016.
  36. Aŭ "faŝistaj imitantoj"; angle fascist wannabes.
  37. Welton, Benjamin. "What, Exactly, is the 'Alternative Right?'", The Weekly Standard, February 1, 2016. Kontrolita February 5, 2016.
  38. An Establishment Conservative's Guide To The Alt-Right. Breitbart (March 29, 2016). Alirita June 9, 2016.
  39. Young, Cathy. You Can't Whitewash The Alt-Right's Bigotry. The Federalist. Alirita June 9, 2016.
  40. "All In with Chris Hayes, Transcript 12/9/2015", December 9, 2015.
  41. Allan Smith. "A deep look inside the 'alt-right,' the movement Hillary Clinton just excoriated in a major speech", Business Insider, August 25, 2016. Kontrolita September 2, 2016.
  42. Gray, Rosie. How 2015 Fueled The Rise Of The Freewheeling, White Nationalist Alt Right Movement – BuzzFeed News. Buzzfeed (July 7, 2015). Alirita February 5, 2016.
  43. Jesse Singal. "Explaining Ben Shapiro's Messy, Ethnic-Slur-Laden Breakup With Breitbart", New York, May 26, 2016. Kontrolita July 14, 2016.
  44. David Duke and other white supremacists see Trump's rise as way to increase role in mainstream politics (September 29 2016). Alirita October 1 2016.
  45. Weigel, David. "'Cuckservative' – the conservative insult of the month, explained", The Washington Post.
  46. (((Echoes))), Exposed: The Secret Symbol Neo-Nazis Use to Target Jews Online. mic.com.
  47. Olivia Nuzzi. "How Pepe the Frog Became a Nazi Trump Supporter and Alt-Right Symbol", The Daily Beast, May 25, 2016. Kontrolita September 17, 2016.
  48. Adam Sewer. "It's Not Easy Being Meme", The Atlantic, September 15, 2016. Kontrolita September 15, 2016.
  49. Patrik Jonsson (August 27, 2016). Donald Trump's candidacy and the rise of the 'alt-right' movement. Christian Science Monitor. Alirita September 3, 2016.