Prakonservismo

reakciema politika ideologio, trovata ĉefe en Usono
(Alidirektita el Prakonservativismo)

Paleokonservativismo estas konservisma kaj reakciema politika filozofio, trovita ĉefe en Usono, kiu emfazas tradicion kaj civilan socion kune kun religia, regiona, nacia kaj Okcidenta identoj. Laŭ Michael Foley, klerulo pri internaciaj rilatoj, "prakonservistoj agitas limigojn de enmigrado, malfaron de multkulturismaj programoj, malcentrigon de la federacia registaro, la relimigon de fremda komerco, pli grandan emfazon je ekonomia naciismo kaj izolismo en usona fremda politiko, kaj ĝenerale venĝeman vidpunkton pri socia ordo kiu, laŭ ili, bezonas repreni la tradiciajn liniojn distingajn kaj precipe la asignadon de roloj laŭ la kategorioj sekso, etno, kaj raso." Ĝenerale ili rigardas Usonon kiel ŝtaton por blankaj eŭropanoj kaj kontraŭas miksadon inter kulturoj kaj rasoj.

Ili identas sin kiel la legitimaj hereduloj de la usona konservisma tradicio, pretendante radikojn en la malnova dekstro, grupo, kiu influis la decidon de Usono ne eniri en la Ligon de Nacioj kaj la limigon de enmigrado en 1924, kaj poste kontraŭstaris Franklin D. Roosevelt. Iuj eĉ rigardas pli antaŭen, al la kontraŭfederaciistoj de la revolucia periodo, kiuj kontraŭstaris la usonan konstitucion kaj subtenis la Artikolojn de Konfederacio. Per "konservismo" ili celas konservadon de tradicioj supoze kunhavataj de "veraj usonanoj," kiujn ili opinias minacataj per la enmigrado de aliaj kulturoj kaj per "malmoralaj" praktikoj, kiaj samseksaj edzeco kaj edzineco.

Unu notinda paleokonservisto estas Pat Buchanan, kiu estis konsilanto al la prezidentoj Richard Nixon, Gerald Ford, kaj Ronald Reagan, kaj estas ankaŭ holokaŭsta neanto. Alia estas Paul Gottfried, kiu unue nomis la ideologion. La movado alt-right, kiu helpis la miliardulon Donald Trump gajni la Respublikanan prezidentan kandidatecon, estas influita de paleokonservismo, kaj politika enketisto Bruce Wilson rimarkis, ke la politikoj de Trump "antaŭenigas kernajn prakonservismajn starpunktojn." Ankaŭ la usona Konstitucia Partio estas ideologie prakonservisma.

Kvankam ĝiaj subtenantoj asertas ĝian praecon, la komentisto Rich Lowry rimarkis en National Review, ke la prefikso "celas kaŝi tion, ke ĝi estas lastatempa ideologia kreaĵo el la politiko post la malvarma milito."

Kelkaj prakonservistoj redakti