Antonin Scalia (n. la 11-an de marto 1936 – m. la 13-an de februaro 2016} estis de la 26-an de septembro 1986 ĝis sia morto juĝisto de la Supera Kortumo de Usono. Li estis la plej longe servanta juĝisto de la Kortumo. Oni rigardis lin kiel intelekta fortulo en la dekstrema flanko de la Kortumo, subtenante originalismajn kaj tekstismajn interpretojn de la Konstitucio.[1] Li estis la unua italdevena juĝisto en la Kortumo.

Antonin Scalia
Persona informo
Naskonomo Antonin Gregory Scalia
Naskiĝo 11-an de marto 1936 (1936-03-11)
en Trenton
Morto 13-an de februaro 2016 (2016-02-13) (79-jaraĝa)
en Cibolo Creek Ranch
Mortokialo korinfarkto
Tombo Fairfax Memorial Park
Lingvoj angla
Loĝloko TrentonKlevlandoĈikago • McLean
Ŝtataneco Usono
Alma mater Georgetown University College of Arts & Sciences • jura altlernejo Harvard • Universitato de Friburgo • Xavier High School
Subskribo Antonin Scalia
Familio
Infano Eugene Scalia
Okupo
Okupo juĝistoadvokatoprofesorojuristo
vdr
Antonin Scalia (oficiala kortuma portreto, 2009)

Scalia naskiĝis en Trenton, Nov-Ĵerzejo. kaj lernis en publikaj bazlernejoj kaj en katolika mezlernejo. Li studentis ĉe Universitato Georgetown kaj ricevis juran dilplomon (LL.B.) de la Jura Lernejo Harvard. Li laboris kiel advokato, instruis pri juro en la Universitato de Virginio kaj la Universitato de Ĉikago, kaj servis en diversaj postenoj en la usona registaro sub prezidentoj Nixon kaj Ford. En 1986 prezidento Ronald Reagan nomumis lin al la Supera Kortumo kiam William Rehnquist leviĝis al la posteno ĉefjuĝista.

Fontoj redakti

La artikolo baziĝas en la anglalingva Vikipedio,

  1. Jeffrey Toobin, The Oath: The Obama White House and The Supreme Court, Doubleday Press, paĝoj 111–112, ISBN 978-0-385-52720-0. angle