Armea generalo estas generala militista rango uzata de armeoj de kelkaj ŝtatoj. En armeoj uzantaj rangon marŝalo temas pri la dua plej supera rango, alie la rango estas la plej supera.

Ĉeĥio redakti

 

En Ĉeĥio tio estas la plej supera generala rango en Armeo de Ĉeĥa respubliko. La plej proksima pli malalta rango estas generalleŭtenanto. Se la armea generalo estas en funkcio de estro de Generala stabo de Armeo de ĈR, poste estas ununura pli supere postenigita persono prezidento de Ĉeĥa respubliko, kiu estas ĉefa komandanto de la ĉeĥaj armitaj fortoj.

Signo: kvar kvinpintaj oraj steloj.

La armea generalo kutime komandas al unu armeokorpuso.

En Ĉeĥio estis ĝis nuntempo (2009) nomitaj kvin armeaj generaloj, krom generalo Sedláček, la nomitoj ĉiam funkciis en posteno de estro de Generala stabo de AdĈR:

 
Epoleto de franca armegeneralo.

Francio redakti

La armea generalo (général d’armée) estas la plej supera generala rango de Francio. Pli precize tio estas markigo de rango uzata fare de diviziaj generaloj en la plej militistaj rondoj - estro de generata stabo, stabo de surteraj fortoj (kvin steloj sur epoletoj) kaj kelkaj pluaj (komandanto de Pariza regiono havas ses stelojn).

Usono redakti

 
Usona ordeno de armegeneralo (ekde 1944).

La armea generalo (General of the Army) estas malofte uzata rango de la surteraj fortoj de Usono. Unuafoje ĝi estis uzita kiel (kvarstela) rango por generalo U. Simpson Grant, post lia elekto de prezidento poste por W. T. Shermana kaj P. H. Sheridana, la sekvantoj de Grant. Pluaj armeaj generaloj (kun kvin steloj) estis nomitaj nur en decembro de 1944 (G.Marshall, D. MacArthur, D. D. Eisenhower kaj H. H. Arnold). O. Bradley estis nomita en septembro de 1950. Post tiam, la plej alta rango, kiun generaloj en aktiva servo ricevis, estas la rango generalo (angle (full) general), kvankam la rango armea generalo formale ekzistas.

Sovetunio redakti

 
Ordeno de armegeneralo en la Ruĝa armeo de Sovetunio (de 1940 ĝis 1943).
 
Epoleto de armegeneralo en Rusio
(ekde 2013).

En la jaro 1940 estis en Sovetunio rango de armea generalo (генерал армии) enkondukita en Ruĝa Armeo dum alinomado de la generalaj rangoj.. La rango estis envicigita inter marŝalo de Sovetunio (pli supera) kaj generalkolonelo (malpli supera), ĝi respondis al rango admiralo de ŝiparo en maristaro. En junio de 1940 estis nomitaj unuaj tri armeaj generaloj, dum la milito ties nombro kreskis, la rangon akiradis kutime komandantoj de frontoj. Sume estis ĝis la jaro 1991 nomitaj kiel armeaj generaloj 133 soldatoj, la rango estis uzata ankaŭ por la plej superaj reprezentantoj de resortoj de enlando kaj sekureco.

Ceteraj ŝtatoj redakti

Ŝtatoj de soveta bloko (Pollando, Ĉeĥoslovakio, GDR, Bulgario) kun transpreno de la soveta sistemo de generalaj rangoj transprenis ankaŭ tiun ĉi rangon, tipe por ministro de defendo. Post disfalo de USSR la rango estas uzata en Ukrainio.

La rango estas enkondukita ankaŭ en kelkaj pluaj ŝtatoj - Indonezio, Liberio, Paragvajo, Brazilio, antaŭe en Jugoslavio.

Rilataj temoj redakti

Ludvík Svoboda

Referencoj redakti