Vidpunkte de ĝenerala konsidero, per la termino "bono" oni substrekas ĉion kio aperas dezirebla al la individuoj kaj tia kia povas esti konsiderita kiel fina celo atingenda en sia ekzisto. Tiu estas la “etika” aspekto de la koncepto de bono; sed en la historio de la filozofio estis proponita ankaŭ ontologia signifo kun Platono kaj liaj sekvuloj kaj epigonoj kiuj establis egaligon inter Bono, Belo kaj Vero. (Vidu: Kalokagacio). Tiu vidpunkto estis alprenita kaj plidifinita de kristanismo, ĉar Dio laŭ la kristana filozofio estas, fakte, krom ĉioscia kaj ĉiopova, la esenco de la bono, de la belo kaj de la vero.

La Senkulpeco, pentraĵo de de Bouguereau.

Ofte la koncepto de Bono alprenas pragmatan signifon kaj identiĝas kun tiu de "bonagado", egalvalora al "plenumi bonagadon", nome agoj kiuj korespondas al moralaj normoj, nome kiuj sin altrudas el si mem: nome estas koncernata la konduto postulita de la konscienco..

La koncepto pri bono estas tipe kontraŭa al tiu de malbono kiu kiel tiu de”bono” alprenis en la okcidenta filozofio kaj etikan signifon kaj ontologian. En la orienta spekulativado la “malbono” havas ankaŭ gnoseologian valoron, ĉar korespondas al “ignoro” pri la Dio kaj vero.

La doktrino, kiu celas establi la raciajn kriteriojn por esprimi “juĝon de valoro” koncerne la homajn agojn, estas la etiko, nome la moralo.

La koncepto pri bono en la historio de la filozofio redakti

En la historio de la filozofio la koncepto pri bono estis konturita laŭ malsamaj konceptoj:

Sur tiu distingo fondiĝas la temo, de ĉiam unu el la plej debatata en la medioj filozofia, religia kaj poltika, kun rezultoj kiuj, se laŭ certaj aspektoj ŝajnas konverĝi al konsentitaj tezoj, laŭ aliaj kondukas al la alestiĝo de filozofiaj, sociologiaj kaj politikaj tute neakordigeblaj kaj antagonistaj.

En la medio de subjektivismo troviĝas tiu filozofia doktrino de la relativismo kiu, negante ĉe la radiko la homan kapablon establi kriteriojn objektive validajn referencantajn al la plej granda parto de la homaj konaj agoj, negas implicite ankaŭ la bazojn sur kiu fondiĝas la tradicia moralo.

Laŭ relativismo, la unika "organismo" rajtigita esprimi juĝojn de valoro sur la grado de "boneco" rilate iun homan sintenon estas la tuta komunumo en kiu la unuopaj individuoj estas membroj. En tiu logiko, ju pli granda estas la konsento des pli justaj (bonaj) estas la sintenoj konsiderataj. La tieldiritaj moralaj leĝoj ne povus, do, esti validaj laŭ absoluta senco, ne povus, kiel la aliaj leĝoj, trovi sian validigon per la aprobo de la tuta socia korpo aŭ de ties plej granda parto.

Al la metafizika-religia-objektiva apartenas, male, la plej granda parto de la religioj kiuj sin oponas al tiu subjektiva maniero interpreti la moralon, kaj asertas ke la moralaj leĝoj – tiaj pro supozita korespondo al la naturo aŭ imanentaj al konscienco mem pro supozita ilia dia origino – ne altrudiĝas al la nekredantoj aŭ al neakceptantoj de la natura morala leĝo.

Kial, fine, valorus principo de la konsento de la plej granda parto de la socio? Ĉu tio ne estus surogato de la natura morala leĝo?

La objektiva koncepto redakti

Platono redakti

La unua troviĝas precipe en la antikva penso kaj en tiu mezepoka.
Laŭ Platono la Bono estas komparata al la Suno (Respubliko, VI 508 sgg.):
Kiel la suno per sia lumo donas videblecon al la aĵoj, tiel la Bono donas intelekteblecon al la ideoj, nome igas la ideojn kompreneblaj;
Kaj kiel la suno per la lumo donas vidkapablecon al la okulo tiel la Bono donas komprenkapablon al la animo.

Tial estas homogeneco, parenceco inter la aĵoj komprenebligitaj kaj la animo kiu ilin komprenas, kaj tiu parenceco estas realigita de la Bono.

Kiel la suno, fine, per sia varmo ebligas la vivon, tiel la Bono ke ĉiu ideo kaj ĉiu aĵo ekzistu.

La tuta mondo ekzistas ĉar estas bone ke ĝi eszistu. La aĵoj ekzistas ĉar ili estas bonaj: estante bonaj, ili estas instrumento por atingi la Bonon. (Celisma koncepto pri la naturo simila al tiu kistana): Dio kreis la mondon por ke la homo praktiku la bonagadon.

Laŭ Platono, la bonoj estas dupecaj: homaj kaj diaj.[1] Alimaniere dirite, estas almenaŭ du precipaj manieroj interpreti la Bonon: la maniero tute homa konsistas en “redukti la Bonon al la tio kio utilas kaj profitdonas por la homoj”. Kreiĝas tiel relativisma koncepto, utileca kaj antropocentra, pri la Bono.

Sed la Bono en si mem estas Bono kiu transcendas eĉ la esencon.[2] havas strukturon pli ampleksan, eĉ senliman, ĉar ĝi eskapas al la homaj kondiĉoj: pro tio ĝi havas dian karakteron.

La Bono en si mem estas senkondiĉa, dia ĉar ĝi transcendas ĉiun limiĝon, kaj por ĝin alproksimigi estas postulata kompleta intelekta aliro: ĝi lokiĝas «al la ekstrema limo de la intelektebla», kaj ĝuste pro tio malfacilas ĝin vidi». [3]

Krome la Bono estas kiel la Belo: disemita "laŭgrade" kie etapoj devas esti trakuritaj ĝis la perfekta celo. [4] La novplatonanoj faros idealan centron de tiu koncepto.

Aristotelo redakti

Aristotelo engaĝis sin en polemikon kun Platono (Etiko al Nikomako, 1): la Bono ne povas esti ideo kiu transcendas la mondon kie la homo vivas kaj agadas, la bono estas tio kion la homo realigas per sia konkreta konduto.

Aristotelo, tamen, revenas eĉ mem inter la sekvantoj de la platona teleologio-celismo kiam li konceptas la superan perfektecon, la Bonon kiel puran akton aŭ kiel senmovan motoron kiu estas la neanstataŭebla premiso kiu ebligas ke kontinue realiĝu la aĵoj transirantaj el potenco al akto kaj kiu estas la kaŭzo de la anhelo de ĉiuj aĵoj en la direktado de la pura Akto. Certaspekte, ankaŭ laŭ Aristotelo la Bono estas io transcenda.

Plotino redakti

Plotino reprenas la platonan koncepton: la supera principo kiun Platono nomis “Bono”, en Plotino estas plejofte indikata per “Unuo senforma”. Tiu korespondo trovas pruvon en sennombraj pasaĵoj de la Eneadoj (kaj aparte en la V 5,10).

Aliloke Plotino, sekvante ankaŭ en tio Platonon, distingas diversajn gradojn de la Bono, ĝuste kulminantaj en la “Bono supera al ĉiuj”.(VI 9, 6) : tial la aĵoj estas relative bonaj ĉar emanantaj rekte de Ĝi, Ĝin imitas nome ili partoprenas je Ĝia naturo ankaŭ se kun neegala intenso.

Kristanismo redakti

Tiu konceptado rekoneblas en la kristana penso kiu tamen ĝin modifas laŭvidpunkte de Kreismo: la a aĵoj estas rekte kreitaj de Dio laŭ la providenca volo de Dio kaj do konservas de Li la esencon bonan (Vidu Genezon 1). Laŭ Aŭgusteno de Hipono, ekzemple, la limigita kaj koruptebla konsisto de la teraj bonoj ne estas difekto de la krea ago sed signo de la limigita bono. Tiu karakterizo, fakte, generas diversecon de la bonoj kaj gradigon inter ili, igante la mondon plej riĉa kaj kompleta.[5]

Malgraŭ tio aliloke (De civitate Dei Aŭgusteno pensigas ankaŭ al neta antitezo, al iu nekontinueco kaj dikotomia kontrasto en la medio de la amo, inter amor sui kaj amor Dei, amo al si kaj amo al Dio, nome amo al si anstataŭ amo al Dio.

Sur tiu pensolinio marŝas la kristana penso de kristanaj pensuloj antaŭ mezepoko: (Boecio, Kasiodoro…)

En mezepoko redakti

Laŭ la skolastikisma doktrino de la transcendentaloj,[6] kie Esto kaj Bono identiĝas: la bono identiĝas kun la esto kaj la diversaj gradoj de unu koincidas kun la alia: Dio estas la supera Bono kaj la supera Esto kaj la kreitaĵoj estas bonaj ĉar kreitaj laŭ Lia bildo (Genezo, 2).

Subjektiva koncepto redakti

Estis tiu en antikvaj tempoj la ĉefa koncepto ĉe sofistika skolo kun ties relativisma etiko, sed okazas precipe en la moderna kaj nuntempa epokoj ke radikiĝas kiel teorio kiu difinas “bona” tion kion la subjekto perceptas, deziras kaj volas tion kio laŭ li estas bona.

Tia subjektiveco povas esti nature empiria, kaj ĉi-kaze ĝi enfluas en relativismon, kiel tiu de Thomas Hobbes aŭ, kiel Kant, tiu subjektivismo reduktiĝas al tio kion la homoj havas komunan: esti dotite per racio; universala subjektiveco kiu sin spegulas en leĝo universala kaj formala de la bona volo kiu ekskludas, certasence, transcendas, la unuopajn apartajn volojn.

En la nuntempa filozofio akra estas la polemiko inter la subjektivaj kaj objektivaj vidpunktoj pri la bono: adheras al tiu lasta spiritualismo kiu difinas la bonon kiel ĝi estis difinita en antikvaj kaj mezepoka tempoj, kaj novidealismo kiu, tamen, sur spuroj de romantismaj idealismoj, provas transsalti la kantan formalan vidpunkton kaj ellaboras metafizikon de la subjektiveco kie ĝi savas objektivan vidpunkton pri la bono.

En pragmatismo, en pozitivismo kaj en analiza filozofio precipas la subjektivisma vidpunkto, asertata pli/malpli radike.

Pozicio aparta kaj malsama estas tiu sekvata de fenomenologio kaj de iuj pensofluoj de novrealismo, kiuj asertas la objektivecon de la bono aŭ pli ĝenerale de la homaj valoroj regante, tamen, ke ĝi povu esti rekondukita sub la teologian tegmenton.

Notoj redakti

  1. Platono, Leĝoj, 631 b
  2. Platono, Respubliko, 509 b
  3. Platono, Respubliko, 517, 519, 532.
  4. Simpozio, 209 e-212 c
  5. Mirindaj gradoj de la bonoj en CAL (Contra adversarium Legis et Prophetarum), Repliko al kontraŭulo de la Leĝo kaj Profetoj” 1,4.6.
  6. La vorto “transcendentalo”, uzita unuafoje en la skolastikismo kaj specife de Tomaso de Akvino, intencas signifi referencon al tio kio estas pleje universala. Ekzistas nome konceptoj kiuj havas sian universalecon, ekzemple: vero kaj bono kiuj, en unua grado de universaleco, referencas al ĉiuj homaj estaĵoj, sed la samaj konceptoj, referencigitaj al la intelekto kaj volo de la perfekta esto kiel Dio, akiras, se tiel diri, iun “superan universalecon” kiun oni povas difini per transcendentalo

Bibliografio redakti

  • A. Bortolotti, La religione nel pensiero di Platone: dalla Repubblica agli ultimi scritti, Firenze, 1991 ISBN 88-222-3834-6
  • Giovanni Reale, Guida alla lettura della «Metafisica» di Aristotele, Laterza: Roma-Bari, 2007 ISBN 88-8420-524-7
  • Cleto Carbonara, La filosofia di Plotino, Ferraro, Napoli 1954
  • Vincenzo Cilento, Saggi su Plotino, Mursia & Co, Milano 1973
  • Giacomo Samek Lodovici, La felicità del bene. Una rilettura di Tommaso d'Aquino, Edizioni Vita e Pensiero, 2002
  • Gonnelli Filippo, Guida alla lettura della “Critica della ragion pratica” di Kant, (Guide ai classici, 6), Roma; Bari: Laterza, 1999.
  • O'Farrell Francis, Per leggere la Critica della Ragione pratica di Kant, Roma: PUG, 1990.
  • G. Muresu, Chierico e Libertino, in «Letteratura Italiana, V. Le Questioni», Torino 1986
  • G. E. Moore, Principia Ethica Arkivigite je 2021-04-12 per la retarkivo Wayback Machine (1903)
  • Friedlaender Paul, Platone.Eidos-Paideia-Dialogos, La Nuova Italia, Firenze, 1979.
  • Raphael, Iniziazione alla Filosofia di Platone, Asram Vidya, Roma, 1984.
  • De Vogel Cornelia, Ripensando Platone e il Platonismo, Vita e Pensiero, Milano, 1990.
  • Findlay John, Platone le dottrine scritte e non scritte, Vita e Pensiero, Milano, 1994.
  • G. Faggin, Plotino, Asram Vidya, Roma, 1988.
  • J. M. Rist, Plotino. La via verso la realtà, ed. il melangolo, Genova, 1995.
  • P. Hadot, Plotino o la semplicità dello sguardo, Einaudi, 1999.
  • F. Botturi, La generazione del bene, Vita e pensiero, Milano, 2009.

Vidu ankaŭ redakti