Daniel WEBSTER [danjel ŭebsta], naskita la 18-an de januaro 1782, mortinta la 24-an de oktobro, 1852, estis eminenta usona ŝtatisto dum la unua duono de la 19-a jarcento. Webster unue atingis regionan konatecon advokate defendante la ekspedajn firmaojn de Nov-Anglio. Lia elokventa argumentado por la propraj plinaciismiĝantaj starpunktoj rezultigis, ke li fariĝis unu el la plej famaj oratoroj kaj gvidantoj de la partio Whig, kiun li kunfondis.

Daniel Webster
Persona informo
Daniel Webster
Naskiĝo 18-an de januaro 1782 (1782-01-18)
en Salisbury
Morto 24-an de oktobro 1852 (1852-10-24) (70-jaraĝa)
en Marshfield
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per cerba sangadocirozo vd
Tombo Winslow Cemetery vd
Religio Unitariismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater kolegio Dartmouth • Lernejo Phillips Exeter vd
Partio Partio Whig vd
Subskribo Daniel Webster
Familio
Patro Ebenezer Webster vd
Patrino Abigail Eastman vd
Gefratoj Ezekiel Webster vd
Edz(in)o Caroline LeRoy • Grace Fletcher vd
Infanoj Fletcher Webster • Julia Webster • Edward Webster vd
Profesio
Okupo politikistodiplomatoadvokatoverkisto vd
Aktiva en Vaŝingtono vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Post elstara kariero advokata, li servis egale eminente en la usona Senato (en 1957 tiu institucio nomis lin unu el siaj kvin plej elstaraj membroj) kaj dufoje kiel la usona "Usona Sekretario de Ŝtato"; en tiu posteno li interalie finnegocis la traktaton (Traktato Webster-Ashburton) kiu establis la definitivan landlimon inter la orientaj partoj de Usono kaj Kanado. Tri fojojn li sensukcese kandidatis por la usona prezidenteco. En la Senato, li estis unu el la "Granda Triopo": li, Henry Clay, kaj John C. Calhoun. Oni ĝenerale opiniis lian "Repliko al Hayne" (1830) kiel la plej elokventan paroladon iam ajn eldiritan en la Kongreso usona.

Pro lia deziro ke la Usona federacio konserviĝu kaj ke oni evitu enlandan konflikton, li (simile al Henry Clay) daŭre elserĉis kompromisojn celantajn forpuŝi la minacon de milito inter la nordaj kaj sudaj ŝtatoj de Usono. Tiuj streboj tamen malsukcesis, kaj naŭ jarojn post lia morto ekflagris la Usona Enlanda Milito.

Stephen Vincent Benét verkis legindan novelon kaj teatraĵon pri Webster, The Devil and Daniel Webster (La diablo kaj Daniel Webster),