Dolné Semerovce, hungare Alsószemeréd estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Levice. "Dolné kaj "Alsó" signifas: suba.

Dolné Semerovce situas en la plej griza distrikto, la ruĝo montras la distriktejon

Situo redakti

La vilaĝo situas en valo de rojo, ĉefvojo Nové Zámky-Šahy preteriras.

Historio redakti

La vilaĝo estis loĝata dum la neolitiko kaj bronzepoko. Antaŭ la hungaroj la komunumo apartenis al la Grandmoravia Regno. La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1353 en formo "Zemered". En 1715 la vilaĝanoj en la proksimeco trovis pli defendeblan lokon, tie fondiĝis denove la vilaĝo. En 1910 loĝis tie 509 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Hont, al distrikto de Ipolyság, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 499 da homoj, (296 hungaroj, 101 ciganoj, 93 slovakoj).

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

Károly Viszolajszky estis pastro de la vilaĝo pli ol 5 jardekojn ĝis sia morto.