Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Burgonjo (apartigilo)

Duklando BurgonjoBurgundio estis feŭdo inter la 9-a kaj 15-a jc kun ĉefurbo Dijon.

Duklando Burgonjo
Plena origina nomo:
Duché de Bourgogne
 Reĝlando Francio 8801477 Reĝlando Francio 

vasala ŝtato • duklandohistoria regiono
Geografio
Francio en 1477
Francio en 1477
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Reĝlando Francio Reĝlando Francio
Postsekvaj ŝtatoj:
Reĝlando Francio Reĝlando Francio
Elstaraj historiaj eventoj
880 Kreo
1337-1453 Centjara milito
1430 Ordeno de la Ora Ŝaffelo
1474-1477 Milito de Burgonjo
5-an de januaro 1477 Batalo de Nancy
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

Ekde 1006, la duklando estis apanaĝo regata sinsekve de du reĝaj dinastioj : rektaj kapetidoj kaj Valois.

Sekve de geedziĝo de Filipo la Maltima kun Margareta de Flandrio, la Valois-Burgonjo tiom kreskigis siajn posedaĵojn en Nederlando inter 1363 kaj 1477, ke ili pripensis konsistigi sendependan ŝtaton. Tamen, tiu rapida kresko kondukis al konsistigo de koalicio gvidata de svisa konfederacio kaj de duko de Loreno, kiu suferigis vicon da malvenkoj al la lasta duko Karlo la Maltima, kiu fine mortis piede de la muroj de Nancy.

Burgonjo fariĝis tiam registarlando kaj generalitato de la reĝlando Francio. Ĝia teritorio respondas precipe al :

La provinco estis pligrandigita per Bresse kaj Bugey kiam Savojo cedis al Henriko la Kvara siajn posedaĵojn sur la dekstra bordo de riverego Rodano. Per la posedaĵoj de dukoj de Burgonjo en Nederlando, Karlo la Kvina, pranepo de Karlo la Maltima, konsistigis distingan politikan enton.

La unuaj dukaj dinastioj redakti

Divido de malnova Burgonjo inter Francio kaj Ĝermanio redakti

Duklando Burgonjo estas unu el la heredintoj de malnova merovida Burgonjo, kiu restaras okaze de la multaj karolidaj dividoj. Laŭ militoj aperas kaj kunekzistas reĝlando Burgonjo, duklando kaj graflando Burgonjo.

En 841, troviĝas la titolo dux Burgundiae potentissimus portata de grafo Guérin : tio estas milita komandejo. La dividoj de 843 per Verdun, 855 per Prüm, 870 per Meerssen estas daŭra origino de la partigo de teritorioj en Okcidenta Burgonjo (duklando) kaj Orienta (graflando): okcidento de riveroj Saône kaj Rodano iris al Karlo la Kalva, oriento al Lotaro la Unua[1].

La kreo de la duklando : la bosonidoj (898-952) redakti

En 879, Boson grafo de Vienne kaj Autun fariĝis reĝo. Liaj posedaĵoj kovras grandan parton de malnova Burgonjo. Sed la reĝo Karlomano la Dua, subtenata eĉ de la frato de Boson, Rikardo kromnomata la Juĝrajta, reduktis lian reĝlandon al Provenco. Tio estas la unua dinastio de la dukoj de Burgonjo, la bosonidoj (898-952).

La duklando robertida (956-1002) poste kapetida (1006-1361) redakti

Robertidoj disputis pri duklando Burgonjo kontraŭ la familio de la reĝo Raulo ekde 936.

La duklandoj de Valois (1361-1477) redakti

 
Dukoj valois de Burgonjo

En 1361 duko Filipo (Rouvres) mortis sen heredanto, la franca reĝo Johano la Dua la Bona reprenis la duklandon kaj donis ĝin en 1363 al sia filo Filipo la Maltima kiel apanaĝon. Tiu lasta, dank'al diplomatiaj agoj de lia frato la reĝo Karlo la Kvina, ricevas la graflandon de Flandrio per sia edziĝo al Margareta la Tria de Flandrio.

Kresko en Nederlando redakti

 
La burgundia ŝtato sub Karlo la Maltima

Rilatoj kun francaj reĝoj redakti

 
Filipo la Maltima (1342-1404)

Partopreno en regado de la reĝlando redakti

 
Johano la Sentima (1371-1419)
 
Filipo la Bona (1396-1467)
 
Francio en 1435. Malhele ruĝa estas duklando Burgonjo.

Post la morto de sia frato Karlo la Kvina en 1380, Filipo la Maltima fariĝis regento kaj kuratoro de la reĝo atendante la plenaĝecon Karlo la Sesa (en 1388).

Tento pri suvereneco redakti

 
Maria (Burgonjo) (1457-1482)
 
Karlo la Maltima (1433-1477)

Filipo la Bona akceptigis de Karlo la Sepa ne plu omaĝi al la reĝo, privilegio konsentita nur al li. Tamen la duko fidelis al politiko de proksimeco al la francaj reĝoj. Li eĉ akceptis la estontan Ludoviko la Dekunua en kontraŭstaro al sia patro.

Karlo la Maltima, male, ne hezitis defii Ludovikon la Dekunuan en batalo de Montlhéry (1465) kaj sieĝante antaŭ Parizo.

Aneksaĵoj redakti

La regantoj redakti

Bibliografio redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

  1. J. Richard (1978) p. 106