Elia KAZAN, aŭ realnome Elia Kazantzoglou, (naskiĝis la 7-an de septembro, 1909, mortis la 28-an de septembro, 2003) estis usona reĝisoro.

Elia Kazan
Oskar-premiito
Persona informo
Elia Kazan
Ηλίας Καζαντζόγλου
Naskiĝo 7-an de septembro 1909 (1909-09-07)
en Konstantinopolo
Morto 28-an de septembro 2003 (2003-09-28) (94-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Lingvoj anglagrekaturka vd
Ŝtataneco UsonoGrekio vd
Alma mater Williams College • Yale School of Drama • Lernejo Juilliard • New Rochelle High School vd
Subskribo Elia Kazan
Familio
Edz(in)o Barbara Loden • Frances Kazan • Molly Kazan vd
Infanoj Nicholas Kazan • Chris Kazan vd
Parencoj Zoe Kazan vd
Profesio
Okupo filmreĝisoroscenaristofilmproduktoroverkistoaktoroteatra reĝisoro • filmaktoro • reĝisoro vd
Aktiva en Usono vd
Aktiva dum 1934–1976 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Elia Kazan naskiĝis en Konstantinopolo (nuntempe: Istanbulo), Turkio. En 1913 lia tuta familio elmigris al Usono.

Li laboris kaj por la Teatro kaj por la Kino, surscenigis kaj filmigis ĉefe socikritikajn verkojn de aŭtoroj kiel John Steinbeck kaj Tennessee Williams, kaj famigis aktorojn kiel ekz. Marlon Brando kaj James Dean.

Elia Kazan ankaŭ verkis kelkajn romanojn kaj membiografion E. K. – A life (1988).

En 1996 li kadre de la Berlina Internacia Film-Festivalo Berlinale en Germanio ricevis la premion Honora Ora Urso pro sia vivoverko.

Li mortis en Novjorko.

Listo de filmoj redakti

  • A Tree Grows in Brooklyn (Usono, 1945)
  • Gentleman’s Agreement (Usono, 1947)
  • The Sea of Grass (Usono, 1947)
  • A Streetcar Named Desire (Usono, 1951)
  • Viva Zapata (Usono, 1952)
  • On the Waterfront (Usono, 1954)
  • East of Eden (Usono, 1955)
  • A Face in the Crowd (Usono, 1957)
  • Splendor in the Grass (Usono, 1961)

Listo de premioj redakti