Endre Tót
Endre TÓT, hungare Tót Endre estas moderna hungara kaj germana pentristo.
Endre Tót | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de novembro 1937 (86-jaraĝa) en Sümeg |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Arta Universitato Moholy-Nagy |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | pentristo • fotisto • gravuristo • ludartisto • konceptartisto |
Endre Tót naskiĝis la 5-an de novembro 1937 en Sümeg.
Biografio redakti
Endre Tót frekventis ĉeflernejon en Budapeŝto inter 1959-1965. Li lernis la modernajn branĉojn de la pentrado. En la 1970-aj jaroj li havis sukcesojn eksterlande, dume hejme li ne estis konata. Tial li forlasis la landon kaj ekvivis en Okcidenta Germanio. Ekde la 1990-aj jaroj li ofte vizitas Hungarion. Li ricevis premion Kossuth en 2009, pli frue ankaŭ aliajn (preskaŭ senescepte eksterlandajn) premiojn.